Akvumilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Akvumilo estas portebla likvimuna ujo, kiu utilas por transporti likvaĵon kaj elverŝi ĝin en precizan lokon. Oni uzas ĝin por ĉiuj laboroj, kiam necesas elverŝi likvaĵon en preciza loko (betonkonstruo) sed ĝia ĉefa uzado estas por irigacio kaj en ĝardenado kaj por endomaj potplantoj.

Akvumilo estas ujo kies enteno estas de 0,5 (por endomaj plantoj) ĝis 12 litroj kun verŝilo, kies fino havas ŝprucigilon, konsistiganta el fajna kribro, kiu utilas por pli disigi la akvon, celante ke ĝi estu utila ĉie ajn kaj ke ĝi ne forigu la teron de la ĝardeno.

Ĝi havas tenilon, kiu utilas kaj por ĝin transpoti kaj por ĝin klini tiel ke la akvo elversiĝas. Por tio la tenilo de pli grandaj akvumiloj estas duone cirkloforma. Tradicie tiuj ujo estis fabrikataj el alojometalo sed lastatempe plej ofte el plasto.

Elplastaj akvumiloj estas ŝatataj ludiloj por geinfanoj al kiuj plaxcas ludi per akvo ĉefe somere. Por akvumi florpotojn pendigitajn alte surmure foje oni uzas akvumilojn kiuj estas ligataj al ekstremo de longa bastono aŭ kano, ekzemple ĉe kortoj en Hispanio.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]