Akva spinaco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Akvospinaco)
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Akvospinaco
N Ipoa D1600.JPG
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Solanaloj Solanales
Familio: Konvolvulacoj Convolvulaceae
Genro: Ipomeo Ipomoea
Specio: I. aquatica
Ipomoea aquatica
FORSSK.
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
Freŝa akvospinaco en vendejo.

Akva spinacoakva ipomeo (Ipomoea aquatica) estas plantospecio el la genro Ipomeo (Ipomoea). La planto estas kultivata kiel manĝaĵo. La folioj precipe estas uzataj en la azia kuirarto.

freŝa akvosalato en fasko

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Vegetativa karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

La akva spinaco estas unujara aŭ multjara herba planto, kiu estas ankrita en la grundo, grimpanta aŭ drivanta sur akvo. La tigoj estas senharaj kaj rondaj, dikaj kaj kavaj kaj ĉe la nodoj elkreskas adventivaj radikoj. La pedunklo longas 3 ĝis 14 cm kaj estas harhavaj. La foliplato estas tre diversa: ĝi povas esti ovforma, lanceta aŭ oblonga kaj la longeco varias inter 3,5 kaj 17 cm, ĝi larĝas inter 0,9 kaj 8,5 cm. Nur tre malofte la foliplato estas fajne harhava, plej ofte ĝi estas senhara. La bazo estas korforma, sagforma aŭ lancoforma. La folifino estas ofte pinta. La folirando glata aŭ onda.

Floraroj kaj floroj[redakti | redakti fonton]

La floraroj konsistas el unu ĝis tri (malofte kvin) floroj kaj kreskas ĉe 1,5 ĝis 9 cm longaj foliartigoj, kiel bazo estas harhava. La 1,5 ĝis 2 mm longaj brakteoj estas skvamformaj. La pedunkloj estas 1,5 ĝis 5 cm longaj.

La kvin sepaloj estas senharaj kaj preskaŭ samformaj. La eksteraj sepaloj estas maldikaj, ovformaj kaj 7 ĝis 8 mm longaj, la pinto estas obtuza aŭ pinte ĝiba, la rando estas blanka. La tri internaj sepaloj estas ofte ĉirkaŭ 8 mm longaj kaj ovformaj-elipsaj. La funelformaj, senharaj kaj 3,5 ĝis 5 cm grandaj petaloj estas blankaj, rozecaj aŭ violkoloraj, la mezo estas pli malhela.

La stamenoj estas pli grandaj ol la korolo kaj havas malsamajn formojn. La filamentoj estas harhavaj. La pistilo same ne estas pli granda ol la korolo, la karpelo estas konusforma kaj senhara, la stigmo dulaba.

Fruktoj kaj semoj[redakti | redakti fonton]

La lignigita kapsulfruktoj havas diametron de ĉ. 1 cm kaj apenaŭ malfermiĝas. Ĉiu kamero de la kapsulo enhavas nur unu ĝis du semoj. La semoj estas dense kaj grize harhavaj, kelkfoje ankaŭ senharaj. La formo estas oblikve oblonga kaj longas 6 mm kaj larĝas 4 mm.

Aliaj karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

La kromozomonombro estas 2n = 30. La planto konsistas el 90 % akvo, la seka maso konsistas el je 48 % el karbonhidratoj, je 24 % el proteino kaj je 13 % el cindro.

Disvastiĝo kaj kreskejoj[redakti | redakti fonton]

Kultivado de akvospinaco en kanalo de Dilo, Orienta Timoro.

La akva spinaco havas tuttropikan disvastiĝon. La origina hejmregiono verŝajne estas Azio. La akvospinaco kreskas en alteco de 0 kaj 1500 m kaj preferas malsekajn kreskejojn apud riveroj, lagetoj, sed ankaŭ en rizkampoj kaj rupejoj kaj en la savanoj.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

Ekzemple ekzistas jenaj kultivaroj:

  • cv. 'Big Green Stem' (Da-gu-qing; Ta-Ku-ch'ing)
  • cv. 'Big White Stem' (Da-ji-bai; Ta-chi-pai)
  • cv. 'Big Yellow Stem' (Da-ji-huang; Ta-chi-huang)
  • cv. 'Thin Shell' (Bo-ke; Po-k'o)
  • cv. 'Sword-leaved Hollow Vegetable' (Jian-ye-tong-cai; Chien-yeh-t'ung-ts'ai)
  • cv. 'Iron-wire Stem' (Tie-xian-geng; T'ieh-hsian-keng)
  • cv. 'Slender Hollow Stem' (Xi-tong; Hsi-t'ung)

Sinonimoj estas Convolvulus repens VAHL, Ipomoea repens ROTH, Ipomoea reptans Poiret kaj Ipomoea subdentata MIQUEL.

Uzado[redakti | redakti fonton]

”Kangkung Blacan”, plado kun akva spinaco el Indonezio, Malajzio kaj Singapuro.

Akva spinaco estas kultivata en la tuta sudorienta Azio. Oni povas rikolti inter po 75 kaj 112,5 tunoj por hektaro. Post la una rikolto la planto daŭrigas kreski kaj post tri ĝi ok monatoj ĝi povas esti rikoltata denove.

En Ĉinujo la planto estas tipa kaj ŝatata somera legomo. Tie la planto ankaŭ estas la ĉefa furaĝo por domporkoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

listo de legomoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Ruizheng Fang, George Staples: Ipomoea aquatica. In: Flora of China. Band 16, 1995, S. 307.
  • H.M. Burkill: The useful plants of west tropical Africa. Band 1, 1985.
  • Shiu-ying Hu: Food Plants of China. The Chinese University Press, Hong Kong 2005, ISBN 962-201-860-2.

Referencoj[redakti | redakti fonton]


Retligoj[redakti | redakti fonton]