Al-Kindi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Yaqub ibn Ishaq al-Kindi (ĉ. 801 – ĉ. 870) estis araba pensinto el Bagdado kaj la unua ĉefa filozofo de falsafismo.

Laŭ al-Kindi, la instruoj de la Korano pri Dio kaj la animo estas paraboloj pri abstraktaj filozofiaj veroj. La Korano esprimas veron parabole ĉar la popolo ne povas pensi racie kaj abstrakte. Do religio estis fakte filozofio por la multaj.

Al-Kindi ne rigardis filozofion kiel vero pli alta ol religio, sed vero pli pura, vero sen la neeviteblaj homismoj de malkaŝita religio. Do, se ni forigas la homismojn de sankta skribo ni povos vidi la veron pli rekte kaj profunde.