Al-Hurra

El Vikipedio, la libera enciklopedio

الحرة (Al-Hurra, t.e. "La Libera", fakte قناة الحرة, t.e. "La Libera Kanalo") aŭ, angle kaj latinskribe, Alhurra TV estas arablingva televido, lokita en la usona federacia ŝato Virĝinio kiu volas disvastigi informojn pri eventoj kaj programoj laŭ interesoj de Usono. En araba okcidenta Azio Alhurra TV per satelito atingas 25 procenton de la loĝantaro. La televida stacio estas senreklama kaj apogita fare de la usonaj instancoj. La kredebleco kaj populareco de la usona sendilo estas momente tre mallarĝa. Usono volas ankaŭ eki kampanjon en la medio kontraŭ la araba ekstremismo eĉ al Eŭropo.