Vajmarhaloparko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Akvoludejo Vajmarhalo-parko)
Vajmarhaloparko
parko [+]

LandoGermanio
Federacia landoTuringio
Koordinatoj50° 59′ 3″ N, 11° 19′ 21″ O (mapo)50.98405411.32241Koordinatoj: 50° 59′ 3″ N, 11° 19′ 21″ O (mapo)

Vajmarhaloparko (Turingio)
Vajmarhaloparko (Turingio)
DEC
Vajmarhaloparko
Vajmarhaloparko
Lokigo de Turingio en Germanio
Map
Vajmarhaloparko
Vikimedia Komunejo:  Weimarhallenpark [+]
vdr
Vajmarhaloparko; supre Jakobo-kirko kaj Vajmarhalo

Vajmarhaloparko (germane Weimarhallenpark) estas parko en Vajmaro, Germanujo, kiu etendiĝas post la Bertuch-domo respektive la Hummel-muziklernejo. Kun siaj 4,8 hektaroj estas ĝi la kvina plej granda parko en Vajmaro havante tutturingie la rangon 58-an.[1] Iel ĝi povas konsideriĝi parto de la Verda zono Asbach. Tuj najbaras la Jakoba antaŭurbo.

Bertuch-tombo kaj fone Vajmarhalo

Parka historio[redakti | redakti fonton]

La areo ueste de Bertuch-domo inter la stratoj Schwanseestraße, Bad-Hersfelder-Straße kaj Asbachstraße apartenis kun la nuna Schwansee-naĝejo al la havaĵoj de Friedrich Justin Bertuch, la plej konata entreprenisto de la ora epoko de Vajmaro. Tombo lia troviĝas proksime de la ĉirkaŭmuraro ueste, kio maltipas por tiaj elstaruloj dum la klasikaj tempoj de Vajmaro.[2] La tombon tutfamilian restaŭris en 1972 Kurt Stiefel.[3] Friedrich Schiller taksis la Bertuch-bienon en letero al la amiko Christian Gottfried Körner eĉ la plej bela en tuta Vajmaro.[4] Ĉi-letere legeblas relative detala priskribo de la domo, la malantaŭaj ĝardenoj kaj ties utiligo. Pri la iama ludonado de partoj de ĝi hodiaŭ ne plu estas iuj spuroj.

Aliaranĝo faritis en la kadro de ŝanĝoj de pli ampleksa teritorio, nome de la ripozuma verdo-striego de ĉe Asbach-rojo (Asbach-Grünzug), sub la gvidado de la vajmara ĉefarĥitekto urba August Lehrmann. La nomdoninta multfunkcia Vajmarhalo estas la plej granda hala aĵo en Vajmaro kaj konatas ankaŭ sub la nomo Kongreßzentrum Weimarhalle[5]. La unuaj klopodoj por tio estis jam ekde 1909. Vajmarhaloparko mem tamen estas historia ĝardena kaj parka areo, kiu jam en la 15-a jarcento menciitis kiel arba ĝardeno kaj estis dum tri jarcentoj en posedado princkortega.[6], antaŭ ol la Bertuch-oj ekposedantis. La bofilo de Friedrich Justin Bertuch, Ludwig Friedrich von Froriep ankoraŭ pligrandigis la areon per lerta alaĉetado de grundoj. Ĉirkaŭ en 1800 estiĝis la brikŝtona muro el konkokalko kaj travertino kies norda parto malaperis en la 1970-aj jaroj. De la iamaj ŝtonaj dekoracioj restis nur la tomboŝtono de la Bertuch-oj.[7] Ĝis 1925 estis tiu ĉi areo en la posedado de la Froriep-familio antaŭ vendo al la urbo; inter 1930 kaj 1932 konstruitis la nomdonanta Vajmarhalo. Per tio samtempe detruitis la konekso inter parko kaj Bertuch-domo.[8] La aranĝo lageta kun baroka ĉirkaŭanta muro kaj kasdako havas aksion okcidentan-orientan.[9]

En direkto nordeosta troviĝas Bauhaus-muzeo ĉe Stéphane-Hessel-placo kaj Govia forumo.

Galerio Eigenheim en la iama ĝardenistejo; fone la Bauhaus-muzeo

Utiligo kultura[redakti | redakti fonton]

Vajmarhaloparko ofertas ankaŭ spacon por kulturaĵoj. Julie okazas ĉiujare liberaera muzikfestivalo por kio oni post jaroj da provizorumo faris lagetgrunde fiksitan scenejkonstruaĵon.[10] En la iama ĝardenistejo en la proksimeco de Bauhaus-muzeo, ĉe la nordeosta angulo parka, la moderna arto trovis hejmon ĉe Galerio Eigenheim. Krom ekspozicioj, voĉlegadoj, diskutaj rondoj kaj koncertoj ĝi difinis sin ankaŭ kiel eksperimentejon por artistoj lokaj kaj gastantaj. Bauhaus-aĵoj ankaŭ respeguliĝas ofte en la jara programo. Originoj ĝiaj estis en la jaro 2006-a ene de studenta projekto; nuntempe oni fieras havi eĉ filion en la germana ĉefurbo Berlino.[11] La historia ĝardenistodomo - antaŭ ĉio ĉemontete - estis difekta. Dum alikonstruo de la Legada kafejo provizis oni ankaŭ spacon por kreskaĵoj kaj deĵorantoj de la urba verdzonflegad-sekcio.[12] La la artefaritan lageton ĉirkaŭantaj arboj estas robinioj.[13]

Vajmarhaloparko staras sur la listo de la monumentprotektitaĵoj de Vajmaro.

Putoj[redakti | redakti fonton]

udfontaneto en la angulo norduesta de Vajmarhalo-parko en Vajmaro

La Ludputo de Vajmarhalo-parko (germane: Spielbrunnen WeimarhallenparkWasserspielplatz Weimarhallenpark) troviĝas paralele al la samparka kaskado kaj kelkajn metrojn for ĉe la muro de la nordokcidenta flanko. Apudas la muro protekta kontraŭ Bad-Hersfelder-strato. Malsame al la menciita kaskado ĝi ĉerpas akvon ne el la rojo Lottenbach sed el la arbareto Rabenwäldchen. La tuta ludejo inaŭguritis en la jaro 1998-a.[14] La tiutempe modernan instalaĵon fake akompanis Dietmar Gummel laŭ komisio de la municipa administrado vajmara. Kvankam la akvaj instalaĵoj havas pli junajn infanojn kiel celgrupon eblas ankaŭ por pli maljunaj kreive ekaktivi kaj pasigi la tempon ekz. sur la apuda rulsketadejo au tabloteniso. Krome estas tie luda sablokesto kaj glitvojeto. Havas la puto segmentojn ludajn kaj kreivajn en spirala sinsekvo. La akvo lude interrompeblas aŭ malinterrompeblas.[15]

Kaskado en la direkto de Hersfelder Straße
Kaskado en la direkto de Vajmarhalo

Nur malmultajn metrojn for estas la Vajmarhalo-kaskado (germane: Wassertreppe im Weimarhallenpark), ĉe la orienta limo parka. La mura truo malsupre de Hersfelder-strato estas la supra fluo de Lottenbach-kanalo kies konstruo necesis en 1926-28 dum la aranĝo de Schwansee-naĝejo. Ĉefaranĝisto estis (en la kadro de la kulturprojekto Asbach-Grünzug) urboplanaddirektoro August Lehrmann.[16] La supra fluo verŝas sin en specon de putopelvo kaj flankatas de du muroj. Sub vojpado la akvo tra tubaro kondukas ĝis la artefarita lageto.

Ekstere tuj ĉe la muro de ĉe Schwansee-strato, mallonge antaŭ la angulo je Hersfelder-strato, troviĝas la raviga Konkoputo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. https://freizeitmonster.de/aktivitaeten/orte/weimarhallenpark-214392
  2. Gertrud Ranft: Historische Grabstätten aus Weimars klassischer Zeit. Eldonis Nationale Forschungs- und Gedenkstätten der Klassischen Deutschen Literatur in Weimar, kvina eldono, Weimar 1990. ISBN 3-7443-0010-2, p. 103–106.
  3. Gerd Seidel, Walter Steiner: Baustein und Bauwerk in Weimar (= Ständige Kommissionen Kultur der Stadtverordnetenversammlung Weimar und des Kreistages Weimar-Land in Zusammenarbeit mit dem Stadtmuseum Weimar (eld.): Tradition und Gegenwart.). Weimarer Schriften. Heft 32. Weimar 1988, ISBN 3-910053-08-4, p. 80.
  4. Friedrich Schiller; Christian Gottfried Körner: Schillers Briefwechsel mit Körner: Von 1784 bis zum Tode Schillers. Teil 1: 1784-1788. Verlag von Veit & Comp., Berlin 1847, p. 153.
  5. https://www.weimar.de/tourismus/tagungen/congress-centrum-weimarhalle/
  6. Wolfgang Huschke: Die Geschichte des Parkes von Weimar. (= Thüringische Archivstudien, Bd. 2) Eldonis Willy Flach, Weimar 1951, p. 13–24.
  7. Gerd Seidel, Walter Steiner: Baustein und Bauwerk in Weimar (= Ständige Kommissionen Kultur der Stadtverordnetenversammlung Weimar und des Kreistages Weimar-Land in Zusammenarbeit mit dem Stadtmuseum Weimar (eld.): Tradition und Gegenwart.). Weimarer Schriften. Heft 32. Weimar 1988, ISBN 3-910053-08-4, p. 80.
  8. Artikolo Weimarhallenpark, ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 487.
  9. https://www.gruene-wahlverwandtschaften.de/mitglied-werden/parkanlagen/asbach-gr%C3%BCnzug
  10. [1]
  11. "Schnittstelle zwischen Hoch- und Subkultur"
  12. Etraporto pri la restaŭrado
  13. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-05-09. Alirita 2021-05-10.
  14. Pri vajmaraj putoj ĉe: Weimarer-Brunnen.de
  15. Hans Joachim Leithner: Von Brunnenstuben, Röhrenfahrten und Wasserleitungen, den historischen und jüngeren Brunnen in Weimar, memeldono 2018, Gutenberg Druckerei Weimar (WeimarWissen, Der Weimarer Brunnenschatz), p. 259-260
  16. Hans Joachim Leithner: Von Brunnenstuben, Röhrenfahrten und Wasserleitungen, den historischen und jüngeren Brunnen in Weimar, memeldono 2018, Gutenberg Druckerei Weimar (WeimarWissen, Der Weimarer Brunnenschatz), p. 265-266

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Weimarhallenpark en la germana Vikipedio.