Akvorezervejo Brokopondo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Arbopintoj elstaraj el la surfaco.

La Akvorezervejo Brokopondo, nomita antaŭe Profesoro WJ van Blommestein estas akvorezervejo en Surinamo situanta ĉe la distrikto Brokopondo, kun areo de 1.350 km²; ĝi estis kreita per konstruo de lagodigo super la rivero Surinam. Por enspezi monon, antaŭ ties konstruo oni ne forhakis la arbaran areon inunditan, pro kio ankoraŭ elstaras kelkaj arbopintoj super la surfaco.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1915 oni malkovris ercojn el baŭksito, en la tuta teritorio de la posta Surinamo, ĉefe en la distrikto Marowijne en la loko Moengo krom aliaj lokoj; tio ludis gravan rolon por la industriigo de la Dua Mondmilito. La elfosado kaj rafinado de la baŭksito por konverti ĝin en aluminion postulas sufiĉan kvanton el elektra energio kiu povis esti generita de hidroelektra centralo; la projekto ekis per digo de 54 metroj de alto en la rivero Surinamo, dezajnita de la profesoro Blommestein. La elektita loko estis je kelkaj kilometroj norde de Afobaka, en la koordinatoj 4°48′48″N 55°4′19″W  /  4.81333°N, 55.07194°U / 4.81333; -55.07194 (Akvorezervejo Brokopondo).

La Akvorezervejo ekfunkciis en 1965, sed taŭga akvonivelo ne estis atingita ĝis 1971. Pro la granda etendo de la Akvorezervejo ĉirkaŭ 5.000 personoj devis esti reloĝigitaj abandoninte ties loĝlokojn kaj okupante novajn vilaĝon malsupre de la Akvorezervejo, ofte kun samaj nomoj de la abandonitaj lokoj.

Ĉirkaŭ 75% el la elektra produktado estis uzata de la industriaj fabrikoj por konverti la baŭksiton an aluminion, dum la resto de la elektro estis uzata por livero al Paramaribo la ĉefurbo de Surinamo.