Al-Kadir

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Al-KadirAl-Qadir (94729a de Novembro 1031) (arabe القادر) estis la Abasida Kalifo en Bagdado el 991 al 1031. Nepo de al-Muktadir, li estis elektite anstataŭ la elpostenigita kalifo at-Ta'i, nome sia kuzo. Eligita el la ĉefurbo Bagdado, poste li estis nune realvokita kaj nomumita por la posteno kiun li delonge estis dezirinta. Li tenis la kaliflandon dum 40 jaroj. Dum lia kalifado leviĝis Mahmud de Gazni, minacante la imperion; kaj pro tio kaj pro konfliktoj en la familio de Mahmud post lia morto, la regno de Bujidoj stagnis kaj estis damaĝita de milito.

Al-Kadir estas notita ĉar iĝis la estro en la lukto de Sunaismo kontraŭ la Ismailana Ŝijaismo. Li helpis la Sunaistojn organizi siajn proprajn festivalojn por rivali kun la ŝijaismaj celebroj kaj faris la Hanbalisman skolon la oficiala islama sinteno.

Al-Kadir mortiĝis 87jaraĝa en Bagdado, kaj estis sukcedita de sia filo Al-Kaim.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Tiu teksto estis adaptita el la verko de William Muir en publika havaĵo nome "The Caliphate: Its Rise, Decline, and Fall".