Al-Kaida

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Al-Kajeda)
Al-Kaida
emblemo
flago
terorisma organizaĵo • armita organizaĵo
Komenco 1988 vd
Ideologio

Ŭahabismo • Salafi jihadism • Qutbism • Tut-IslamismoantikomunismoKontraŭcionismoantisemitismoislamismo

Fondinto(j) Usama bin Laden vd
Ĉefestro(j) Ajman az-ZaŭahiriUsama bin Laden vd
vdr
Flago de Al-Kaida

Al-Kaida, ankaŭ Alkaido[1][2] (arabe القاعدة, al-Qāʿida "la Bazo") estas islamisma terorisma grupo, kiu verŝajne respondecas pri miloj da mortigoj, kiuj plej fame inkluzivas la viktimojn de la atakoj en Novjorko/Vaŝingtono en septembro de 2001 kaj en Madrido en marto de 2004.

La fondinto kaj estro de al-Kaida estas Usama bin Laden. Unu el la celoj de la grupo estas restarigo de islama imperio sub kalifo. La iraka gvidanto estis Abu Musab az-Zarqawi.

La grupo konsistas plejparte el restaĵoj de iamaj partizanoj, kiuj en Afganio batalis kontraŭ Sovetio tiam subtenataj de Usono per trejnado kaj militmaterialo. Pri la origino de ĝia nomo estas diversaj legendoj; laŭ iuj la nomon "al-Kaida" kreis Richard A. Clarke; laŭ brita eksministro Robin Cook ĝi estas araba traduko de "la datenbanko", nome la datenbanko de la afganiaj partizanoj. Laŭ aliaj la nomon elektis la grupo mem. Alia opinio estas ke la vorto devenas de la vorto por "la bazo" Name Al-Qaeda.

Ĉefaj atencoj atribuitaj al al-Kaida [3][redakti | redakti fonton]

Aliaj estroj de la reto[4][redakti | redakti fonton]

  • Ajman az-Zaŭahiri
  • Abu Jahjo el Libia
  • Ĥalid al-Habib
  • Adnan el Ŝukrijumah
  • Atiyah Abd al-Rahman

Organizoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. https://esperanto.lucaslarson.net/
  2. English-Esperanto-English Dictionary (2010 Edition), J.C WELLS.
  3. "Los principales atentados de Al Qaeda", El País, 3a de majo de 2011, paĝoj 6a kaj 7a.
  4. "Los otros líderes de Al Qaeda", El País, 3a de majo 2011, paĝoj 6a kaj 7a.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]