Akvopelilo (necesejo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Interna aspekto de moderna akvopelilo
Akvopelilo desegnita de Leonardo da Vinci

Akvopelilo estas aparato, kies rolo estas evakui la ekskrementojn el la kuvo de la necesujo.

Ĝi funkcias per subita liberigo de kvanto da akvo stokita antaŭe en rezervujo. La pelo de la akvo kreas sufiĉe fortan fluon por kunporti la ekskrementojn.

Historio

En 1595, la angla poeto John Harington (1561-1612), baptofilo de la reĝino Elizabeto la 1-a kaj eksa studento de Eton, inventis akvopelilan sistemon por purigi la necesujon de sia domo de Kelston. Tiam oni uzis ankoraŭ noktovazojn. Harington kreis la akvopelilon laŭ peto de la reĝino, sia baptopatrino, kiu ne plu eltenis la odoron de sia necesujo. Li nomis la unuan akvopelilon l'Ajax, vorto, kiu devenas de « a jakes » (jakes estas popolura angla vorto por necesujo.

Tiu unua akvopelilo estis baza. Temis pri akvohejtilo instalita sur la tegmento de la domo kaj longa tubo, kiu ligis la hejtilon al la necesujo. Sufiĉis malfermi kranon por fluigi la akvon en la necesujon kaj evakui la ekskrementojn en kontraŭsepsan ujon.

Nur en 1775 Alexander Cummings patentigis akvopelilon.

En 1778, Joseph Bramah inventis la mekanismon kun valvo kaj sifono ankoraŭ uzata nuntempe.

Ekde la fino de la 19-a jarcento tiu invento disvastiĝis kune kun la alveno de fluanta akvo en apartamentoj.

Kvankam la inventon oni atribuas al John Harington, historiistoj trovis spurojn de akvopeliloj en necesejoj de la minoa civilizo antaŭ 4.000 jaroj; ĉe la antikvaj egiptoj antaŭ 3.000 jaroj; ĉe la romianoj antaŭ 2.000 jaroj.

Ekologio

Klasikaj rezervujoj de akvopeliloj entenas inter 6 (la plej novaj) ĝis 20 (la plej malnovaj) litroj de - plej ofte - trinkebla akvo. Laŭ la franca informcentro pri akvo (CI Eau) akvopeliloj uzas 20% de la hejma akvokonsumo de francoj, t.e. meze 27,5 litroj ĉiutage por ĉiu persono.

Ekzistas mekanismoj por limigi la akvokonsumon kiel akvopeliloj kun duobla butono, kiuj ebligas adaptigi la akvokonsumon al la kvanto da ekskrementoj pelotaj. Kompoŝtigaj necesujoj evitas ĉian uzon de akvo.

Eblas ankaŭ enmeti unu aŭ du botelojn plenigitajn en la rezervujon por ŝpari la ekvivalenton de ilia volumeno dum ĉiu uzo de la akvopelilo, t.e. inter po 1 kaj 2 litroj laŭ la grandeco de la botelo.

Japanaj akvopeliloj ebligas post la uzo, dum la rezervujo pleniĝas denove, lavi la manojn sub la enfluanta akvo.

Vidu ankaŭ