Alĥemiaj simboloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Alĥemiaj simboloj, originale koncipitaj kiel parto de alĥemio, estis uzitaj por aludi kelkajn elementojn kaj ĥemiajn komponaĵojn ĝis la 18-a jarcento. Kvankam uzado de la simboloj estis modulita depende de la alĥemiisto, ĉi tiu paĝo mencias la plej laŭnorme ĝeneralajn kaj kutimajn.

Rimarkinde estas, ke ĉi tiuj elementoj, laŭ la alĥemia kaj hermetika tradicio, estis uzitaj por koncerni ne la malpurajn mondajn elementojn, sed kiel kvazaŭ-filozofa ĵargono kiu aludis superrealajn nociojn kaj konceptojn de homa kaj natura metafiziko kaj superkonsciajn estaĵojn kaj procezojn.

La Tri Bazoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ Paracelsus (1493–1541), la Tri Bazoj aŭ tria prima – disde kiuj materiaj substancoj estas komponitaj – estas:[1][2]

La Kvar Bazaj Elementoj[redakti | redakti fonton]

Okcidenta alĥemio uzadas hermetikajn elementojn. La simboloj uzitaj por ĉi tiuj estas:[1]

  • Aero 🜁 Alchemy air symbol.svg
  • Tero 🜃 Alchemy earth symbol.svg
  • Fajro 🜂 Alchemy fire symbol.svg
  • Akvo 🜄 Alchemy water symbol.svg

La Sep Planedaj Elementoj[redakti | redakti fonton]

Sep metaloj estas asociiĝitaj al la sep klasikaj planedoj, kaj sep diaĵoj, ĉiuj ene de tre grava alĥemia simbolismo. Malgraŭ tio ke la metaloj laŭkutime havas propran simbolon, la simbolo de la planedo mem estis plej ofte uzita, kaj la simbola kaj mitologia sepopo estas pli signifaj rilate al la okcidenta astrologio. La planeda simbolismo estas limigita al la sep vagantaj planedoj videblaj al la homa okulo, do la ekster-saturnaj planedoj - Urano kaj Neptuno - ne estas uzataj.

La Mondanaj Elementoj[redakti | redakti fonton]

Alĥemiaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

Tablo de la alĥemiaj simboloj ĉe la verko de Basil Valentine. La lasta volo kaj testamento, 1670.
  • Salamonio (Ammonium chloride) 🜹 *
  • Aqua fortis (Nitrata acido) 🜅 A.F.
  • Aqua regia (Reĝakvo) 🜆 A.R.
  • Vinspirito (ankaŭ aqua vitae) 🜈 S.V.
  • Amalgamo (Miksaĵo de hidrargo kaj metaloj) 🝛
  • Cinabro 🜓
  • Vitriolo 🜖

La 12 alĥemiaj procezoj[redakti | redakti fonton]

  • Forbruligo (Ŝafo Aries.svg)
  • Glaciigo (Taŭro Taurus.svg)
  • Fiksigo (Ĝemeloj Gemini.svg)
  • Dissolvado (Kankro Cancer.svg)
  • Digestado(Leono Leo.svg)
  • Distilado (Virgulino Virgo.svg)
  • Sublimado (Pesilo Libra.svg)
  • Duonigo (Skorpio Scorpio.svg)
  • Vaksizo (Sagitario Sagittarius.svg)
  • Fermentado (KaprikornoCapricorn.svg) (Putriĝo)
  • Multobligo (Amforo Aquarius.svg)
  • Projekcio (Fiŝoj Pisces.svg)

Mezurunuoj[redakti | redakti fonton]

Pluraj simboloj indikas mezurunuojn de tempo, volumeno, aŭ pezo.

  • Horo 🝮
  • Dramo ʒ , duon-dramo 🝲
  • Unco , duon-unco 🝳
  • Skruplo
  • Funto

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Eric John Holmyard. Alchemy. 1995. p.153
  2. Walter J. Friedlander. The golden wand of medicine: a history of the caduceus symbol in medicine. 1992. p.76-77