Saltu al enhavo

Akvokulturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Akvakulturo en la golfeto de Luoyuan, Fuĝoŭo (Ĉinio).

La akvokulturo (aŭ akvikulturo) estas la kontrolita bredado, kultivado de maraj aŭ dolĉakvaj bestoj kaj plantoj. Okaze de marakva kultivado, oni povas paroli pri marokulturo.

Oni bredas krom fiŝoj (fiŝbredado) ankaŭ moluskojn, krustacojn. Ĝiaj metodoj estas diversaj: fermita kaj malfermita, ekstensa aŭ intensa, sur kontinento, en lagoj, basenoj, apudbordaj akvoj.

La hidroponiohidrokulturo signifas kultivadon de kontinentaj plantoj sen agro per nutradaj solvaĵoj.

Tiu kiu prizorgas akvokulturon estas nomata akvokulturisto.