Al-Biruni
Al-Biruni | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 4-an de septembro 973 en Kath | |
Morto | 9-an de decembro 1048 (75-jara) en Gazni | |
Religio | islamo [#] | |
Lingvoj | persa lingvo • ĥorazma lingvo • antikva greka lingvo • Biblia Hebrea lingvo • siria lingvo • sanskrito • araba lingvo [#] | |
Loĝloko | Ray • Gazni • Gurgan [#] | |
Profesio | ||
Okupo | filozofo • kemiisto • geografo • universala klerulo • matematikisto • kartografo • astronomo • tradukisto • antropologo • fizikisto • astrologo • historiisto • lingvisto • hindologo • verkisto • apotekisto • humanisto • botanikisto [#] | |
Laborkampo | fiziko • matematiko • astronomio • naturscienco • historio • kronologio • lingvistiko • Hindologio • terscienco • geografio • filozofio • kartografio • antropologio • astrologio • kemio • medicino • psikologio • teologio • farmakologio • historio de religioj • mineralogio [#] | |
Verkado | ||
Verkoj | La postrestaĵoj de pasintaj jarcentoj ❦ Al-Tafhim [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Abu r-Rajhan Muhammad ibn Ahmad al-Biruni (arabe أبو الريحان محمد بن أحمد البيروني, Abū r-Raiḥān Muḥammad ibn Aḥmad al-Bīrūnī; naskiĝis la 15-an de septembro 973, mortis la 13-an de decembro 1048) estis ĥorazma matematikisto, astronomo, fizikisto, universala klerulo kaj enciklopediisto naskita en Ĥorazmo (nuntempa Uzbekio).
Lige al la tiutempa politika situacio (gaznavidaj atakoj al Barato), Biruni pasigis en Barato multe da tempo. Perfekte alproprigante sanskriton, li studis la hindan filozofion kaj religion. Dum ĉi tiu esplorado, pli frue ekkoninte aliajn grandajn kulturojn, li akiris proprajn konvinkojn kvazaŭ antaŭigantajn skolastikismon kaj eĉ evoluismon. Kiel historiisto detale priskribis la periodon de postaj Sasanidoj kun enpaŝo de persa filozofo Mazdak. Li okupiĝis ankaŭ pri geologio, mineralogio esplorante antaŭ ĉio valorŝtonojn, tre precize por tiutempo difinante ilian durecon kaj specifan pezon. Li prezentis ankaŭ provon klarigi ekziston de travideblaj gemoj kiel efekton de solidiĝo de likvaĵoj. Tre kritike rilatis al konvinkoj pri kuraca influo de gemoj kaj mineraloj. Li verkis ankaŭ traktatojn pri matematiko, farmakologio, astronomio kaj astrologio.