Akvofalo Vajskovský
Akvofalo Vajskovský | |||
---|---|---|---|
akvofalo | |||
Lando | ![]() | ||
Rivero | Vajskovský torento | ||
Montaro | Malaltaj Tatroj | ||
Parto de lando | Meza Slovakio, Distrikto Brezno | ||
Alteco | 9 m | ||
Alto super la marnivelo | 1 200 m | ||
Geografia situo | 48° 55′ 0″ N, 19° 33′ 0″ O (mapo)48.91666666666719.55Koordinatoj: 48° 55′ 0″ N, 19° 33′ 0″ O (mapo) | ||
| |||
Kvanto de ŝtupoj | 1 | ||
Tipo | trafalo tra glaciara sojlo | ||
Larĝeco | 2 m | ||
Speciala protektado | Nacia naturrezervejo Skalka | ||
Aparteno al proktekita areo | Nacia parko Nízke Tatry | ||
Akvofaloj en Slovakio | |||
Akvofalo Vajskovský (slovake: Vajskovský vodopád ) estas akvofalo en Vajskovská Valo (slovake: Vajskovská dolina ), kiu estas suda valo en montaro Malaltaj Tatroj en distrikto Brezno en Slovakio. La teritorio de la akvofalo troviĝas en nacia natura rezervejo, kiu apartenas al vilaĝo Dolná Lehota kaj troviĝas sur la teritorio de Nacia parko Nízke Tatry. La akvofalon kreas Vajskovský torento (slovake: Vajskovský potok), kiu apartenas al riverbaseno de Hron kaj estas en la alteco 1200 m.s.m. La torento fluas tra 6 km longa valo kaj kreas akvofalon en supra parto de valo.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Deveno de akvofalo estas glaciara. La akvofalo falas de supra valeto tra sojlo (granodiorito), kiu estis kreita post la retiriĝo de glaciaro en la montaro post la fino de lasta glaciepoko. Baza rokaĵo de la akvofalo krom la menciita granodiorito estas ankaŭ diorito kaj kristaliniko.
Aliro
[redakti | redakti fonton] - Nuntempe akvofalo estas rekte alirebla per verdmarkita turistapiedvojo de Dolná Lehota al fino de valo kun la akvofalo.