Alíz Kertész

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alíz Kertész
Persona informo
Naskiĝo 17-an de novembro 1935 (1935-11-17) (88-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Q116291637
Okupo
Okupo arta gimnastikisto • sporta trejnisto
vdr

Alíz Kertész [kertEs], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kertész Alíz estas hungara gimnastikisto, olimpiano, olimpika ĉampiono, trejnisto. Ŝia persona nomvarianto estis Alice, ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Zalka Andrásné [andrAŝnE].

Alíz Kertész[1] naskiĝis la 17-an de novembro 1935 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Alíz Kertész akiris pedagogian diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto en 1960, trejnistan diplomon en 1967, en majstra grado en 1974. Depost la aktiva sportado ŝi estis trejnisto, inter 1982-1988 ŝi estis sportinstruisto en Scienca Universitato Loránd Eötvös, poste ŝi okupiĝis pri aranĝoj de amatoraj gimnastikaj kunvenoj. Li edziniĝis kaj naskis filinon. Ŝi ricevis ŝtatajn premiojn en 1996 kaj 2011.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Alíz Kertész inter 1949-1960 estis gimnastikisto en ĉefurbaj sportkluboj. Ŝi estis hungara ĉampiono trifoje en 1955 kaj 1958, dum ŝi apartenis al la hungara nacia teamo inter 1954-1960. Ŝi estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1956 kun ora medalo teame kune kun Andrea Bodó, Ágnes Keleti, Margit Korondi, Erzsébet Köteles kaj Olga Tass, krome en mondĉampionumo ŝi estis la unua teame en 1954. Ŝi finis sian aktivan sportan karieron en 1960.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]