Akvorezervujo de Zújar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Akvorezervujo de Zújar
baraĵlago [+]

LandoHispanio
Koordinatoj38° 55′ 47″ N, 5° 26′ 42″ U (mapo)38.929827777778-5.4449277777778Koordinatoj: 38° 55′ 47″ N, 5° 26′ 42″ U (mapo)

Akvorezervujo de Zújar (Hispanio)
Akvorezervujo de Zújar (Hispanio)
DEC
Akvorezervujo de Zújar
Akvorezervujo de Zújar
Map
Akvorezervujo de Zújar
Vikimedia Komunejo:  Zújar Reservoir [+]
vdr

La Akvorezervujo de Zújar [zUĥar] estas akvorezervujo konstruita sur la rivero Zújar, en la Provinco de Badajoz, Hispanio.

Kun pluvokvanto neregula, la rivero Zújar estas regulita de du apudegaj akvorezervujoj. En 1964 oni konstruis la akvorezervujon nomata Akvorezervujo de Zújar, ene de la Plan Badajoz kiu donis al la baseno de la rivero Gvadiano abundajn resursojn por ties profito por irigacio kaj produktado de elektra energio. Post pli da 20 jaroj kaj sur la fino de la jam konstruita akvorezervujo, oni komencis en 1986 konstrui novan akvorezervujon super la rivero Zújar. La konstruado finis en 1990. Tiu nova akvorezervujo, nomata Akvorezervejo de La Serena estas la plej granda akvorezervujo de Hispanio, kaj estas unu el la plej grandaj de Eŭropo, enhavanta internan maron de ĝis 13.000 ha.

Nune la iama Akvorezervujo de Zújar estas tute malgranda kompare kun la nova tute apuda Akvorezervejo de La Serena. Antaŭe ĝi enhavis 700 hm³ kaj nun nur 309 hm³. Sed el tiu ĉi akvorezervujo oni sendas akvon por irigacio al la komarko Vegas Altas, ĉu rekte pere de la Kanalo de Zújar aŭ subtere al la Baraĵlago de Orellana kaj de tie poste pere de la Kanalo de Orellana. Krome ĉirkaŭ estas vizitindaj naturaj lokoj por banado, fiŝkaptado, birdumado ktp.