Akvofala modelo
Aspekto

La akvofala modelo estas labormaniero, kiu postulas fari la tipajn fazojn de la vivciklo de sistema konstruado en sinsekva ordo. Ĉiu fazo estas kompletigita antaŭ ol la sekva komenciĝas, kaj la rezulto de ĉiu fazo determinas la sekvajn fazojn. Kompare kun alternativaj metodoj kiel agilaj labormanieroj, ĝi estas unu el la malplej iteraciaj kaj flekseblaj, ĉar progreso fluas plejparte en unu direkto (kiel akvofalo) tra la fazoj de konceptado, analizo de postuloj, dezajno, konstruado, testado, disponigigado kaj prizorgado. La akvofalmodelo estas la plej frua softvara-modelo. Kiam ĝi unue estis adoptita, ne ekzistis alternativojn.