Akwaeke Emezi
Akwaeke Emezi | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Akwaeze Emezi | ||
Naskiĝo | 6-an de junio 1987 (37-jaraĝa) en Umuahia | |
Lingvoj | angla • niĝeria piĝino vd | |
Ŝtataneco | Niĝerio vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto artisto vd | |
Laborkampo | Literatura aktiveco, porjunula literaturo, vidigaj artoj, ludarta artverko kaj cifereca arto vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Freshwater vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Akwaeke Emezi (naskiĝis en la jaro 1987, Umuahia, Niĝerio) estas igba kaj tamila verkisto kaj videa artisto, plej bone konata pro sia debuta novelo Freshwater.
Persona vivo
[redakti | redakti fonton]Emezi estas neduumulo.[1] En la jaro 2018 Emezi per operacio forprenigis al si la uteron.[2]
En 2019 Emezi publikigis la porjunularan romanon Pet, en 2020 la romanon The Death of Vivek Oji, ambaŭ en la angla.[3]
Post kelkaj jaroj de granda produktiveco kaj publikigada sukceso, inkluzive televidan transakcion kun la FX network, ri trovis la premojn lacigaj, mallongigante turneojn ĉar ri spertis severajn muskolajn spasmojn kiuj malebligis iradi nek paroladi, kaj havis sinmortigajn pensojn. Emezi decidis en 2019 malrapidiĝi, prenante periodajn paŭzojn disde verkado.[4]
En anglaj tekstoj Emezi uzas la origine pluralajan personajn pronomojn they/them/theirs.[5][6]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ . Transition (angle) (2018-01-19). Alirita 2019-03-02.
- ↑ Akwaeke Emezi: "Transition: My surgeries were a bridge across realities, a spirit customizing its vessel to reflect its nature" en la retejo TheCut.com, la 19-an de januaro 2018
- ↑ Akwaeke Emezi: membiografio (angle)
- ↑ ‘This Is a Possibility’: Akwaeke Emezi Writes a Trans Story Where Nobody Gets Hurt (en-US) (2019-09-10). Alirita 2019-09-10.
- ↑ . The Nonbinary Author Centering African Narratives Erased by Colonialism (21 February 2018).
- ↑ . Transition (en-us) (2018-01-19). Alirita 2020-03-10.