Al-Ŝabab

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Al-Ŝabab
flago
terorisma organizaĵo • kvazaŭmilitistaro
Komenco 2006 vd
Antaŭe Hizbul Islam vd
Lando(j) Somalio vd
Ideologio

Islama fundamentismo • Salafi jihadism • islamismo

Ĉefestro(j) Ahmad Umar • Ahmed Abdi Godane vd
vdr
Al-Ŝabab
الشباب

Jaroj 2006 ĝis nun
Parto de Al-Kaida
Tipo milico de salafisma ĝihadismo
Rolo partoprenanto en la interna milito en Somalio
Grandeco 7000 ĝis 9000 batalantoj
vdr

Al-Ŝabab (arabe الشباب, "la junularo"), per plena nomo Harakat aŝ-Ŝabab al-Muĝahedin (HSM; arabe حركة الشباب المجاهدين‎, Ḥarakat aŝ-Ŝabāb al-Muĝāhidīn; Somali: Xarakada Mujaahidiinta Alshabaab, laŭvorte "Muĝahedina Junulara Movado") estas terorisma milico de salafisma ĝihadismo, kiu estas partoprenanto en la interna milito en Somalio. En 2012 ĝi petis aliĝon al la terorisma organizaĵo al-Kaida. En 2014 ĝi havis 7000 ĝis 9000 batalantojn. En la unuaj monatoj de 2015, la milico retiriĝis el ĉiuj urboj de Somalio, kiun ĝi klopodis konkeri, kaj laŭ la stato de 2016 kontrolas kelkajn malurbajn areojn de la lando. La 5-an de marto 2016 atako de usonaj aviadiloj al kampadejo de la milico okazigis 150 mortojn.