Akvoturo sur la monteto Steeler Berg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Akvoturo sur la monteto Steeler Berg
akvoturo
Lando Germanio vd
Situo Essen
Situo
Geografia situo 51° 27′ 5″ N, 7° 1′ 49″ O (mapo)51.45147.03028Koordinatoj: 51° 27′ 5″ N, 7° 1′ 49″ O (mapo)
Akvoturo sur la monteto Steeler Berg (Nordrejn-Vestfalio)
Akvoturo sur la monteto Steeler Berg (Nordrejn-Vestfalio)
DEC
Akvoturo sur la monteto Steeler Berg
Akvoturo sur la monteto Steeler Berg
Lokigo de Nordrejn-Vestfalio en Germanio
Situo de Akvoturo sur la monteto Steeler Berg
Map
Akvoturo sur la monteto Steeler Berg
Parto de Q23786439 vd
vdr

La Turakvujo sur la monteto Steeler Berg staras ĉe Diether-Krebs-Placo (antaŭe Ostpark; ooŝtadreso: Kurfürsten-Strato 1) en la Sudorienta Kvartalo de la urbo Essen, Germanujo. En 1985 ĝi estis enigita en la monumentoregistron de la urbo Essen.

Vidaĵo en la 1920-aj jaroj

Historio[redakti | redakti fonton]

La turakvujo estis konstruata ekde 1883 ĝis 1884 laŭ planoj de la akena inĝeniero Otto Intze laŭ historiisma stilo ĉe la strato Steeler Straße. La tiam pli granda Orienta Parko (Ostpark) estis je la komenco de la 20-a jarcento okazejo de koncertoj. En la subkonstruaĵo de la akvoturo tuitempe troviĝis restoracio.

Popolleviĝo en la Ruhr-Regiono[redakti | redakti fonton]

Dum la Ruhr-Leviĝo la 19-an de marto 1920 ĉi tie batalis anoj de la Reichswehr kaj dekstrulaj militbandoj kontraŭ trupoj de la Ruĝa Ruhr-Armeo.

Memorŝtono en la apuda parko

Responde al la Kapp-Puĉo, kiu volis nuligi la demokration de la Vajmara Respubliko, formiĝis la Ruĝa Ruhr-Armeo el armitaj laboristoj, kiu volis defendi la socialajn kaj demokratiajn atingaĵojn post la Unua Mondmilito kontraŭ la puĉanta militistaro. En Essen la prezidanto de la sekurpolico Sipo, Kurt Melcher, ricevis je la 18-a de marto 1920 de militdistriktestro generalleŭtenanto Barono de Watter ordonon, defendi la urbon kontraŭ la alproksimiĝantaj laboristaroj. La laboristaroj enmarŝis ekde Gelsenkirchen kaj Wattenscheid en Katernberg kaj Stoppenberg kaj okupis jam je la 19-a de marto la urbocentron de Essen. Pro ĉi tiu fortosupereco la sekurpolico rezignis sian sensenciĝintan batalon.

Nur la okupantaro de la akvoturo, konsista el 24 viroj de dekstrema militbando kaj 22 viroj de la sekurpolico tenis sian pozicion kontraŭ la laboristoj. Pro la malfido de ĉi tiu turokupantaro fiaskis la telefona provo de polickonsulantaro Exner, motivigi ilin al rezigno. Proksimume je la 17 horo la okupantoj de la teretaĝo montris la blankan flagon, kion tamen tiuj en la supra etaĝo ne rimarkis. La alproksimiĝantaj laboristoj interpretis la blankan flagon kiel rezigno kaj suriris la peronon de la akvoturo. Sekve la okupantoj de la supra etaĝo pafis kaj ĵetis mangrenadojn kontraŭ la laboristoj. Tamen finfine tiuj ĉi sukcesis post du provoj atakakiri la turon. Dek unu defendantoj de la akvoturo mortis parte dum ĉi tiu batalo kaj parte post tiu. Laŭ eldiroj de atestantoj laboristoj individuakaze protektis la kaptitajn okupintojn kontraŭ perfortaĵoj.

Dum proceso antaŭ la asiza tribunalo de Essen de la 10-a de februaro ĝis 11-a de marto 1921 estis malkondemnataj 15 akuzitoj el la anoj de la iama Ruĝa Ruhr-Armeo. Ekzemple la tiama ĉefurbestro de Essen, Hans Luther, nomis la okazintaĵojn ĉe la akvoturo tragedia miskompreno.[1]

En la apudan Orientan Parkon la venkintoj starigis dum la epoko de la Vajmara Respubliko memorŝtonon. Ĝi nomas ĉiujn 40 mortigitajn serkorpolicistojn kaj dekstrembandanojn mortigitajn en 1920 je Essen, do ankaŭ la dek unu mortintojn de la akvoturo. Male la nombro kaj la nomoj de la laboristoj, mortintaj je la batalo, restis ĝis nun nekonata. Per tio ĉi tiu memorŝtono celis politike kaj morale malfidindigi la laboristaron kaj akcenti la atingaĵon de la Reichswehr post rekonkero de la Ruhr-Regiono aprilon de 1920.

Nuna stato[redakti | redakti fonton]

Post konsiderindaj militdetruoj la akvoturo estis post la Dua Mondmilito klare pli simple rekonstruita. Post reuzo en 1949 ĝi estas ĝis nun uzata kiel unu el ok akvotenujoj de la publika trinkakvoprovizado.[2] La forĝita fera turakvujo de volumeno da 2.000 kubaj metroj troviĝas sur 20 metrojn alta subkonstruaĵo kaj estas uzata por konsumsuproj matene kaj tagmeze. Nokte la tenujo repleniĝas trans alfluo.

Ekde la mezo de 2012 la Stadtwerke Essen resanigis la akvoturon, kiu pretertempe do estis ekster uzo. Precipe oni riparis la fasadon de la muroj dikaj ĝis tri metroj.

Sidejo de la Essener Tafel[redakti | redakti fonton]

Nun la asocio Essener Tafel havas sian sidejon kaj varostokejon en la akvoturo. Tiu ĉi nutraĵdisdonejo fondita la 4-an de januaro 1995 en Essen kolektas nutraĵojn ne plu vendeblajn, tamen bonajn kaj uzeblajn, kaj disdonas ilin al malriĉuloj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Memortabulo surloke
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-01-18. Alirita 2013-06-08.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]