Alĝerio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Alĝeriano)
Demokratia Popolrespubliko Alĝerio
الجمهورية الجزائرية الديمقراطية الشعبية
ⵟⴰⴳⴷⵓⴷⴰ ⵜⴰⵎⴻⴳⴷⴰⵢⵜ ⵜⴰⵖⴻⵔⴼⴰⵏⵜ ⵜⴰⵣⵣⴰⵢⵔⵉⵜ

Flago de Alĝerio

Detaloj

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Kassaman
La promeso
Nacia devizo: من الشعب و للشعب
De la homoj kaj por la homoj
Situo
suverena ŝtato • Mediteranea lando • popolrespublikolando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Alĝero
Oficiala(j) lingvo(j) araba
Uzata(j) lingvo(j) araba kaj berbera estas naciaj lingvoj; estas disvastigita ankaŭ la franca
Plej ofta(j) religio(j) islamo (sunaistoj kaj ibadioj), judoj
Areo 2 381 741 km²
- % de akvo 0 %
Loĝantaro 33333216 (2007) (januaro 2020)
Loĝdenso 14 loĝ./km²
Loĝantoj 99% Berberoj-Araboj
Horzono +1
Interreta domajno dz
Landokodo DZ
Telefona kodo 213
Plej alta punkto Tahat-Monto
Plej malalta punkto Chott Melrhir
Politiko
Politika sistemo prezidanta respubliko kun duonmilita reĝimo
Ŝtatestro Abdelmaĝid Tebbun (عبد المجيد تبون)
Ĉefministro Nadir Larbaui (نذير العرباوي)
Nacia tago 1-a de novembro
Sendependiĝo disde Francio 5-a de julio 1962
Ekonomio
Valuto Alĝeria dinaro (DZD)
MEP laŭ 2006
– suma $253,4 mlrd
– pokapa $ 8.100
vdr

Alĝerio (arabe الجزائر, Al-Ĝaza'ir; oficiale: الجمهورية الجزائرية الديمقراطية الشعبية, [Al-Ĝumhurija al-Ĝaza'irija ad-Dimukratija aŝ-Ŝaabija] signifante Demokratia Popolrespubliko Alĝerio; en berbera ⴷⵣⴰⵢⴻⵔ [Dzayer]) estas lando nome suverena ŝtato en norda Afriko, sude de la suda Mediteranea marbordo.

Ties ĉefurbo kaj plej loĝata urbo estas Alĝero, situanta en la plej nordo de la lando. Kun areo de 2 381 742 kvadrataj kilometroj, Alĝerio estas la deka plej granda lando en la mondo, kaj la plej granda en Afriko.[1] Alĝerio limas nordoriente kun Tunizio, oriente kun Libio, okcidente kun Maroko, sudokcidente kun Okcidenta Saharo, Maŭritanio, kaj Malio, sudoriente kun Niĝero, kaj norde kun la Mediteranea Maro. La lando estas duon-prezidenta respubliko konsistanta el 48 provincoj kaj 1541 komunumoj (kantonoj). Abdelaziz Bouteflika estis Prezidanto ekde 1999.

Antikva Alĝerio konis multajn imperiojn kaj dinastiojn, kiaj la antikvaj Numidianoj, Fenicianoj, Kartaganoj, Romianoj, Vandaloj, Bizancanoj, Umajidoj, Abasidoj, Idrisidoj, Aglabidoj, Rustamidoj, Fatimidoj, Ziridoj, Hammadidoj, Almoravidoj, Almohadoj, Otomanoj kaj la Franca kolonia imperio. Berberoj estas ĝenerale konsiderataj la indiĝenaj loĝantoj Alĝerio. Post la Araba konkero de Nordafriko, plej indiĝenaj loĝantoj estis arabigitaj; tiele, kvnkam plej alĝerianoj estas Berberoj origine, plej identigas sin kun araba identeco. Amase, alĝerianoj estas miksaĵo de Araboj kaj Berberoj kun iome da aldonaj elementoj el Turkoj, Sub-Saharaj Afrikanoj kaj Andalusanoj (popolo el suda Hispanio kiu migris post la reconquista).

Alĝerio estas regiona povo. La nordafrika lando liveras grandajn kvantojn de natura gaso al Eŭropo, kaj eksportoj de energio estas la kerno de la landa ekonomio. Laŭ OPEC Alĝerio havas la 17ajn plej grandajn rezervejon el nafto en la mondo kaj la duajn plej grandajn en Afriko, dum ĝi havas la 9ajn plej grandajn rezervejojn el natura gaso. Sonatrach, nome la landa naftokompanjo, estas la plej granda entrepreno en Afriko. Alĝerio havas unu el la plej grandaj militistarojn en Afriko kaj la plej granda armea buĝeto en la kontinento; plej el la armiloj de Alĝerio estas importitaj el Rusio, kun kiu Alĝerio estis dum jardekoj forta aliancano.[2][3] Alĝerio estas membro de la ŝtat-asocioj Frankofonio, Afrika Unio, Araba Ligo, OPEC, Unuiĝintaj Nacioj kaj estas fonda membro de la Magreba Unio.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Alĝerio
Satelita bildo

La nomoj "Alĝero" kaj "Alĝerio" devenas de la franca vorto Algiers, francigo de la araba vorto al-ĝazajir, kiu signifas "insulo". Tian nomon havis unue nur la urbo, kiu situis sur 4 insuloj, pli poste la nomo estis uzata rilate al la tuta lando. La nomo de la urbo derivas el la araba al-Jazā'ir (الجزائر, "la insuloj"),[4] kripligita formo de la antikva Jazā'ir Banī Mazghanna (جزائر بني مزغنة, "Insuloj de Mazghanna Tribo"),[5][6] uzita de mezepoka geografoj kiaj al-Idrisi.

La loĝantoj de Alĝerio nomiĝas alĝerianoj, sed la loĝantoj de la ĉefurbo Alĝero nomiĝas alĝeranoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Alĝerio estis haveno por berberaj piratoj sub la turka imperio. Ĝi estis franca kolonio kaj sendependiĝis en 1962 post terura milito (1954-1962) kontraŭ Francio, sub estrado de la Fronto de Nacia Liberigo (FNL). En 1963, la FNL aŭ FLN, ununura laŭleĝa politika partio, muntas sian reĝimon sur tri pilieroj: sociala politiko, kampara reformo kaj kontraŭimperiismo. De 1989 aperis limigita politika pluralismo kiu permesis islamistojn (islama fundamentismo) politike konkurenci. En 1992 la armeo intervenis por eviti triumfon de islamistoj de FIS (IFF) en la balotado. En 1993 la islamisma partio estis deklarita eksterleĝa kaj komencis serion de terorismaj atencoj.

Kelkaj mondaj heredaĵoj de UNESKO troviĝas en Alĝerio: temas pri Kalat Beni Hammad (urboruinoj el la 11-a jarcento), la nekropolo de Nepasa, la fortikaĵoj de Mzabi-valo, la Ĝamila komplekso kaj la islama urbo Kasba.

Antikva historio[redakti | redakti fonton]

En la regiono de Ain Haneĉ (Provinco Saida), oni trovis fruajn restaĵojn (200,000 a.K.) de homa okupado en Nordafriko. Neandertalaj ilproduktantoj faris hakilojn laŭ la stiloj Levallois kaj Musterio (43,000 a.K.) similaj al tiuj de Levantenio.[7][8]

Alĝerio estis la loko de plej alta stato de disvolviĝo de teknikoj de Meza Paleolitiko (elhakaĵoj). Iloj de tiu epoko, starte ĉirkaŭ 30,000 a.K., estas nomataj Ateria (laŭ la arkeologia loko de Bir el Ater, sude de Tebesa).

La plej antikvaj randindustrioj en Nordafriko estas nomataj Iberomaŭrusia (situe ĉefe en la regiono de Orano). Tiu industrio ŝajne etendiĝis tra la marbordaj regionoj de Magrebo inter 15,000 kaj 10,000 a.K. Neolitika civilizo (animala aldomigo kaj agrikulturo) disvolviĝis en la Sahara kaj Mediteranea Magrebo eble tiom frue kiom ĝis 11,000 a.K.[9] aŭ tiom malfrue kiom inter 6000 kaj 2000 a.K. Tiu vivo, riĉe priskribita en la pentraĵoj de Tasilin-Aĝer, hegemoniis en Alĝerio ĝis la klasika periodo.

La mikso de popoloj de Nordafriko kristaliĝis finfine en distinga indiĝena loĝantaro kiu iĝis nomata Berberoj, kiuj estas la indiĝenaj popoloj de norda Afriko.[10]

Ruinoj de Timgad el la antikvba Romia Imperio. Strato kondukanta al la Arko de Trajano.
Antikva romia teatro en Djémila.

El sia ĉefa povocentro ĉe Kartago, la Kartaganoj etendiĝis kaj establis malgrandajn setlejojn laŭlonge de la nordafrika marbordo; ĉirkaŭ 600 a.K., ekzistis fenicianoj ĉe Tipasa, oriente de Ĉerĉelo, Hippo Regius (nuntempa Annaba) kaj Rusicade (nuntempa Skikda). Tiuj setlejoj utilis kiel merkataj urboj same kiel havenurboj.

Dum la Kartaga povo kreskiĝis, ties efiko sur la indiĝenah loĝantaroj evidente pliiĝis. Berbera civilizo estis jam je stadio en kiu agrikulturo, manfarado, komerco, kaj politika organizado subtenis kelkajn diversajn statojn. Komercaj ligoj inter Kartago kaj la Berberoj en la internaj regionoj kreskiĝis, sed la teritoria etendo rezultis ankaŭ en sklavigo aŭ perforta militrekrutado de kelkaj Berberoj kaj en la elpreno de impostado el aliaj.

Numidio laŭlonge kun Egipto, Romio, kaj Kartago en 200 a.K.

Komence de la 4a jarcento a.K., Berberoj formis la nura plej granda elemento de la kartaga armeo. En la Ribelo de la solduloj, Berberaj soldatoj ribelis el 241 al 238 a.K. post resti nepagitaj post la malvenko de Kartago en la Unua Punika Milito. Ili sukcesis akiri kontrolon de multo el la kartagaj nordafrikaj teritorioj, kaj ili stampis monerojn portantajn la nomo Libio, uzitaj de Grekoj por priskribi la indiĝenojn de Nordafriko. La Kartaga ŝtato malpliiĝis pro sinsekvaj malvenkoj fare antaŭ la romianoj en la Punikaj Militoj.

En 146 a.K. la urbo Kartago estis detruita. Dum la kartaga povo malfortiĝis, la influo de Berberestroj en la interŝtato kreskiĝis. Ĉirkaŭ la 2a jarcento a.K., kelkaj grandaj sed izole administrataj Berberaj regnoj aperis. Du el ili establiĝis en Numidio, ĉe la marbordaj areoj antaŭe kontrolitaj de Kartago. Okcidente de Numidio kuŝas Mauretania, kiu etendiĝis trans la riveron Muluja en nuntempa Maroko ĝis la Atlantika Oceano. La alta pinto de la Berbera civilizo restis senegaligita ĝis la alveno de Almohadoj kaj Almoravidoj pli ol unu jarmilon poste, ĝi estis atingita dum la regado de Masiniso en la 2a jarcento a.K.

Post la morto de Masiniso en 148 a.K., la Berberaj regnoj estis dividitaj kaj reunuigitaj kelkajn fojojn. La stirpo de Masiniso survivis ĝis 24 p.K., kiam la restanta Berbera teritorio estis aligita al la Romia Imperio.

Berbera reĝo Masiniso.

Dum kelkaj jarcentoj Alĝerio estis regata de Romianoj, kiuj fondis multajn koloniojn en la regiono. Kiel en la cetero de Nordafriko, Alĝerio estis unu el la panproduktejoj de la imperio, kiu eksportis cerealojn kaj aliajn agrikulturajn produktojn. Sankta Aŭgusteno estis la episkopo de Hippo Regius (en nuntempa Alĝerio), situa en la Romia provinco Afriko. La ĝermanaj Vandaloj de Gaisariks translokiĝis en Nordafrikon en 429, kaj ĉirkaŭ 435 kontrolis marbordajn areojn de Numidio.[11] Ili ne faris gravajn setlejojn en la lando, ĉar ili estis ĉikanitaj de lokcjl triboj, fakte je la tempo de la alveno de Bizancanoj, Lepcis Magna estis abandonita kaj la regiono Mselata estis okupita de la indiĝenaj Laguatanoj kiuj estis estantaj faciligante Amazigan politikan, militistan kaj kulturan revivadon.[11][12]

Jugurto.

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

Moskeo de Mansurah, Tlemcen.

Post apenaŭa rezistado fare de lokanoj, la araboj konkeris Alĝerion en la mezo de la 7a jarcento kaj granda nombro de la indiĝena popolo konvertiĝis al la nova religio. Post la falo de la Umajada Kaliflando, aperis nombraj lokaj dinastioj, kiaj la Aglabidoj, Almohadoj, Abdalŭadidoj, Ziridoj, Rustamidoj, Hammadidoj, Almoravidoj kaj Fatimidoj.

Dum la Mezepoko, Nordafriko estis hejmo de multaj grandaj fakuloj, sanktuloj, kaj monarkoj kiaj Judah ibn Kuraiŝ nome unua gramatikisto kiu sugestas la lingvaron afrikazia, la grandaj Sufiaj majstroj Abu Madjan kaj Sidi El Huari, same kiel la Emiroj Abd al-Mu'min kaj Jagmurasen Ibn Zjan. Estis dum tiu tempoperiodo kiam la Fatimidoj aŭ filoj de Fatima, nome filino de Muhammad, venis al Magrebo. Tiuj "Fatimidoj" faris longdaŭran dinastion etende tra la Magrebo, Heĝazo, kaj Levantenio, kiu povis fanfaroni pri nereligia interna registaro, same kiel pri povegaj armeo kaj ŝiparo, unuarange formita de Araboj kaj de levantenianoj etende el Alĝerio al ties ĉefurba ŝtato Kairo. La Fatimida kaliflando ekfalis kiam ties guberniestroj Ziridoj disiĝis. Por puni ilin la Fatimidoj sendis la arabajn Banu Hilal kaj Banu Sulajm kontraŭ ili. La rezulta milito estas rakontata en la eposo Taghribat Bani Hilal. En tiu Al-Tāghrībāt la Amaziga Zirida Heroo Ĥalifa al-Zanati ĉiutage klopodas duelojn por venki la Hilalan heroon Abu Zajd al-Hilali kaj multajn aliajn arabajn kavalirojn en serio de venkoj. La Ziridoj, tamen, estis finfine venkitaj akceptante adoptadon de arabaj kutimoj kaj kulturo. La indiĝenaj Amazigaj triboj, tamen, restis tre sendependaj, kaj depende el tribo, loko, kaj tempo ili kontrolis variajn partojn de Magrebo, kaj foje unuigante ilin (kiel sub la Fatimidoj). La Fatimida Islama ŝtato, konata ankaŭ kiel Fatimida Kaliflando faris islaman imperion kiu inkludis Nordafrikon, Sicilion, Palestinon, Jordanion, Libanon, Sirion, Egiption, kaj la marbordon de la Ruĝa Maro de Afriko, Tihamah, Heĝazo, kaj Jemenon.[13][14][15] Kaliflandoj el Nordafriko komercis kun la aliaj imperioj tiamaj, same kiel formis parton de konfederacia subteno kaj de komerca reto kun aliaj islamaj ŝtatoj dum la Islama Epoko.

La Amazigoj historie konsistis el kelkaj triboj. La du ĉefaj branĉoj estis la triboj Botr kaj Barnès, kiuj esis dividitaj en triboj, kaj denove en sub-triboj. Ĉiu regiono de Magrebo enhavis kelkajn tribojn (ekzemple, Sanhaja, Huara, Zenata, Masmuda, Kutama, Aŭarba, kaj Berghŭata). Ĉiuj tiuj triboj faris sendependajn teritoriajn decidojn.[16]

Kelkaj Amazigaj dinastioj aperis dum la Mezepoko en Magrebo kaj en aliaj najbaraj landoj. Ibn-Ĥaldun havigas tabelon resumanta la Amazigajn dinastiojn de la Magreba regiono, nome Ziridoj, Banu Ifran, Magraŭa, Almoravidoj, Hammadidoj, Almohadoj, Merinidoj, Abdalŭadidoj, Ŭattasidoj, Meknasa kaj Hafsidoj.[17]

En la komenco de la 16a jarcento, Hispanio konstruis fortikaĵojn (presidiojn) sur aŭ proksime de la marbordo de Alĝerio. Hispanio ekkontrolis iom el marbordaj urboj kiaj Marsalkibir en 1505; Orano en 1509; kaj Tlemeceno, Mostaganem, kaj Tinas, en 1510. Samjare, kelkaj komercistoj de Alĝero cedis unu el rokinsuletoj en sia haveno al Hispanio, kiu konstruis fortikaĵon sur ĝin. La presidioj en Nordafriko iĝis kosta kaj tre senefika milita ŝarĝo kiu ne garantiis aliron al la komercaj ŝipoj de Hispanio.[18]

Arabigo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Banu Hilal kaj Arabigo.

Regis en Ifrikio, nuntempa Tunizio, Berbera familio, nome Ziridoj, iel agnoskante la suverenecon de la Fatimida kalifo de Kairo. Probable en 1048, la Zirida reganto aŭ vicreĝo, el-Mu'izz, decidis finigi tiun suverenecon. La Fatimida ŝtato estis tro malforta por klopodi punan ekspedicion; la vicreĝo, el-Mu'izz, ankaŭ trovis alian rimedojn de revenĝo.

Fatimida Kaliflando.

Inter la Nilo kaj la Ruĝa Maro loĝis Beduinoj elpelitaj el Arabio pro siaj maltrankviliga kaj tumultema influo, nome la Banu Hilal kaj la Banu Sulajm inter aliaj, kies esto ĉikanis la vivon de farmistoj en la Nila Valo ĉar la nomadoj ofte rabadis. La tiam Fatimida veziro akceptis cedi la kontrolon de Magrebo kaj akiris interkonsenton de ties suvereno. Tio ne nur urĝis la Beduinojn foriri, sed ankaŭ la Fatimida trezoro eĉ donis al ili ioman monkompenson.

Tutaj triboj foriris kun virinoj, infanoj, prauloj, animaloj kaj kampada ekipaĵaro. Kelkaj haltis survoje, ĉefe en Cirenio, kie estas ankoraŭ unu el la esencaj elementoj de tiu setlado sed plej alvenis en Ifrikion ĉe la regiono de Gabis. La Zirida reganto klopodis haltigi tiun pliiĝantan tajdon, sed en ĉiu renkonto, la lasta ĉe la muregoj de Kajruan, liaj trupoj estis vekitaj kaj la Araboj restis mastroj de la kampo.

Tiu inundo estis ankoraŭ hegemonia kaj en 1057, tiuj Araboj etendiĝis al la altebeneĵoj de Konstantino kie ili laŭgrade haltiĝis antaŭ la fortikaĵo Beni Hammad. El tie ili laŭgrade alvenis en supraj ebenaĵoj de Alĝero kaj Orano, kie ili estis kaptitaj de Almohadoj en la dua duono de la 12a jarcento. En la 13a jarcento ili estis en la tuta Nordafriko, kun la escepto de la ĉefaj montaroj kaj kelkaj marbordaj regionoj kiuj restis tute Berberaj.

Otomana Alĝerio[redakti | redakti fonton]

Hajredin Barbarosa.

La regiono de Alĝerio estis parte regata de Otomanoj dum tri jarcentoj el 1516 al 1830. En 1516 la turkaj korsaraj fratoj Aruj kaj Hajredin Barbarosa, kiuj funkciis sukcese sub la Hafsidoj, translokigis sian bazon al Alĝero. Ili sukcesis konkeri Ĝiĝel kaj Alĝeron el la hispanoj sed finfine ekhavis kontrolon kaj super la urbo kaj super la ĉirkaŭa regiono, devigante la antaŭan reganton, Abu Hamo Musa la 3-a el la dinastio de Bani Zijad, foriri. Kiam Aruj estis mortigita en 1518 dum sia invado de la Regno de Tlemeceno, Hajredin sukcedis lin kiel militkomandanto de Alĝero. La Otomana sultano donis al li la titolon bejbejo kaj forton de ĉirkaŭ 2,000 janiĉaroj. Kun la helpo de tiu forto, Hajredin konkeris la tutan areon inter Konstantino kaj Orano (kvankam la urbo Orano restis en hispanaj manoj ĝis 1791).[19]

La venonta bejbejo estis la filo de Hajredin nome Hasan Paŝao, kiu ekhavis tiun postenon en 1544. Ĝis 1587 la areo estis regata de oficiroj kiuj servis por regotempoj sen fiksitaj limoj. Poste, kun la institucio de regula Otomana administracio, la guberniestroj kun la titolo de paŝao regis por trijaraj regotempoj. La paŝao estis helpita de janiĉaroj, konataj en Alĝerio kiel ojak kaj kondukataj de aga. Malkontento inter ojak leviĝis en la mezo de la 1600-aj jaroj ĉar ili ne estis pagitaj regule, kaj ili ripete ribeliĝis kontraŭ la paŝao. Kiel rezulto, la agaoj akuzis la paŝaon pro korupto kaj mallerteco kaj ekhavis la povon en 1659.[19]

Pesto ripete frapis la urbojn de Nordafriko. Alĝero perdis el 30,000 al 50,000 loĝantojn pro la pesto en 1620–21, kaj suferis altajn nombrojn de mortoj en 1654–57, 1665, 1691, kaj en 1740–42.[20]

En 1671, la tajfo ribelis, mortigis la aga, kaj metis unu el ili mem en povon. La nova estro ricevis la titolon de dejo. Post 1689, la rajto selekti la dejon pasis al la divano, nome konsilio de ĉirkaŭ sesdek nobeloj. Ĝi estis dekomence dominata de la ojak; sed ĉirkaŭ la 18a jarcento, ĝi estis iĝinta la instrumento de la dejo. En 1710, la dejo konvinkis la sultanon agnoski lin kaj liaj sukcedantoj kiel regento, anstaŭante la paŝaon en tiu rolo, kvankam Alĝero restis parto de la Otomana Imperio.[19]

La dejo estis fakte konstitucia memreganto. La dejo esttis elektita por dumviva regotempo, sed en la 159 jaroj (1671–1830) dum kiuj la sistemo survivis, dekkvar el la dudek du dejoj estis murditaj. Spite uzurpado, militistaj puĉoj, kaj foja ĉikanado, la ĉiutaga funkciado de la otomana regado estis rimarkinde ordigita. Kvankam la regenteco patronis la tribestrojn, ĝi neniam ĝuis la unanima akceptado de la kamparanaro, kie forta impostado ofte okazigis maltrankvilecon. Aŭtonoma tribaj ŝtatoj estis tolerataj, kaj la regenta aŭtoritato estis rare aplikita en la Kabilio.[19]

Korsara epoko[redakti | redakti fonton]

Kristanaj sklavoj en Alĝero, 1706

La Berbereskaj piratoj predis kristanajn kaj aliajn neislamajn ŝipojn en la okcidento de la Mediteranea Maro.[20] Tiuj piratoj ofte kaptis la pasaĝerojn kaj ŝipanarojn de la ŝipoj kaj vendis ilin aŭ uzis ilin kiel sklavoj.[21] Ili faris ankaŭ brilan negocon el elaĉetado de la kaptivoj. Laŭ Robert Davis, el la 16a al la 19a jarcentoj, piratoj kaptivigis 1 milionon al 1.25 milionoj da eŭropanoj kiel sklavoj.[22] Ili ofte faris rabatakojn, nome razzia, al eŭropaj marbordaj urboj por kaptivigi kristanajn gesklavojn por vendi ilin ĉe la sklavmerkatoj en Nordafriko kaj en la Otomana Imperio.[23][24]

En 1544, Hajredin kaptis la insulon de Ischia, farante 4,000 prizonulojn, kaj sklavigis ĉirkaŭ 9,000 loĝantojn de Lipari, preskaŭ la tutan loĝantaron.[25] En 1551, Turgut Reis sklavigis la tutan loĝantaron de la insulo de Malto nome Gozo, inter 5,000 kaj 6,000, kaj sendis la kaptivojn en Libion. En 1554, piratoj rabadis Vieste en suda Italio kaj kaptis ĉirkaŭ 7,000 kaptivojn kiel sklavoj.[26]

En 1558, Berberaj korsaroj kaptis la urbon Ciutadella (Menorko), detruis ĝin, masakris la loĝantojn kaj kaptis 3,000 survivantojn kiel sklavojn al Istanbulo.[27] Berberaj piratoj ofte atakis la Balearojn, kaj reage, la loĝantoj konstruis multajn marbordajn rigardoturojn kaj fortikaĵajn preĝejojn. La minaco estis tiom akra ke la loĝantoj abandonis la insulon de Formentero.[28]

Inter 1609 kaj 1616, Anglio perdis 466 komercajn ŝipojn pro la agado de Berberaj piratoj.[22]

La Bombardado de Alĝero (1816) fare de la nederland-angla ŝiparo, por subteni la ultimaton por liberigi eŭropajn sklavojn, aŭgusto 1816.

En Julio 1627 du pirataj ŝipoj el Alĝeroj navigis tiom for kiom ĝis Islando,[29] kie ili rabadis kaj kaptis sklavojn.[30][31][32] Du semajnoj antaŭe ankaŭ alia pirata ŝipo sed tiu el Salé en Maroko estis rabinta en Islando. Kelkaj el la sklavoj alportitaj en Alĝeron estis poste elaĉetitaj reen al Islando, sed kelkaj elektis resti en Alĝerio. En 1629 pirataj ŝipoj el Alĝerio rabadis la Feroojn.[33]

En la 19a jarcento, la piratoj ankoraŭ forĝis ligilojn kun potencoj el Karibio, kaj tie pagis "permesilan imposton" por sekura havenado de siaj ŝipoj.[34] Unu usona sklavo informis ke la Alĝerianoj estis sklavigintaj 130 usonajn maristojn en la Mediteraneo kaj en la Atlantiko el 1785 al 1793.[35]

Pirateco de usonaj ŝipoj en la Mediteraneo rezultis en la fakto ke Usono iniciatis la Unuan (1801–1805) kaj la Duan Berberajn Militojn (1815). Post tiuj militoj, Alĝerio estis pli malfortaj, kaj eŭropanoj, kun nederlandangla ŝiparo komandita de la brita Lordo Exmouth, atakis Alĝeron. Post naŭ-hora bombardado, ili akiris traktaton el la Dejo kiu konfirmis la kondiĉojn imponitaj de Decatur (el la Usona ŝiparmeo) rilate al petoj de tributoj. Aldone, la Dejo interkonsentis finigi la praktikon sklavigi kristanojn.[36]

Franca koloniigo (1830–1962)[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Franca konkero de Alĝerio, Franca Alĝerio kaj Alĝeria Milito.
Alveno de Marŝalo Randon en Alĝero en 1857.

Laŭ ekskuzo viziti sian konsulon, francoj invadis kaj kaptis Alĝeron en 1830.[37][38] Alĝera sklavokomerco kaj pirateco haltiĝis kiam la francoj konkeris Alĝeron.[39] La konkero de Alĝerio fare de la francoj bezonis iome da tempo kaj rezultis en konsiderinda sangelverŝado. Kombino de violento kaj malsanaj epidemioj kaŭzis la fakton ke la indiĝena Alĝeria loĝantaro malpliiĝis je preskaŭ unu triono el 1830 al 1872.[40] La loĝantaro de Alĝerio, kiu estis ĉirkaŭ 1.5 milionoj en 1830, atingis preskaŭ 11 milionojn en 1960.[41] Franca politiko estis propagandita kiel "civiliziga" de la lando.[42] La socia tavolaro de Alĝerio suferis dum la okupado; legopovo falegis.[43] Dum tiu periodo, formiĝis malgranda sed influa franc-parolanta indiĝena elito, formita de Berberoj, ĉefe Kabiloj. Kiel konsekvenco, la franca registaro favoris la Kabilojn.[44] Ĉirkaŭ 80% el indiĝenaj lernejoj estis konstruitaj por Kabiloj.

Emir Abdelkader 1865.

El 1848 ĝis la sendependeco, Francio administraciis la tutan Mediteranean regionon de Alĝerio kiel integra parto kaj département de la lando. Estante unu el la plej longdaŭre tenitaj transmaraj teritorioj, Alĝerio iĝis destinaĵo por centoj da miloj de eŭropaj enmigrantoj, kiuj iĝis konataj kiel kolonoj kaj poste, kiel Pied-Noirs. Inter 1825 kaj 1847, 50,000 francoj enmigris al Alĝerio.[45] Tiuj setlantoj profitis el la konfisko fare de franca registaro de la komunaj teroj de tribaj popoloj, kaj el la aplikado de modernaj agrikulturaj teknikoj kiuj pliigis la kvantojn de plugebla tero.[46] Multaj eŭropanoj setlis en Orano kaj Alĝero, kaj ĉirkaŭ la komenco de la 20a jarcento ili formis la majoritaton de la loĝantaro en ambaŭ urboj.[47]

Dum la fino de la 19a kaj komenco de la 20a jarcentoj la eŭropa proporcio estis preskaŭ kvinono de la loĝantaro. La franca registaro klopodis fari Alĝerion asimilita parto de Francio, kaj tio inkludis substancajn edukinvestojn ĉefe post 1900. La indiĝenaj kultura kaj religia rezistadoj forte kontraŭis tiun tendencon, sed kontraste al aliaj koloniigitaj landoj en centra Azio kaj Kaŭkazo, Alĝerio tenis individuajn lertecojn kaj relative hom-kapitalan intensivan agrikulturon.[48]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Operaco Torĉo.

Laŭgrade, malkonsento inter la islama loĝantaro, al kiu mankis politika kaj ekonomia statuso en la kolonia sistemo, starigis petojn por pli granda politika aŭtonomeco, kaj eventuale sendependecon el Francio. Malstreĉigoj inter ambaŭ loĝantargrupoj pintis en 1954, kiam la unuaj violentaj okazaĵoj de kio poste estis nomita la Alĝeria Milito ekis. Historiistoj ĉirkaŭkalkulis ke inter 30,000 kaj 150,000 Harkioj kaj ties proksimuloj estis mortigitaj de la Front de Libération Nationale (FLN) aŭ de linĉantaj homamasoj en Alĝerio.[49] La FLN uzis subitajn kaj gerilajn atakojn en Alĝerio kaj Francio kiel parto de tiu milito, kaj la francoj faris akrajn reprezaliojn. Tiu milito kondukis al la morto de centoj da miloj Alĝerianoj kaj al centoj da miloj de vunditoj.

La milito kontraŭ la franca regado konkludis en 1962, kiam Alĝerio akiris kompletan sendependecon post la Interkonsentoj de Evian de Marto 1962 kaj la referendumo por la memregado de Julio 1962.

La unuaj tri jardekoj de sendependeco (1962–1991)[redakti | redakti fonton]

La nombro de eŭropaj Pied-Noirs kiu foriris el Alĝerio totalis pli ol 900,000 inter 1962 kaj 1964.[50] La eliro al la metropola Francio akceliĝis post la Orana masakro de 1962, en kiuj centoj de militantoj eniris en la eŭropaj areoj de la urbo, kaj ekatakis civilulojn.

Prezidanto Ahmed Ben Bella
Houari Boumediene.

La unua prezidanto de Alĝerio estis la estro de la Fronto de Nacia Liberigo (FLN) nome Ahmed Ben Bella. La postulo fare de Maroko de partoj de okcidenta Alĝerio kondukis al la Sablomilito en 1963. Ben Bella estis elpostenigita per puĉo en 1965 fare de Houari Boumediene, lia iama aliancano kaj militministro. Sub Ben Bella, la registaro iĝis pli kaj pli socialista kaj aŭtoritatema; Boumédienne pluigis tiun tendencon. Sed, li fidis multe pli je la armeo por sia subteno, kaj malpliigis la ununuran laŭleĝan partion al simbola rolo. Li kolektivigis agrikulturon kaj lanĉis amasan industriigon. La instalaĵoj por elfosado de nafto estis ŝtatigitaj. Tio estis ĉefe profita al lia estreco post la internacia naftokrizo de 1973.

En la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj sub Prezidanto Houari Boumediene, Alĝerio entreprenis programon de industriigo ene de ŝtat-kontrolita socialisma ekonomio. La sukcedanto de Boumediene nome Chadli Bendjedid, enkondukis kelkajn liberalekonomiajn reformojn. Li helpis politikon de arabigo en la alĝeria socio kaj en la publika vivo. Instruistoj de araba, alportitaj el aliaj islamaj landoj, disvastigis konvencian islaman pensaron en lernejoj kaj semis revenon al Ortodoksa Islamo.[51]

La Alĝeria ekonomio iĝis pli kaj pli dependa el nafto, konduke al malfacilaĵoj kiam ties prezo falegis dum la 1980-aj jaroj.[52] Ekonomia malaltiĝo kaŭzita de la dorniĝo de la tutmondaj naftoprezoj rezultis en alĝeria socia maltrankviliĝo dum la 1980-aj jaroj; fine de tiu jardeko, Bendjedid enkondukis multpartian sistemon. Politikaj partioj disvastiĝis, kiaj la Islama Savofronto (FIS), nome larĝa koalicio de islamaj grupoj.[51]

Enlanda Milito (1991–2002) kaj sekvo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Alĝeria Enlanda Milito.

En Decembro 1991 la Islama Savofronto hegemoniis en la unua de la du vicoj de la balotado de 1991. Timinte elekton de islamisma registaro, la aŭtoritatoj intervenis la 11an de Januaro 1992, nuligante la elektojn. Bendjedid rezignis kaj oni instalis Altan Konsilantaron de Ŝtato por funkcii kiel Prezidenteco. Ĝi malpermesis la FIS, okazigante civilan insurekcion inter la armita branĉo de la Fronto, la Armita Islama Grupo, kaj la naciaj armitaj fortoj, en kiu oni supozas, ke pli ol 100 000 personoj mortis. La islamismaj militantoj kondukis violentan kampanjon de civilaj masakroj.[53] Je kelkaj punktoj en la konflikto, la situacio en Alĝerio iĝis pinto de internacia priokupo, ĉefe dum la krizo ĉirkaŭ la aviadilo de la flugo 8969 de Air France, nome atako fifarita de la Armita Islama Grupo. La Armita Islama Grupo deklaris batalpaŭzon en Oktobro 1997.[51]

Abdelaziz Bouteflika.

Alĝerio havis prezidentan elekton en 1999, konsiderita partieca fare de internaciaj observantoj kaj plej da opoziciaj grupoj[54] kiu estis venkita de la Prezidanto Abdelaziz Bouteflika. Li klopodis restaŭri politikan stabilecon en la lando kaj anoncis iniciaton 'Civila Interkonsento', aprobita per referendumo en 1999, laŭ kiu multaj politikaj prizonuloj estis pardonitaj, kaj kelkaj miloj da membroj de armitaj grupoj ricevis garantion de finigo de persekutado laŭ limigita amnestio, valifigita ĝis 13a de Januaro 2000. La AIS disiĝis kaj la niveloj de insurekcia violento falis rapide. La Salafista Grupo por Preĝado kaj Luktado (GSPC), disiĝanta grupo el la Armita Islama Grupo, pluigis teroristan kampanjon kontraŭ la registaro.[51]

Bouteflika estis reelektita en la prezidenta balotado de 2004 post kampanjo pri programo de nacia reakordiĝo. Tiu programo enhavis ekonomian, institucian, politikan kaj socialan reformojn por modernigi la landon, por levigi vivnivelojn, kaj kontraŭi la kaŭzojn de malfacilaĵoj. Ĝi inkludis ankaŭ duan amnestian iniciaton, nome Ĉarto por Paco kaj Nacia Reakordiĝo, kiu estis aprobita per nacia reakordiĝa referendumo de 2005. Ĝi proponis amnestion al plej geriloj kaj registaraj sekurecfortoj.[51]

En Novembro 2008, la Alĝeria Konstitucio estis amendita post voĉdonado en Parlamento, forigante la du-regotempam limon por Prezidantoj. Tiu ŝanĝo ebligis al Bouteflika resti por reelekto en la prezidenta elekto de 2009, kaj li estis reelektita en Aprilo 2009. Dum sia elekto kampanjo kaj post sia reelekto, Bouteflika promesis etendigi la programon de nacia reakordiĝo kaj programon de 150 mil milionoj da usonaj dolaroj por krei tri milionojn da novaj laborpostenoj, la konstruon de unu miliono da novaj loĝejoj, kaj kontinui modernigajn programojn por la publika sektoro kaj infrastrukturoj.[51]

Kontinua serio de protestoj komencis tra la tuta lando la 28an de Decembro 2010, inspirite de similaj protestoj tra la tuta Mezoriento kaj Nordafriko. La 24an de Februaro 2011, la registaro malpezigis la 19-jaran krizostaton de Alĝerio.[55] La registaro aprobis leĝaron pri la politikaj partioj, la elekta kodo, kaj la reprezentado de virinoj en elektejoj kaj elektaĵoj.[56] Aprile de 2011, Bouteflika promesis pliajn konstituciajn kaj politikajn reformojn.[51] Tamen, elektoj estas rutine kritikitaj fare de opoziciaj grupoj kiel maljustaj kaj internaciaj grupoj de homaj rajtoj diras ke la cenzuro en amaskomunikiloj kaj ĉikanado de politikaj opoziciantoj pluas.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Geografio de Alĝerio.

Alĝerio estas la plej granda lando en Afriko, en la Araba mondo, kaj en la Mediteranea Baseno. Ties suda parto inkludas gravan parton de Sahara. Norde, la Tella Atlaso formas kun la Sahara Atlaso, pli sude, du paralelajn seriojn de reliefoj en en direkto al oriento, kaj inter kiuj estas ampleksaj ebenaĵoj kaj altaj teroj. Ambaŭ Atlasoj tendencas eniri en orientan Alĝerion. La etendiĝantaj montaroj Aures kaj Nememĉa okupas la tutan nordorientan Alĝerion kaj estas liniigitaj laŭ la landlimo de Tunizio. La plej alta pinto estas Monto Tahat (3 003 m).

La Sahara, la Ahagaroj kaj la Atlas-montaro komponas la Alĝerian reliefon.

Alĝerio kuŝas ĉefe inter latitudoj 19° kaj 37°N (malgranda areo estas norde de 37°), kaj longitudoj 9°W kaj 12°E. Plej el la marborda areo estas monteteca, foje eĉ montara, kaj estas kelkaj naturaj havenoj. La areo el la marbordo al la Tella Atlaso estas fekunda. Sude de la Tella Atlaso estas stepa pejzaĝo kiu finas kun la Sahara Atlaso; pli sude, estas la Sahara dezerto.[57] Tasilin-Aĝer estas 500 km longa montaro en Alĝerio, ĉe la Saharo (de N 26°20’ Or 5°00’ ĝis N 24°00’ Or 10°00’). Ĝia plej alta pinto estas Adrar Afao (N 25°10’ Or 8°11’) kun 2158 m. La rokaĵo de la montaro estas sabloŝtono, kies erodiĝo rezultis interesajn montoformojn.

La Ahagaraj Montoj (arabe جبال هقار), konataj ankaŭ kiel Hogaro, estas altatera regiono en centra Saharo, suda Alĝerio. Ili estas situaj je 1 500 km sude de la ĉefurbo, Alĝero, kaj ĝuste okcidente de Tamanrasset. Alĝero, Orano, Konstantino, kaj Annaba estas la ĉefaj urboj de Alĝerio.[57]

Klimato kaj hidrologio[redakti | redakti fonton]

Alĝeria mapo laŭ la Köppen klimatklasigo.
Sahara oazo de Tagit.
Lago Agulmime, Tikda.

En tiu regiono, la tagmezaj dezertaj temperaturoj povas esti varmaj la tutan jaron. Post sunsubiro, tamen, la hela, seka aero permesas rapidan perdon de varmo, kaj la noktoj estas malvarmetaj al malvarmegaj. Enormaj rekordaj gamoj en temperaturoj estis registritaj.

Pluvo estas ofta laŭlonge de la marborda parto de Tella Atlaso, game el 400 al 670 mm jare, kaj la kvanto de precipitaĵo pliiĝas el okcidento al oriento. Precipitaĵo estas pli forta en la norda parto de orienta Alĝerio, kie ĝi atingas tiom multe kiom ĝis 1000 mm kelkajn jarojn.

Pli interne, la pluvo estas malpli ofta. Alĝerio havas ankaŭ ergojn (nome sabloregionojn), aŭ sablo-dunojn, inter montoj. Inter tiuj, en somero kiam la ventoj estas fortaj kaj puŝega, temperaturoj povas atingi ĝis 43.3 °C.

Naturo[redakti | redakti fonton]

Biogeografie la lando troviĝas en la mediteranea kaj la dezerta ekoprovincoj de la palearkta ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi entenas jenajn tersupraĵajn ekoregionojn : la mediteraneaj nordafrikaj arbaroj kaj duonarbaroj, la mediteraneaj koniferaj kaj miksaj arbaroj, la mediteraneaj sekaj duonarbaroj kaj stepo, la mediteraneaj sekaj duonarbaroj de akacio kaj arganio, la nord-saharaj stepo kaj duonarbaroj, la sahar-dezerta ekoregiono, la okcident-saharaj montar-kserofitaraj duonarbaroj, la sud-saharaj stepo kaj duonarbaroj.

Faŭno kaj flaŭro[redakti | redakti fonton]

Cedro de Ŝelia en Aures.

La varia vegetaĵaro de Alĝerio inkludas marbordajn, montarajn kaj herbejajn dezertecajn regionojn kiuj subtenas ampleksan gamon de naturo. Multaj el la bestoj de la Alĝeria naturo vivas tre proksima al civilizo. La plej ofte vidataj animaloj estas la naturaj aproj, ŝakaloj, kaj gazeloj, kvankam ne estas malofta vidi fenekojn (vulpoj), kaj ĝerbuojn. Alĝerio havas ankaŭ malgrandajn populaciojn de Afrika leopardo kaj de Sahara gepardo, sed tiuj estas rare vidataj. Specio de cervo, nome Berbera cervo, loĝas en la densaj humidaj arbaroj de la nordorientaj areoj.

Vario de birdospecioj faras la landon tre alloga por birdumantoj. La magoto estas la nura indiĝena simio. Serpentoj, varanoj, kaj nombraj aliaj reptilioj vivas inter amaso de roduloj tra la duonaridaj regionoj de Alĝerio. Multaj animaloj estas nune formortintaj, inklude la Berberan leonon, la Atlasan urson kaj la krokodilojn.[58]

En la nordo, iome de la indiĝena flaŭro estas makiso, olivarboj, kverkoj, cedroj kaj aliaj koniferoj. La montaraj regionoj enhavas grandajn arbarojn de ĉiamverdaj (Halepa pino, juniperoj, kaj anzinoj) kaj kelkaj deciduaj arboj. Figarboj, eŭkaliptoj, agavo, kaj variaj palmarboj kreskiĝas en la pli varmaj areoj. Vitoj estas indiĝenaj de la marbordaj areoj. En la Saharaj regionoj, kelkaj oazoj havas palmarbojn. Akacioj kaj naturaj olivarboj estas hegemonia flaŭro en la cetero de Sahara.

Kameloj estas tre uzataj etende; la dezerto ankaŭ abundas je venenaj kaj je nevenenaj serpentoj, skorpioj, kaj nombraj insektoj.

Politiko[redakti | redakti fonton]

La Popola Nacia Asembleo.

Elektitaj politikistoj estas konsiderataj relative malmulte influaj super Alĝerio. Anstataŭe, grupo de neelektitaj civiluloj kaj militistoj "décideurs" (decidantoj), konataj kiel "le pouvoir" ("la povo"), fakte regas la landon, eĉ decidante kiu estu la prezidanto. La plej pova homo povas esti Mohamed Mediène, estro de la militista spionado.[59] Lastatempe, multaj el tiuj generaloj mortis aŭ retiriĝis. Post la morto de la Generalo Larbi Belkheir, Bouteflika metis fidelulojn en ŝlosilaj postenoj, ĉefe ĉe Sonatrach, kaj certigis konstituciajn amendojn kiuj faris lin reelektebla senfine.[60]

La Prezidanto de Alĝerio estas la ŝtatestro kaj ĉefa plenumestro de Alĝerio, same kiel la ĉefkomandanto de la Alĝeria Armeo. La prezidanto de Alĝerio, kiu estas elektata por kvinjara regotempo. La prezidanto estis iam limigita al du kvinjaraj regotempoj, sed konstitucia amendo aprobita de la Parlamento la 11an de Novembro 2008 forigis tiun limigon.[61] Alĝerio havas universalan balotrajton el 18 jaroj de aĝo.[62] La Prezidanto estas la estro de la armeo, de la Ministraro kaj de la Supra Sekureckonsilio. Li nomumas la ĉefministron kiu estas ankaŭ la registarestro.[63]

La Alĝeria parlamento estas duĉambra; nome la malalta ĉambro, nome Popola Nacia Asembleo, havas 462 membrojn kiuj estas rekte elektitaj por kvinjaraj regotempoj, dum la supra ĉambro, nome Konsilio de la Nacio, havas 144 membrojn servantaj sesjarajn regotempojn, el kiuj 96 membroj estas elektitaj de lokaj asembleoj kaj 48 estas nomumitaj de la prezidanto.[64] Laŭ la konstitucio, neniu politika asocio povas esti formata se ĝi estas "bazita sur diferencoj en religio, lingvo, raso, sekso, profesio aŭ regiono". Aldone, politikaj kampanjoj devas esti liberaj el la menciitaj aferoj.[65]

Parlamentaj elektoj okazis laste en 2012, kaj estis juĝitaj kiel tre liberaj fare de internaciaj observantoj, kvankam lokaj grupoj akuzis pri fraŭdo kaj malregulaĵoj.[64] En la elektoj, la FLN akiris 221 sidejojn, la militist-bazita Nacia Reunuiĝo por Demokratio akiris 70, kaj la Islamisma Verda Alĝeria Alianco akiris 47.[64]

La Naciliberiga Fronto (arabe جبهة التحرير الوطني Jabhatu l-Taḥrīru l-Waṭanī; france Front de Libération Nationale, FLN) estas socialisma politika partio en Alĝerio. Ĝi estis la ĉefa naciisma movado dum la Alĝeria Milito kaj la nura laŭleĝa kaj la reganta politika partio de Alĝerio ĝis aliaj partioj estis laŭleĝigitaj en 1989.[66]

La Konstitucio de Alĝerio estis unuafoje adoptita per referendumo en 1963, post la Alĝeria Milito de Sendependeco (1954–62); origine, ĝi estis skizita de konstitucia asembleo kondukita de Ferhat Abbas, sed tiu skizo estis reverkita de la unua Prezidanto, Ahmed Ben Bella. En sia formo de 1963, la konstitucio deklaris Alĝerion unupartia ŝtato regata de la iama rezistomovado, nome Nacia Liberiga Fronto (FLN). Houari Boumédienne aperigis duan konstitucion en 1976, emfaze al la gravo de socialismo. En 1986, la sukcedanto de Boumedienne nome Chadli Bendjedid modifis la konstitucion por permesi reformojn kondukantajn al la libera merkato, kaj, post la tumultoj de Oktobro 1988, venis al nova konstitucio en 1988. Tiu estis aprobita per referendumo en 1989.

Administracio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Teritoria organizado de Alĝerio kaj Provincoj de Alĝerio.

La ŝtato administre dividiĝas je 48 provincoj nomataj vilajat:

Mapo de la provincoj de Algerio ordigitaj laŭ la oficiala numerigado.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Siège de Sonatrach/Activité AVAL à Oran.
Sidejo de Sonatrach AVAL en Oran.

La ĉefaj eksportaĵoj de Alĝerio estas nafto, tergaso, oleo kaj vino.

Grafika priskribo de la eksportoj de la lando en 28kolor-kodaj kategorioj: malhelbruna tiuj pri nafto.

Alĝerio estas klasita kiel supra meza lando laŭ enspezo fare de la Monda Banko.[67] La valuto de Alĝerio estas la dinaro (DZD). La ekonomio restas dominata de la ŝtato, nome heredo de la socialisma post-sendependeca disvolviga modelo de la lando. Pli ĵuse, la Alĝeria registaro haltigis la privatigon de ŝtat-posedataj industrioj kaj metis limigojn al importaĵoj kaj al eksterlanda eniro en sia ekonomio.[62]

Alĝerio luktis por disvolvigi industriojn ekster la hidrokarbidoj parte pro la altaj kostoj kaj peza ŝtata burokrataro. La klopodoj de la registaro por diversigi la ekonomion allogante eksterlandajn kaj landajn investojn ekster la energia sektoro faris malmulton por malpliigi la altan sendungecon de la junularo aŭ por malpliigi neceson de loĝejoj.[62] La lando frontas nombrajn tujajn kaj netujajn problemojn, kiaj la neceso diversigi la ekonomion, plifortigi politikajn, ekonomiajn kaj financajn reformojn, plibonigi la negocan klimaton kaj malpliigi la malegalecojn inter regionoj.[56]

Tajdo de ekonomiaj protestoj en Februaro kaj Marto 2011 pelis la Alĝerian registaron proponi pli ol 23 mil milionoj da dolaroj en publikaj helpoj kaj retroiraj salajraj kaj profitaj plialtigoj. Publika elspezo pliiĝis je ĉirkaŭ 27% jare dum la pasintaj 5 jaroj. La programo de publika investado de 2010–14 kostoj 286 mil milionojn da dolaroj, 40% el kiuj iros al homa disvolviĝo.[56]

La havenurbo Orano.

La Alĝeria ekonomio kreskis ĉirkaŭ 2.6% en 2011, kondukite de publika elspezo, partikulare en la sektoroj de konstruado kaj de publikaj vorkoj, kaj per kresko de la interna varpeto. Se malkalkuli hidrokarbidojn, kresko estis ĉrikaŭkalkulita je 4.8%. Oni esperis kreskon de 3% por 2012, stare el 4.2% en 2013. La indico de inflacio estis 4% kaj la buĝeta deficito 3% de MEP. La nuna balanca surpluso estas ĉirkaŭkalkulita je 9.3% de MEP kaj fine de Decembro 2011, oficialaj rezervoj estis de 182 mil milionoj da dolaroj.[56] Inflacio, nome la plej malalta en la regiono, restis stabila je 4% averaĝe inter 2003 kaj 2007.[68]

Alĝerio, tendencoj laŭ la Indico de homa disvolviĝo 1970–2010.

En 2011 Alĝerio anoncis buĝetan surpluson de 26.9 mil milionoj da dolaroj, 62% de pliiĝo kompare al surpluso de 2010. Ĝenerale, la lando eksportis 73 mil milionojn da dolaroj de varoj dum ĝi importis 46 mil milionojn da dolaroj.[69]

Danke al forta enspezaro pro hidrokarbidoj, Alĝerio havas kuzenfonduson de 173 mil milionoj da dolaroj en rezervoj de eksterlandaj valutoj kaj grandan stabiligan fonduson el hidrokarbidoj. Aldone, la ekstera ŝuldo de Alĝerio estas tre malalta je nur ĉirkaŭ 2% el la MEP.[62] La ekonomio restas tre dependa el la riĉo de hidrokarbidoj, kaj, spite altajn eksterlandvalutajn rezervojn (178 mil milionoj da dolaroj, ekvivalento al tri jaroj de importaĵoj), kresko de valuta elspezo faras la buĝeton de Alĝerio pli vundebla antaŭ la risko de longdaŭraj pli malaltaj enspezoj el hidrokarbidoj.[70]

En 2011, la agrikultura sektoro kaj la servoj registris kreskojn de 10% kaj 5.3%, respektive.[56] Ĉirkaŭ 14% el la laborforto estas uzata en la agrikultura sektoro.[62] Fiska politiko en 2011 restis ekspansiema kaj ebligis la tenadon de la vojo de la publika investado kaj reteni la fortan peton de laborpostenoj kaj de loĝejoj.[56]

Alĝerio ne aliĝis al la Monda Organizaĵo pri Komerco, spite kelkajn jarojn de negocado.[71]

En Marto 2006, Rusio konsentis forviŝi 4.74 mil milionojn da dolaroj el la ŝuldo de Alĝerio el la epoko de Sovetunio[72] dum vizito de la Rusia Prezidanto Vladimir Putin al Alĝerio, nome la unua fare de Rusiestro en duono de jarcento. Repage, la Alĝeria Prezidanto nome Abdelaziz Bouteflika konsentis aĉeti 7.5 mil milionojn da dolaroj de militaviadiloj, aer-defendaj sistemoj kaj aliaj armiloj el Rusio, kun la ĉefa rusia armeksportanto nome Rosoboronexport.[73][74] La entreprenaro bazita en Dubajo nome Emarat Dzayer Group ŝajne subskribis kontrakton por disvolvigi ŝtalfabrikon de 1.6 mil milionoj da dolaroj en Alĝerio.[75]

Nafto[redakti | redakti fonton]

Naftotuboj tra Alĝerio.

La nordafrika lando liveras grandajn kvantojn de natura gaso al Eŭropo, kaj eksportoj de energio estas la kerno de la landa ekonomio. Laŭ OPEC Alĝerio havas la 17ajn plej grandajn rezervejon el nafto en la mondo kaj la duajn plej grandajn en Afriko, dum ĝi havas la 9ajn plej grandajn rezervejojn el natura gaso. Sonatrach, nome la landa naftokompanjo, estas la plej granda entrepreno en Afriko.

Alĝerio, kies ekonomio dependas el nafto, estis membro de OPEL ekde 1969. Ties produktado de nafto staras je ĉirkaŭ 1.1 milionoj da bareloj/tage, sed ĝi estas ankaŭ ĉefa produktanto kaj eksportanto de gaso, kaj tenas gravajn ligilojn tiurilate al Eŭropo.[76] Hidrokarbidoj estis dumlonge la kerno de la landa ekonomio, kalkulite je ĉirkaŭ 60% el la buĝetaj enspezoj, 30% el la MEP, kaj ĉirkaŭ 95% el la eksportaj enspezoj. Alĝerio havas la 10ajn plej grandajn rezervejojn el tergaso en la mondo kaj estas la 6a plej granda gaseksportanto en la mondo kaj la ĉefa kaj produktanto kaj eksportanto en Afriko. La usona agentejo Energy Information Administration informis ke en 2005, Alĝerio havis 160 mil bilionoj da kubaj futoj (4.5×10¹²m³) da pruvitaj naturgasaj rezervejoj.[77] Ĝi ankaŭ rangas 16a en naftorezervoj.[62]

Kresko en ne-hidrokarbidoj por 2011 estis planita je 5%. Por fronti socialajn petojn, la aŭtoritatojn altigis la elspezojn, ĉefe al baza nutroliverado, laborpostena kreado, subteno al malgrandaj kaj mezaj entreprenoj, kaj al pli altaj salajroj. Altaj prezoj de hidrokarbidoj plibonigis la nunan valoron de la valuto kaj la jam grandan internacian lokon en rezervoj.[70]

Turismo[redakti | redakti fonton]

Ĝanet.

La disvolvigo de turisma sektoro en Alĝerio estis dekomence malhelpita de manko de instalaĵoj, sed ekde 2004 granda turisma disvolviga strategio estis plibonigita rezulte en multaj hoteloj de alta moderna normiga konstruado.

Estas kelkaj Mondaj heredaĵoj de Unesko en Alĝerio[78] kiaj la fortikaĵo Beni Hammad, nome unua ĉefurbo de la Imperio de Hammadidoj; Tipasa, nome urbo de Fenicio kaj poste de Romio; kaj Ĝemilo kaj Timgado, ambaŭ kun ruinoj de Romio; Valo M'Zab, nome kalkoŝtona valo enhavanta grandan urbigitan oazon; ankaŭ la kasbaho de Alĝero estas grava citadelo. La nura natura Monda heredaĵo estas la montaro Tasilin-Aĝer.

Labormerkato[redakti | redakti fonton]

Spite maaltigo de la totala sendungeco, tiu ĉe junuloj kaj virinoj estas alta.[70] Sendungeco ĉefe tuŝas junulojn, kun indico de senlabora 21.5% inter la aĝogrupo de 15–24.[56]

La ĝenerala indico de sendungeco estis de 10% en 2011, sed restis pli alta inter junuloj, kun indico de 21.5% por tiuj inter 15 kaj 24 jaroj. La registaro plifortigis en 2011 la laborpostenkreajn programojn enkondukitaj en 1988, partikulare kadre de la programo por helpi tiujn kiuj serĉas laborpostenon (Dispositif d'Aide à l'Insertion Professionnelle).[56]

Transporto[redakti | redakti fonton]

La ĉefa ŝoseo konektanta la Marokan al la Tunizian limon estis parto de la projekto Aŭtoŝoseo Kairo–Dakaro.

La Alĝeria ŝosereto estas la plej densa en Afriko; ties longo estas ĉirkaŭkalkulita je 180,000 km de aŭtoŝoseoj, kun pli ol 3,756 strukturoj kaj pavimindico de 85%. Tiu reto estos komplementita de Alĝeria Orient–Okcidenta Aŭtoŝoseo, ĉefa infrastruktura projekto nune konstruata. Ĝi estas 3-voja, 1,216 km longa aŭtoŝoseo, kiu ligas Annaba en ple orienta al Tlemcen en plej okcidenta. Alĝerio estas ankaŭ trapasata de la Trans-Sahara Aŭtoŝoseo, kiu estas nune komplete pavimita. Tiu ŝoseo estas subtenita de Alĝeria registaro por pliigi komercon inter la ses landoj trapasitaj: Alĝerio, Malio, Niĝero, Niĝerio, Ĉado kaj Tunizio.

Air Algérie estas la nacia flugkompanio de Alĝerio. La kompania sidejo estas en Alĝero.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de la loĝantaro per miloj

La loĝantaro de Alĝerio konsistas ĉefe el araboj (70 %) kaj diversaj berberaj triboj (30 %), parte arabiĝintaj. Tamen tiuj etnoj en la lastaj jardekoj pli kaj pli miksiĝas, tiel ke nuntempe foje malfacilas al kiu aparta tribo nombri alĝerianon. La nombro de eŭropanoj falis post la sendependeco ĝis ĉirkaŭ 20.000.

En Januaro 2016 la loĝantaro de Alĝerio estis ĉirkaŭ 40.4 milionoj, kiuj estas ĉefe Arab-Berberaj etne.[62][79][80] Komence de la 20a jarcento, ties loĝantaro estis proksimume kvar milionoj.[81] Ĉirkaŭ 90% de Alĝerianoj loĝas en la nordaj, marbordaj areoj; la loĝantoj de la Sahara dezerto estas ĉefe koncentrataj en oazo, kvankam ĉirkaŭ 1.5 milionoj restas nomadaj aŭ parte nomadaj. 28.1% el Alĝerianoj estas sub la aĝo de 15.[62] Tiele la popoldenseco estas tre malsama en Alĝerio, ĉar ĉirkaŭ 96 % de la loĝantoj vivas norde sur kvinono de la ŝtata areo. Pli ol la duono (58,8 % en 2003) jam loĝas en urboj, ĉefe en marbordaj regionoj.

Virinoj formas ĝis 70% el la advokatoj de la lando kaj 60% el ties juĝistoj kaj ankaŭ hegemonias en la kampo de medicino. Pli kaj pli, virinoj estas kontribuantaj plie al hejma enspezo ol viroj. Ĉirkaŭ 60% el universitataj studentoj estas virinoj, laŭ la universitataj esploristoj.[82]

La alta nombro de elmigrantoj devenas ĉefe pro manko de laborebloj kaj kreskanta popolnombro. Ĉirkaŭ 2,3 milionoj da alĝerianoj loĝas eksterlande, el kiuj pli ol 1,7 milionoj en Francujo,[83] kie ili reprezentas la plej grandan nombron de islamanoj. La alĝeria popolo estas sufiĉe juna, en 2003 33,9 % havis malpli ol 15 jarojn.

Inter 90,000 kaj 165,000 Okcidentsaharanoj el Okcidenta Saharo loĝas en la Saharaj Rifuĝejoj,[84][85] en plej okcidenta Alĝeria Sahara dezerto.[86] Estas ankaŭ pli ol 4,000 Palestinaj rifuĝintoj, kiuj estas bone integritaj kaj ne bezonas helpon de la Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj (UNHCR).[84][85] En 2009, 35,000 ĉinaj migrantaj laboristoj loĝis en Alĝerio.[87]

La ĉefaj urboj de Alĝerio estas Alĝero (tri milionoj da loĝantoj), Orano (700.000), Konstantino (600.000), Anaba (400.000).

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de urboj de Alĝerio.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

Berbera lingvaro: centrorienta parto de Alĝerio.
Berbera lingvaro: centrokcidenta parto de Alĝerio.
Vojmontriloj en la Universitato de Tizi Uzu en tri lingvoj: Araba, Berbera, kaj Franca.

La oficiala lingvo de Alĝerio estas la araba en dialekto darja, en kiu parolmaniero estas multaj pruntoj kaj el franca kaj el berbera. Krome la franca ludas gravan rolon kiel komerca kaj eduka lingvo. Ŝtataj televidoj elsendas novaĵojn kaj dokumentariojn ankaŭ en la franca. Ekde 2002 la berbera estas ŝtata lingvo en Alĝerio pere de konstitucia amendo de 8a de Majo 2002.[88] kaj ekzistas radioelsendoj en la mazira lingvo, kaj unuope ankaŭ televidelsendoj. La plej multe parolata berbera lingvo estas la mazira. Alia estas la tamaziĥta.

Skriba lingvo estas aŭ la franca aŭ alta araba. En Kabilio ankaŭ la berbera estas skriba lingvo. Tion kapablas tamen preskaŭ nur junuloj, ĉar la generacio de la pli-ol-30-jaruloj ankoraŭ ne rajtis lerni tiun lingvon en la lernejo. Ĉirkaŭ 70 % de la loĝantaro parolas la araban denaske. Krome granda parto, ĉirkaŭ 30 % de la loĝantaro parolas berberajn lingvojn, ĉefe en la sudo de la lando, kie loĝas preskaŭ nur tuaregoj, kaj en la nordoriento de Alĝero, kie oni parolas la kabilan lingvon. La kabila popolo nombras ĉ. 3 milionojn, kies duono vivas ekster Alĝerio, ĉefe en Francio. La Kabila, nome hegemonia Berbera lingvaro, estas instruata kaj parte kun-oficiala (kun kelkaj limigoj) en partoj de Kabilio. En Februaro 2016, la Alĝeria konstitucio aprobis rezolucion kiu faris la Berberan oficiala lingvo kun la Araba.

Kvankam la Franca ne havas oficialan statuson, Alĝerio estas la dua plej granda francparolanta lando en la mondo laŭ nombro de parolantoj,[89] kaj la Franca estas amplekse uzata en administracio, amaskomunikiloj (gazetoj, radio, loka televido), kaj en ambaŭ eduksistemoj (el bazlernejo antaŭen) kaj en universitatoj pro la Alĝeria kolonia historio. Ĝi povas esti rigardita kiel de facto kunoficiala lingvo de Alĝerio. En 2008, 11.2 milionoj da Alĝerianoj povis legi kaj skribi en Franca.[90] Studo de Abasa Instituto en Aprilo 2000 trovis ke 60% el familioj povis paroli kaj kompreni la Francan aŭ 18 milionoj en loĝantaro de 30 milionoj tiam. Plej ĵuse la registaro plifortigis la studon de la Franca kaj TV programoj estis plifortigintaj la uzadon de la lingvo.

Alĝeria aperis kiel dulingva ŝtato post 1962.[91] Kolokva Alĝeriaraba estas parolata de ĉirkaŭ 72% el la loĝantaro kaj la Berbera de 27–30%.[92]

Esperanto en Alĝerio[redakti | redakti fonton]

La unuaj esperantistoj estis en 1899 P. Decor (ankaŭ laŭ UEA 1928) en Alĝero, A. Rivier kaj kapitano A. Capé-Montrosier.

La lasta komencis en 1903 ne-ordinare viglan propagandon per artikoloj kaj paroloj. Kune kun H. Tarry li fondis Esperanto-grupon, kiu dum ses semajnoj varbis 122 anojn, inter ili la prefekton kaj urbestron de Alĝero kaj aliajn altrangulojn; la 8-an de marto 1904 la grupo jam havis 283 anojn. Ili publikis tutan vicon da propagandaj artikoloj en "La Nouvelliste d' Alger", "Les Nouvelles", "La Dépéche Algerienne" kaj "Vigie Alg.". Danke al la gazetaro Esperanto estis tre favore rigardata en la lando, eĉ en Tunizio. En la plua laboro helpis al li Lemaire en Batna kaj Henri en Oran. Laŭ speciala peto de la kapitano, la milita ministro de Francujo permesis al oficiroj aniĝi en Esperanto-grupoj. En 1904 la kapitano entreprenis propagandan vojaĝon tra la landoj; paroladoj allogis homojn kaj ekinteresiĝis eĉ italaj kaj hispanaj kolonianoj. Dume la grupo kreis propagandan gazeton "Turco-Revue" kaj ellaboris bonan propagandan broŝuron.

En 1905 venis en Setifon la itala esperantisto grafo Albert Gallois, kiu ekaktivis tie por Esperanto. En 1905 Capé-Montrosier devis reiri Francujon, kaj la prezidanto de la grupo fariĝis Bresson. En aprilo 1905 okazis granda Esperanto-ekspozicio en Alĝero, kiun dum tri tagoj vizitis kelkaj miloj da homoj.

En 1906 aperis Esperanto grupo en Caen (prop. Lespesquer) kaj laborista grupo en Alĝero, kiu interrilatis kun anglaj laboristoj pri fondo de gazeto, kiu defendus la internaciajn interesojn de la proletaro.

Poste tiu vigla movado ruiniĝis. Laŭ la statistiko de Dietterle en 1928, esperantistoj troviĝis en 5 urboj. Laŭ la ICK-raporto de la jaro 1931 en Alĝerio loĝis izolaj esperantistoj, sed ilia helpo estis ofte dumtempa; estante koloni-oficistoj ili ofte forlasis la landon post nur unu jaro. Indiĝenoj, kiuj lernis Esperanton, pro politika orientado preferis aliĝi al SAT. Dum kelkaj jaroj klopodis por Esperanto ankaŭ en oficialaj rondoj sinjorino Tiard el Parizo. En 1933 UEA-delegitoj estis en Alĝero (ankaŭ Esperanto-societo), Constantine, Philippeville kaj Sétif.

Vidu ankaŭ MONA.

Religio[redakti | redakti fonton]

Enirejo al la Moskeo Sidi Bumedian de Tlemceno, ĉ. 1900.

La ŝtata religio en Alĝerio estas sunaismo. Laŭ oficialaj statistikoj la plimulto de la loĝantaro anas tiun religion (ĉirkaŭ 99 %).[62] Estas ĉirkaŭ 150,000 Ibadioj en la Valo Mzab en la Provinco Ghardaia.[93]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Religia libereco en Alĝerio.

Malplimulto, konsistanta el eksterlandanoj loĝantaj en Alĝerioj kaj kelkaj alĝerianoj, anas kristanismon, tradicie la rom-katolikan eklezion. ĉirkaŭ 10,000 kristanoj loĝis en Alĝerio en 2008.[94] En studo de 2009 la UNO ĉrikaŭkalkulis ke estis 45,000 katolikoj[95] kaj 50,000–100,000 Protestantoj en Alĝerio.[96]

Sekve de la civila milito estiĝinta en 1992 inter la registaro kaj FIS, kiu ne hezitis amasmurdi la propran popolon, multaj homoj, ĉefe en Kabilio, turniĝis al protestantismo.[97] Studo de 2015 ĉirkaŭkalkulis ke 380,000 islamanoj konvertiĝis al kristanismo en Alĝerio.[98] Tamen leĝo valida ekde la 28-an de marto 2006 punegas la misiigon de islamanoj.[99]

Krome ekzistas malgranda nombro de judaj loĝantoj, kiuj totalas tamen malpli ol 0,1 %.[100] Post la Revolucio kaj la Alĝeria sendependeco, ĉiuj escepte 6,500 el la 140,000 Judoj de la lando lasis ĝin, el kiuj ĉirkaŭ 90% translokiĝis al Francio kun la Pied-Noirs kaj 10% foriris al Israelo.

Alĝerio donis al la islama mondon nombrajn elstarajn pensulojn, kiaj Emir Abdelkader, Abdelhamid Ibn Badis, Mulud Kacem Nait-Belkacem, Malek Bennabi, kaj Mohamed Arkun.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Alĝeriaj muzikistoj en Tlemcen. Pentraĵo de Bachir Yellès.

Moderna Alĝeria literaturo, disigita inter Araba, Tamaziga kaj Franca, estis forte influita de la jŭsa historio de la lando. Famaj romanistoj de la 20a jarcento estas Mohammed Dib, Albert Camus, Kateb Yacine kaj Ahlam Mosteghanemi dum Assia Djebar estas tre tradukitaj. Inter gravaj romanistoj de la 1980-aj jaroj estis Rachid Mimouni, poste vic-prezidanto de Internacia Amnestio, kaj Tahar Djaout, murdita de islamisma grupo en 1993 pro siaj nereligiaj vidpunktoj.[101]

Malek Bennabi kaj Frantz Fanon elstaris pro siaj pensaroj pri malkoloniigo; Aŭgusteno de Hipono naskiĝis en Tagaste (nuntempa Souk Ahras); kaj Ibn Ĥaldun, kvankam naskita en Tunizo, verkis la Mukadimahon estante en Alĝerio. La verkoj de la familio de Sanusioj en antaŭ-koloniaj tempoj, kaj de Emir Abdelkader kaj Ŝejĥo Ben Badis en koloniaj tempoj, estas amplekse famaj. La latina aŭtoro Apuleo naskiĝis en Madaurus (Mdauruĥ), en kio poste estos Alĝerio.

Nuntempa Alĝeria kinarto estas varia laŭ ĝenroj, esplorante tre ampleksan gamon de temoj kaj aferoj. Estis transiro el kinarto kiu fokusis sur la milito de sendependeco al filmoj pli koncernaj kun la ĉiutagaj vivoj de Alĝerianoj.[102]

Arto[redakti | redakti fonton]

Mohammed Racim estis pentristo kaj fondinto de la Alĝeria skolo de miniatura pentraĵo.

Alĝeriaj pentristoj, kiaj Mohammed Racim aŭ Baja, klopodis revivigi la prestiĝan Alĝerian pasintecon antaŭan al la franca koloniigo, kaj samtempe ili kontribuis al la konservado de la aŭtentaj valoroj de Alĝerio. Tiukadre, Mohamed Temam, Abdelkhader Houamel revenigis pere de tiu arto ankaŭ scenojn el la historio de la lando, la morojn kaj kutimojn de la pasinto kaj la vivon de la lando. Aliaj novaj artaj tendencoj kiaj tiuj de M'hamed Issiakhem, Mohammed Khadda kaj Bachir Yelles, aperis en la scenejo de la Alĝeria pentrarto, abandonante la figurativan klasikan pentrarton por serĉi novajn pentrovojojn, por adapti Alĝeriajn pentraĵojn al la nova realo de la lando pere de ties luktoj kaj aspiroj. Mohammed Khadda[103] kaj M'hamed Issiakhem plej elstaris en ĵusaj jaroj.[103]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Kateb Yacine

La historiaj radikoj de Alĝeria literaturo datas el la epoko de Numidio, kiam Apuleo verkis sian verkon La ora azeno, nome nura Latina romano kiu survivis kompleta. Tiu periodo estas konata ankaŭ pro Aŭgusteno de Hipono, Nonio Marcelo kaj Marciano Kapela, inter multaj aliaj. En la Mezepoko multaj arabaj verkistoj revoluciis la literaturon de la araba mondo, danke al aŭtoroj kiaj Ahmad al-Buni, Ibn Manzur kaj Ibn Ĥaldun, kiu verkis la Mukadimahon estante en Alĝerio, kaj multaj aliaj.

Albert Camus estis Alĝeria-naskita Franco Pied-Noir kaj verkisto. En 1957 li ricevis la Nobel-premion pri literaturo.

Nuntempe Alĝerio enhavas, en sia literatura panoramo, grandajn nomojn kiuj ne nur markis la Alĝerian literaturon, sed ankaŭ la universalan literaturan heredon en araba kaj franca.

Kiel unua paŝo, Alĝeria literaturo estis markita per verkoj kies ĉefa temo estis la prezento de la Alĝeria nacia identeco, kiel per la publikigo de romanoj kiel la Alĝeria trilogio de Mohammed Dib, aŭ eĉ Nedjma de Kateb Yacine, romano kiu estas ofte konsiderita kiel monumenta kaj ĉefa verko. Aliaj konataj verkistoj kontribuis al la apero de la Alĝeria literaturo kio inkludas nomojn kiaj tiuj de Mouloud Feraoun, Malek Bennabi, Malek Haddad, Moufdi Zakaria, Abdelhamid Ben Badis, Mohamed Laïd Al-Khalifa, Mouloud Mammeri, Frantz Fanon, kaj Assia Djebar.

Post la sendependeco, kelkaj novaj aŭtoroj aperis en la Alĝeria literatura scenejo, kaj ili klopodos pere de siaj verkoj eksponi nombron de sociaj problemoj, inter kiuj estas Rachid Boudjedra, Rachid Mimouni, Leila Sebbar, Tahar Djaout kaj Tahar Ŭettar.

Nuntempe, parto de Alĝeriaj verkistoj tendencas esti difinitaj en literaturo de frapema esprimo, pro la terorismo kiu okazis dum la 1990-aj jaroj, dum alia partio estas difinita laŭ diferenca stilo de literaturo kiu montras individualisman koncepton de la homa aventuro. Inter la plej famaj ĵusaj verkoj, estas La hirundoj de Kabulo kaj La atako de Yasmina Khadra, La ĵuro de barbaroj de Boualem Sansal, Memoro de la karno de Ahlam Mosteghanemi kaj la lasta romano de Assia Djebar Nenie en la domo de mia patro.

Muziko[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Muziko de Alĝerio.
El Hadj M'Hamed El Anka.

La muziko ĉaabi estas tipe alĝeria muzikĝenro karakterizita de specifaj ritmoj kaj de kacidate (popolaj poeziaĵoj) en araba dialekto. La senduba mastro de tiu muziko estas El Hadj M'Hamed El Anka. La stilo el Konstantino nome maluf estis savita de muzikistoj kiaj Mohamed Tahar Fergani.

Popolmuzikaj stiloj inkludas tiujn de la Beduena muziko, karakterizata de la poeziecaj kantoj bazitaj sur longaj kacida (poeziaĵoj); de Kabila muziko, bazita sur riĉa repertorio de poezio kaj malnovaj rakontoj pasitaj tra generacioj; de ŝaŭija muziko, nome folkloro el diversaj areoj de la montaro Aŭrezo. Rahaba muzika stilo estas unika en Aŭrezo. Souad Massi estas fama popolkantistino de Alĝerio. Aliaj alĝeriaj kantistoj en la diasporo estas Manel Filali en Germanio kaj Kenza Farah en Francio. La tergia muziko estas kantata en tuaregaj lingvoj ĝenerale, Tinariwen havis tutmondan sukceson. Fine, la staifi muziko naskiĝis en Setif kaj restas unika stilo de sia tipo.

Moderna muziko estas disponebla en kelkaj diversaj stiloj, Rai estas la stilo tipa de Okcidenta Alĝerio. La alĝeria repo, relative ĵusa stilo en Alĝerio, espertas gravan kreskon.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Country Comparison: Area. CIA World Factbook. Arkivita el la originalo je 2014-02-09. Alirita 17a de Januaro 2013. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-05-29. Alirita 2016-12-08.
  2. Algeria buying military equipment. UPI.com. Alirita 24a de Decembro 2013.
  3. The Nuclear Vault: The Algerian Nuclear Problem. Gwu.edu. Alirita 14a de Marto 2013.
  4. Harper, Douglas. "algeria". Online Etymology Dictionary. [1] Alirita la 10an de Decembro 2016.
  5. al-Idrisi, Muhammad (12a jarcento) Nuzhat al-Mushtaq
  6. Abderahman, Abderrahman. (1377) History of Ibn Khaldun – Volume 6.
  7. The Site of Ain Hanech Revisited: New Investigations at this Lower Pleistocene Site in Northern Algeria. Journal of Archaeological Science. Arkivita el la originalo je 2013-05-10. Alirita 14a de Januaro 2013. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-05-10. Alirita 2016-12-10.
  8. Research at Ain Hanech, Algeria. Stoneageinstitute.org. Alirita 14a de Januaro 2013.
  9. Genomic Ancestry of North Africans Supports Back-to-Africa Migrations. PLOS Genetics (12a de Januaro 2012). Alirita 18a de Julio 2014.
  10. (1997) “Berbers in Antiquity”, The Berbers. Wiley-Blackwell. ISBN 978-0-631-20767-2.
  11. 11,0 11,1 Cameron, Averil. (2001) “Vandal Africa, 429–533”, The Cambridge Ancient History 14. Cambridge University Press, p. 124–126. ISBN 978-0-521-32591-2.
  12. (1983) “The Laguatan: A Libyan Tribal Confederation in the late Roman Empire.”, Libyan Studies 14. 
  13. Fatimid Dynasty (Islamic dynasty). Encyclopædia Britannica. Alirita 29a de Aŭgusto 2013.
  14. Qantara. Qantara-med.org. Alirita 13a de Septembro 2013. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-10-09. Alirita 2016-12-10.
  15. Qantara – Les Almoravides (1056–1147). Qantara-med.org. Alirita 13a de Septembro 2013. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-09-21. Alirita 2016-12-10.
  16. Khaldūn, Ibn. (1852) Histoire des Berbères et des dynasties musulmanes de l'Afrique Septentrionale Par Ibn Khaldūn, William MacGuckin Slane (france).
  17. Khaldūn, Ibn. (1852) Histoire des Berbères et des dynasties musulmanes de l'Afrique Septentrionale Par Ibn Khaldūn, William MacGuckin Slane (france), p. X.
  18. European Offensive. Country Studies.
  19. 19,0 19,1 19,2 19,3 Algeria – Ottoman Rule. Country Studies.
  20. 20,0 20,1 Robert Davis. (2003) Christian Slaves, Muslim Masters: White Slavery in the Mediterranean, the Barbary Coast and Italy, 1500–1800. Palgrave Macmillan. ISBN 9780333719664.
  21. Barbary Pirates—Encyclopædia Britannica, 1911. Penelope.uchicago.edu. Alirita 23-a de aprilo 2010.
  22. 22,0 22,1 Robert Davis (17a de Februaro 2011). British Slaves on the Barbary Coast. Bbc.co.uk.
  23. British Slaves on the Barbary Coast.
  24. Hitchens, Christopher (Printempo 2007) Jefferson Versus the Muslim Pirates. City Journal. Arkivita el la originalo je 2011-09-25. Alirita 15a de Septembro 2011. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-09-25. Alirita 2016-12-11.
  25. Povoledo, Elisabetta, "The Mysteries and Majesties of the Aeolian Islands", International Herald Tribune, 26a de Septembro 2003.
  26. Monte Sant'Angelo. centrovacanzeoriente.it (22a de Julio 2011). Arkivita el la originalo je 22a de Julio 2011. Alirita 17a de Januaro 2013. Arkivigite je 2011-07-22 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-22. Alirita 2016-12-11.
  27. History of Menorca.
  28. When Europeans were slaves: Research suggests white slavery was much more common than previously believed. Ohio State Research COmmunications. Arkivita el la originalo je 25a de Julio 2011.
  29. "Vísindavefurinn: Hverjir stóðu raunverulega að Tyrkjaráninu?". Vísindavefurinn.
  30. "Vísindavefurinn: Hvað gerðist í Tyrkjaráninu?". Vísindavefurinn.
  31. "Turkish invasion walk". heimaslod.is.
  32. Etravel Travel service. "Turkish Invasion – Visit Westman Islands .com" [2] 6a de Februaro 2015. visitwestmanislands.com.
  33. "Vísindavefurinn: Voru Tyrkjarán framin í öðrum löndum?". Vísindavefurinn.
  34. (1a de Januaro 2005) “Welcome the Outlaw: Pirates, Maroons, and Caribbean Countercultures”, Cultural Critique 59 (1), p. 24–62. doi:10.1353/cul.2005.0008. 
  35. Barbary Pirates – Encyclopædia Britannica.
  36. Littell, Eliakim. (1836) The Museum of foreign literature, science and art. E. Littell, p. 231.
  37. Background Note: Algeria. U.S. Department of State.
  38. Horne, Alistair. (2006) A Savage War of Peace: Algeria 1954–1962. 1755 Broadway, New York, NY 10019: NYRB Classics, p. 29–30. ISBN 978-1-59017-218-6.
  39. Chisholm, Hugh, eld. (1911). "Barbary Pirates". Encyclopædia Britannica (11a eld.). Cambridge University Press.
  40. Ricoux, René. (1880) La démographie figurée de l'Algérie: étude statistique des.... G. Masson, p. 260–261.
  41. Lahmeyer, Jan (11a de Oktobro 2003) Algeria (Djazaïria) historical demographic data of the whole country. Population Statistics. populstat.info. Alirita 9a de Junio 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-07-18. Alirita 2016-12-15.
  42. Ruedy, John Douglas. (2005) Modern Algeria: The Origins And Development of a Nation. Indiana University Press, p. 103. ISBN 978-0-253-21782-0.
  43. Country Data. Country-data.com. Alirita 24a de Novembro 2008.
  44. (1997) Post-Colonial Cultures in France. Psychology Press. ISBN 978-0-415-14487-2.
  45. Randell, Keith. (1986) France: Monarchy, Republic and Empire, 1814–70. Hodder & Stoughton. ISBN 978-0-340-51805-2.
  46. Horne, Alistair. (2006) A Savage War of Peace: Algeria 1954–1962 (New York Review Books Classics). 1755 Broadway, New York, NY 10019: NYRB Classics, p. 32. ISBN 978-1-59017-218-6.
  47. Albert Habib Hourani, Malise Ruthven (2002). "A history of the Arab peoples". Harvard University Press. p.323. ISBN 0-674-01017-5
  48. Baten, Jörg. (2016) A History of the Global Economy. From 1500 to the Present.. Cambridge University Press, p. 220. ISBN 9781107507180.
  49. "French 'Reparation' for Algerians", BBC News, 6a de Decembro 2007.
  50. Memory and Violence in the Middle East and North Africa By Ussama Samir Makdisi, Paul A. Silverstein, Publikigita en 2006 de Indiana University Press, ISBN 0253217989 paĝo 160.
  51. 51,0 51,1 51,2 51,3 51,4 51,5 51,6 Country Profile: Algeria. Foreign and Commonwealth Office. Arkivita el la originalo je 13a de Decembro 2010. Arkivigite je 2010-12-13 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-12-13. Alirita 2016-12-18.
  52. . That Was Then, This Is Now: The Battle of Algiers and After.. Alirita 10a de Marto 2012.
  53. "98 Die in One of Algerian Civil War's Worst Massacres ". The New York Times. 30a de Aŭgusto 1997.
  54. "Freedom House" Freedom in the World 2013: Algeria. Freedom House. Arkivita el la originalo je 2014-02-02. Alirita 2016-12-18. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-02-02. Alirita 2016-12-18.
  55. "Algeria Officially Lifts State of Emergency", CNN, 24a de Februaro 2011. Kontrolita 27a de Februaro 2011.
  56. 56,0 56,1 56,2 56,3 56,4 56,5 56,6 56,7 Algeria. African Economic Outlook.
  57. 57,0 57,1 . Algeria : a country study. United States Library of Congress. Arkivita el la originalo je 15a de Januaro 2013. Alirita 18a de Majo 2013.
  58. "Crocodiles in the Sahara Desert: An Update of Distribution, Habitats and Population Status for Conservation Planning in Mauritania". PLOS ONE. 25a de Februaro 2011.
  59. "Still waiting for real democracy", The Economist, 12a de Majo 2012.
  60. "The president and the police", The Economist, 4a de Majo 2010.
  61. "Algeria Deputies Scrap Term Limit", BBC News, 12a de Novembro 2008. Kontrolita 24a de Novembro 2008.
  62. 62,0 62,1 62,2 62,3 62,4 62,5 62,6 62,7 62,8 "The World Factbook – Algeria". Central Intelligence Agency. 4a de Decembro 2013. Arkivita el la originalo en 13a de Oktobro 2012. [3] Alirita la 24a de Decembro 2013.
  63. Artikoloj: 85, 87, 77, 78 kaj 79 de la Alĝeria Konstitucio . Constitution. Arkivita el la originalo je 2012-04-22. Alirita 25a de Septembro 2011.
  64. 64,0 64,1 64,2 Algeria. Freedom in the World 2013. Freedom House. Alirita 8a de Marto 2013. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-03-23. Alirita 2016-12-21.
  65. Artikolo 42 de la Alĝeria konstitucio – . Algerian constitution الحـقــوق والحــرّيـات. Arkivita el la originalo je 2012-09-14. Alirita 25a de Septembro 2011.
  66. Europa World Year Book 2014, p 565
  67. World Bank list of economies. World Bank (Januaro 2011). Alirita 27a de Majo 2011.
  68. Algeria: Financial Sector Profile. Making Finance Work for Africa. Alirita 17a de Januaro 2013. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-07-25. Alirita 2016-12-22.
  69. Algeria Non-Oil Exports Surge 41%. nuqudy.com (25a de Januaro 2012). Arkivita el la originalo je 2017-06-14. Alirita 17a de Januaro 2013. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-06-14. Alirita 2016-12-22.
  70. 70,0 70,1 70,2 Algeria: 2011 Article IV Consultation. IMF.
  71. Doing Business in Algeria. Embassy of the United States Algiers, Algeria. Arkivita el la originalo je 2012-12-28. Alirita 2016-12-22. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-12-28. Alirita 2016-12-22.
  72. Brtsis, Brief on Russian Defence, Trade, Security and Energy. Brtsis.com. Arkivita el la originalo je 19a de Februaro 2008. Alirita 24a de Novembro 2008.
  73. "Russia Agrees Algeria Arms Deal, Writes Off Debt", 11-a de marto 2006.
  74. Marsaud, Olivia. "La Russie efface la dette algérienne", Radio France Internationale, 10a de Marto 2006. Kontrolita 31a de Aŭgusto 2011. (france) Arkivigite je 2011-07-21 per la retarkivo Wayback Machine
  75. "Dubai-based firm forms $1.6 billion steel plant joint venture in Algeria".
  76. OPEC Bulletin 8-9/12.
  77. Country Comparison: Natural Gas – Proved Reserves. Cia.gov. Arkivita el la originalo je 2017-03-07. Alirita 17a de Januaro 2013. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-03-07. Alirita 2016-12-22.
  78. UNESCO. UNESCO World Heritage Centre. Alirita 25a de Septembro 2011.
  79. Algérie a atteint 40,4 millions d’habitants (ONS). ons (17a de Aprilo 2013). Alirita 24a de Decembro 2013. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-12-05. Alirita 2016-12-22.
  80. (7a de Junio 2004) “A Predominantly Neolithic Origin for Y-Chromosomal DNA Variation in North Africa”, Am. J. Hum. Genet. 75 (2), p. 338–45. doi:10.1086/423147. 
  81. Algeria – Population. Library of Congress Country Studies. Alirita 17a de Januaro 2013.
  82. Slackman, Michael. "A Quiet Revolution in Algeria: Gains by Women", The New York Times, 26a de Majo 2007. Kontrolita 29a de Aŭgusto 2011.
  83. Fiches thématiques – Population immigrée – Immigrés 2012. Insee. Alirita 18a de Januaro 2013.
  84. 84,0 84,1 2013 UNHCR country operations profile – Algeria. Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj (2013). Alirita 9a de Decembro 2013.
  85. 85,0 85,1 World Refugee Survey 2009: Algeria. U.S. Committee for Refugees and Immigrants (2009). Arkivita el la originalo je 12a de Aŭgusto 2014. Alirita 9a de Decembro 2013. Arkivigite je 2014-08-12 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-08-12. Alirita 2016-12-22.
  86. Western Sahara: Lack of Donor Funds Threatens Humanitarian Projects. IRIN (5a de Septembro 2007). Alirita 9a de Decembro 2013.
  87. "Chinese Migrants in Algiers Clash", BBC News, 4a de Aŭgusto 2009. Kontrolita 17a de Januaro 2013.
  88. "L'Algérie crée une académie de la langue amazigh". Magharebia.com. 2a de Junio 2006. Arkivita el la originalo en 16a de Februaro 2011. [4] Alirita la 24an de Decembro 2016.
  89. La mondialisation, une chance pour la francophonie. Senat.fr. Arkivita el la originalo je 7a de Aprilo 2013. Alirita 17a de Januaro 2013. () "L'Algérie, non-membre de l'Organisation internationale de la Francophonie, comptabilise la seconde communauté francophone au monde, avec environ 16 millions de locuteurs, suivie par la Côte d'Ivoire avec près de 12 millions de locuteurs francophones, le Québec avec 6 millions et la Belgique avec plus de 4 millions de francophones."
  90. Le dénombrement des francophones. Organisation internationale de la Francophonie. Arkivita el la originalo je 7a de Aprilo 2013. () p. 9 "Nous y agrégeons néanmoins quelques données disponibles pour des pays n'appartenant pas à l'OIF mais dont nous savons, comme pour l'Algérie (11,2 millions en 20081)," kaj "1. Nombre de personnes âgées de cinq ans et plus déclarant savoir lire et écrire le français, d'après les données du recensement de 2008 communiquées par l' Office national des statistiques d'Algérie."
  91. New, The, "Algeria's liberation terrorism and Arabization", blogs.nytimes.com, 19a de Novembro 2008. Kontrolita 17a de Januaro 2013.
  92. Leclerc, Jacques (5a de Aprilo 2009) Algérie: Situation géographique et démolinguistique (france). L'aménagement linguistique dans le monde. Université Laval. Arkivita el la originalo je 24a de Januaro 2010. Alirita 8a de Januaro 2010. Arkivigite je 2010-01-24 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-01-24. Alirita 2016-12-24.
  93. [5] Ibadis and Kharijis Malaperinta en Decembro 2016.
  94. "Algerian Christian converts fined", BBC News, 3a de Junio 2008.
  95. Deeb, Mary Jane. "Religious minorities" Algeria (Country Study). Federal Research Division, Library of Congress; Helen Chapan Metz, eld. Decembro 1993. [6]
  96. Deeb, Mary Jane. "Religious minorities" Algeria (Country Study). Federal Research Division, Library of Congress; Helen Chapan Metz, eld. Decembro 1993.
  97. (France) Les Chrétiens en Kabylie Arkivigite je 2017-10-18 per la retarkivo Wayback Machine
  98. (2015) “Believers in Christ from a Muslim Background: A Global Census”, Interdisciplinary Journal of Research on Religion 11, p. 8. Alirita 30a de Oktobro 2015.. 
  99. (Germane) aidlr.org: Mission unter Moslems steht künftig unter Strafe Arkivigite je 2007-06-14 per la retarkivo Wayback Machine
  100. (Germane) „Algerien: Fakten - Zahlen - Links“ Arkivigite je 2012-01-07 per la retarkivo Wayback Machine, Netzwerk Afrika
  101. Tahar Djaout. French Publishers' Agency. Alirita 17a de Januaro 2013.
  102. Short guide to contemporary Algerian cinema. Mapping Contemporary Cinema.
  103. 103,0 103,1 Mohammed Khadda. Khadda.com. Alirita 18-a januaro 2013.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Algeria en la angla Vikipedio.
Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.