Akvopiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
'Akvopiro'

Biologia klasado
Regno: Plantoj “Plantae”
Divizio: Angiospermoj
Klaso: Dukotiledonaj
Ordo: Mirtaloj “Myrtales “
Familio: Mirtacoj “ Myrtaceae “
Genro: Syzygium
Specio: S. guineense
Syzygium guineense
(WILLD.) DC.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La akvopiro (aŭ latine Syzygium guineense) estas arbospecio el la familio de la Mirtacoj (Myrtacae), kiu troviĝas en multaj partoj de Afriko sovaĝe aŭ kultivate. Kaj la fruktoj kaj la folioj estas manĝeblaj; la fruktkarno kaj la frukthaŭto estas suĉata kaj la semoj elsuĉitaj. La arbo kelkfoje estas nomita kiel akvobero, kio ankaŭ povas esti la trivialnomo de aliaj Syzygium-specioj. Lokaj nomoj estas ekzemple bambare kokisaorome baddessa kaj aliaj.[1]

Karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

La alteco de la ĉiamverda akvopiro estas inter 10 kaj 15 metroj. La trunko estas grize bruna, skvamoza ĝis glata kaj 200 cm larĝa. Povas ekzisti ne tre altaj apogilradikoj. La arboŝelo estas ĉe junaj arboj glata, kaj fariĝas ĉe maljunaj malglata kaj nigra. La branĉoj estas dikaj kaj eĝaj, la branĉetoj povas forfali dum la jaroj.

La junaj folioj estas purpur-ruĝaj, kaj iĝas malhelverdaj dum la maturiĝo. La kontraŭstarantaj ledaj, brilaj kaj glataj folioj havas tigon. La foliplatoj estas elipsaj ĝis ovoformaj. La meza vejno kaj la randoj estas flavecaj.

La planto havas multflorajn kaj terminalajn zimojn. La odorantaj, kvarnombraj kaj duseksaj floroj estas sidantaj kaj havas pseŭdotigojn. La petaloj estas tre malgrandaj kaj defalas kiel tuto (pseŭdo-kaliptra) kiam la floroj malfermiĝas.[2] La floroj havas multajn rimarkeblajn stamenojn, kiuj fariĝas ĝis 10 mm longaj. Ili odoras je mielo, kaj allogas multajn insektojn. La dukamera ovario havas longan stiluson.

La beroj aŭ drupoj estas plej ofte unusemaj, brilante ruĝaj ĝis malhelpurpuraj.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La unua priskribo faris Augustin-Pyrame de Candolle en Prodromus Systematis Naturalis Regni Vegetabilis 3: 259, 1828.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

Syzygium guineense estas tre varia specio, kiu kondukis al diskutoj rilate al ĝiaj specioj kaj subspecioj. Frank White listigis kvar subspeciojn: subsp. afromontanum, subsp. barotsense, subsp. guineense kaj subsp. huillense, kies lasta estas duonarbusto. Oni havas ankaŭ subsp. urophyllum kaj Syzygium guineense var. littorale.

Uzado[redakti | redakti fonton]

En la sudo de Etiopio S. guineense estas tre ŝatata ombroarbo por bieno kaj ĝardeno. Sovaĝaj formoj kreskas de la marnivelo ĝis alteco de 2.100 metroj. Ili preferas humidajn grundojn kun alta grundakva nivelo proksime de riveroj- tiu ĉi specio ankaŭ kreskas en maldensaj arbaroj. La fruktoj kaj floroj estas kontraŭ malsato nutraĵo kaj estas manĝataj en jaroj de malabundaj rikoltoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Wild Food" Plans with "Famine Foods" Components: Syzgium guineense (retejo de Famine Food Guide)
  2. Margaret Steentoft: Flowering Plants in West Africa. Cambridge University Press, 1988, ISBN 0-521-26192-9, S. 53.