Al-Mu'izz li-Din Allah

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Al-Mu'izz li-Din Allah
Fatimida Kalifo
Calif al Muizz Misr Cairo 969 CE.png
Persona informo
Naskiĝo 26-an de septembro 931 (0931-09-26)
en Mahdia Governorate
Morto 30-an de novembro 974 (0974-11-30) (43-jara)
en Kairo
Religio islamo [#]
Etno arabo [#]
Lingvoj araba [#]
Ŝtataneco Fatima kaliflando [#]
Familio
Dinastio Fatimidoj [#]
Patro Al-Mansur Billah [#]
Edz(in)o Al-Sayyida al-Mu'iziyya [#]
Infanoj Al-Aziz Billah • Q100326694 [#]
Profesio
Okupo kalifomecenato [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Abu Tamim Ma'ad al-Mu'izz li-Din Allah (arabe ابو تميم معد المعزّ لدين الله‎, Abū Tamīm Maʿad al-Muʿizz li-Dīn Allāh, "Gloranto de la religio de Dio"; 26-a de septembro 932 – 19-a de decembro 975) estis la kvara fatimida kalifo kaj la 14-a Ismailia imamo, reganta de 953 ĝis 975. Dum lia kalifregado la centro de la povo de la Fatimida dinastio estis translokigita el Ifrikio (en la teritorio de la nuntempa Tunizio) al Egiptio. La Fatimidoj fondis la urbon al-Qāhirah (Kairo) "la Venkinto" en 969 kiel la nova ĉefurbo de la Fatimida kaliflando en Egiptio.[1]

Al-Muʻizz estis fama pro sia toleremo al aliaj religioj, kaj estis populara inter siaj judaj kaj kristanaj subuloj. Li estas konata kiel tiu kiu komisiis la inventon de la unua fontoplumo. En 953, al-Mu'izz petis plumon kiu ne makuligu liajn manojn aŭ vestojn, kaj tiel li ricevis plumon kiu tenas la inkon en rezervujo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Irene Beeson (September–October 1969). "Cairo, a Millennial". Saudi Aramco World. pp. 24, 26–30. Arkivita el la originalo en 2007-09-30. Alirita la 22-an de decembro 2020.