Alĉevsko
Alĉevsko | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 94200–94299 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 105 398 (2018) [+] | ||
Loĝdenso | 2 108 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 28′ N, 38° 48′ O (mapo)48.46722222222238.798333333333Koordinatoj: 48° 28′ N, 38° 48′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 240 m [+] | ||
Areo | 50 km² (5 000 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Alĉevsko[1] (ukraine Алчевськ, ruse Алчевск) estas grandurbo kaj universitata urbo (ekde 1957) en Ukrainio, en la Luhanska provinco. Ekde 2014 la urbo troviĝas en la parte agnoskita Luganska Popola Respubliko. La pli fruaj loknomoj estis Voroŝilovsk inter 1931-1961, poste Komunarsk ĝis 1991.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Supermara alteco: 211 m
- Poŝtkodo: 94 200 - 94 299
- Telefonkodo: 6442
- Loĝantaro: 116.000 en 2006
Geografio[redakti | redakti fonton]
Alĉevsko etendiĝas en la orienta flanko de la lando. Luhansko troviĝas je 45 km.

Historio[redakti | redakti fonton]
Alĉevsko estis fondita en 1895, ĉar estis tie nova fervoja stacidomo. La loko prenis la nomon Alĉevsko en 1903. Dum la 2-a mondmilito la urbo suferis pro la germana okupo. Post la milito la urbo evoluis pli granda industria urbo. Dum vintro de 2006 katastrofo okazis: la hejtada sistemo de la plena urbo kolapsis, poste eĉ la kloakoj estis neuzeblaj. Precipe la infanoj estis evakuitaj.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- diversaj monumentoj
Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]
Dunaújváros, Hungario
Dąbrowa Górnicza, Pollando
Ereğli, Turkio
Kamjansko, Ukrainio
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Volodimir Pacjurko. Granda Esperanta-ukraina vortaro. Ĉirkaŭ 100 000 vortoj kaj vortkombinoj Arkivigite je 2022-08-19 per la retarkivo Wayback Machine — Lvivo, 2015