Akvokolekta areo
Akvokolekta areo aŭ Baseno estas tiu surtera kaj subtera areo, de kiuj povas flui akvo al la rivero. Ĉiun akvokolektan areon limas akvodividilo, ekzemple montaroj, de kies ambaŭ flankoj fluas la akvoj en malaj direktoj. Tiamaniere kaj kontinentoj kaj landoj tre ofte estas dividitaj laŭ basenoj kaj ties akvoj fluas en diversaj direktoj.
La Danubo havas akvokolektan areon de ĉ. 816.000 km2.