Alĝeria Enlanda Milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Alĝeria Enlanda Milito estis enlanda milito, nome armita konflikto inter la alĝeria registaro kaj variaj islamismaj insurekciaj grupoj kiu ekis en 1991 post puĉo kiu neis islamisman balotan venkon. Tiu milito ekis malrapide kiam la registaro estis sukcese nuliginta la islamisman movadon, sed armitaj grupoj aperis por lukti por Ĝihado kaj ĉirkaŭ 1994-5 violento atingis tian nivelon ke aspektis ke la registaro ne kapablis nuligi ĝin.[1] Ĉirkaŭ 1996-7 tamen klariĝis ke violento kaj predado fare de Islamistoj estis perdintaj sian popularan subtenon, kvankam luktado pluis dum kelkaj jaroj poste.[1]

Tiu milito estis foje referencata kiel 'La malpura milito’ (la sale guerre),[2] ĉar ĝi konsistis el ekstrema violento kaj brutaleco uzita kontraŭ civiluloj.[3][4] Islamistoj celis ĉefe ĵurnalistojn, el kiuj ĉirkaŭ 70 estis mortigitaj, kaj eksterlandanojn, el kiuj ĉirkaŭ 100 estis mortigitaj,[5] kvankam oni supozas, ke same la sekurecaj fortoj kiel la Islamistoj estis kulpaj pri tio, ĉar la registaro enfiltrigis la insurekciantojn.[6] Totalo de perdoj estis ĉirkaŭkalkulitaj en gamo de diferencaj valoroj el 44,000[7] al inter 100,000 kaj 200,000.[8]

La konflikto ekis en Decembro 1991, kiam la nova kaj tre populara partio Islama Savofronto (FIS) kiu aspektis kiel venkonto super la reganta partio Nacia Liberiga Fronto (FLN) en la landa parlamenta balotado de 1991. La balotadoi estis nuligita post la unua vico kaj la militistaro efektive ekhavis kontrolon de la registaro, devigante la proreforman prezidenton Chadli Bendjedid elposteniĝi. Post la FIS estis malpermestia kaj miloj da ties membroj arestitaj, islamismaj geriloj rapide aperis kaj ekis armita kampanjo kontraŭ la registaro kaj ties subtenantoj.

Ili formiĝis en variaj armitaj grupoj, ĉefe en la Islama Armita Movado (MIA), bazita ĉefe sur la montaroj, kaj la pli akra Armita Islama Grupo (GIA), bazita ĉefe en la urboj. La GIA moto estis "nek interkonsento, nek batalpaŭzo, nek dialogo" kaj deklaris la militon kontraŭ la FIS en 1994 post ĝi faris progrezon en negocado kun la registaro. La MIA kaj variaj pli malgrandaj insurekciantaj bandoj regrupiĝis, iĝante la organizon de la Islama Savarmeo (AIS) fidela al FIS.

Post la negocado haltiĝis, okazis la prezidenta balotado de 1995 kaj venkis la kandidato de la armeo, nome Generalo Liamine Zéroual. La GIA ne nur luktis kontraŭ la AIS sed komencis serio de masakroj ĉele al tutaj kvartaloj aŭ vilaĝoj — iome da pruvaro sugestas ankaŭ la implicon de la registaraj fortoj — kio pintis en 1997. Ties masakro politiko kaŭzis dizertadon kaj disigojn, dum la AIS, sub atako el ambaŭ flankoj, deklaris unuflankan batalpaŭzon kun la registaro en 1997. Dum la parlamenta balotado de 1997 estis venkita de nove kreita pro-Armeo partio kiu subtenas la prezidenton.

En 1999, post la elekto de Abdelaziz Bouteflika kiel prezidento, la violento malpliiĝis dum grandaj nombroj de insurekciantoj "pentis", ekhavante avantaĝon de nova amnestia leĝo. La restaĵoj de GIA estis forĉasitaj laŭlonge de la venontaj du jaroj, kaj ĝi estis praktike malaperinta ĉirkaŭ 2002, kun la escepto de disiĝinta grupo nome la Salafisma Grupo por Preĝado kaj Luktado (GSPC),[9] kiu anoncis sian subtenon por Al-Kaida en Oktobro 2003.[10][11]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Kepel, Jihad, 2002: p.255
  2. (October 16, 2012) “Algerians Shed Few Tears for Deceased President Chadli Bendjedid”, FOREIGN POLICY IN FOCUS. Alirita 17a de Junio 2015.. 
  3. (2008) “Alternative Lessons from the 'Algerian Scenario'”, Perspectives on Terrorism 2. Alirita 14a de Junio 2015.. 
  4. Kepel, Jihad, 2002: p.254
  5. WHITNEY, CRAIG R. "7 French Monks Reported Killed By Islamic Militants in Algeria" [1] Alirita la 14an de junio 2015, New York Times, 24a de Majo, 1996.
  6. Entre menace, censure et liberté: La presse privé algérienne se bat pour survivre, 31a de Marto, 1998 [2] 14a de Februaro 2007.
  7. Explaining the Violence Pattern of the Algerian Civil War, Roman Hagelstein, Households in Conflict Network, pp. 9, 17 [3] Arkivigite je 2017-08-12 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 19a de Decembro 2016.
  8. (27a de Januaro, 2010) “The Furrows of Algeria”, New Republic. Alirita 4a de Junio 2015.. 
  9. "Hassan Hattab's GSPC which has condemned the GIA's indiscriminate attacks on civilians and, since going it alone, has tended to revert to the classic MIA-AIS strategy of confining its attacks to guerrilla forces." en Hugh Roberts, The Battlefield Algeria, 1988-2002: Studies in a Broken Polity, Verso: London 2003, p. 269.
  10. (5a de Oktobro 2006) “Al-Qaeda's Far-Reaching New Partner”, Washington Post, p. A01. 
  11. (23a de Oktobro 2003) Algerian group backs al-Qaeda. BBC News.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • M. Al-Ahnaf; B. Botiveau; F. Fregosi (1991). L'Algerie par ses islamistes. Paris: Karthala. ISBN 2-86537-318-5.
  • Kepel, Gilles (2002). Jihad: The Trail of Political Islam. Harvard University Press.
  • Marco Impagliazzo; Mario Giro (1997). Algeria in ostaggio. Milano: Guerini e Associati.
  • Roger Kaplan, "The Libel of Moral Equivalence" The Atlantic Monthly Boston: August 1998. Vol. 282, Iss. 2; pg. 18, 6 pgs.
  • Luis Martinez (tradukita de Jonathan Derrick) (1998). The Algerian Civil War 1990–1998. London: Hurst & Co. ISBN 1-85065-517-0.
  • William B. Quandt (1998). Between Ballots and Bullets: Algeria's Transition from Authoritarianism. Washington DC: Brookings Institution Press. ISBN 0-8157-7301-3.
  • Habib Souaidia (2001). La sale guerre. Paris: folio actuel.
  • Michael Willis (1996). The Islamist Challenge in Algeria: A Political History. New York: NYU Press. ISBN 0-8147-9328-2.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]