Akvosurfaco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Geriso sur akva surfaco

La akvosurfaco estas dislima arealo inter akvo kaj aero. Ĉe ĝi lumo okazas refrakto kaj reflekto de lumo. Objektoj kun pli malalta denseco ol akvo povas flosi sur la akvosufaco. La surfaca tensio de akvo kaŭzas, ke etaj, malpezaj ne nemalsekigeblaj objektoj povas kuŝi sur la akvosufaco kvankam ili havas pli altan densecon ol akvo.

Akvoondoj povas disvastiĝi laŭlonge de la akva surfaco kaj movigi ĝin.

La akvosurfacoj de riveroj kaj maroj estas gravaj vivejoj.

Fizikaj ecoj[redakti | redakti fonton]

La akvosurfaco estas limfaco inter la medioj aero kaj akvo, kiu havas malsaman refrakta indico. Ĉe ĝi lumo refraktiĝas kaj reflektiĝas depende de la incida angulo de diversaj partoj.

Pro la surfaca tensio, kiu estas kaŭzata de la dupola altiriĝo de la akvomolekuloj (vidu kohezio, hidrogena ligo), ekzemple gerisoj povas moviĝi sur la akvosurfaco.

Signifo kiel vivejo[redakti | redakti fonton]

Por flaŭro kaj faŭno la transiro de akvo kaj aero estas grava parto de la vivejo. Multaj en akvo vivantaj animaloj, kiuj ne havas brankojn, kiel maraj mamuloj, maraj testudoj aŭ la larvoj de moskitoj, regule revenas al la skvosurfaco por kapti aeron.