Al-Mu'tasim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Al-Mu‘tasim)
Al-Mu'tasim
8-a Abasida kalifo
Regado de 833 ĝis 842
Antaŭulo Al-Ma'mun
Sekvanto Al-Ŭatik
Persona informo
Naskiĝo 796
en Khuld Palace,  Abasida Kaliflando
Morto 5-an de januaro 842 (0842-01-05)
en Samaro,  Abasida Kaliflando
Tombo Q43033537 vd
Religio islamo vd
Etno arabo vd
Lingvoj araba vd
Ŝtataneco Abasida Kaliflando vd
Familio
Dinastio Abasidoj vd
Patro Harun ar-Raŝid vd
Patrino Maridah bint Shabib vd
Gefratoj Al-AminAl-Ma'mun • Al-Qasim ibn Harun al-Rashid • Ahmed Al-Sabti vd
Edz(in)o Qaratis vd
Infanoj Al-ŬatikAl-MutavakilAl-Musta'in vd
Profesio
Okupo kalifo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Abū Isḥāq Muḥammad ibn Hārūn ar-Raŝīd (arabe أبو إسحاق محمد بن هارون الرشيد; Oktobro 796 – 5a de Januaro 842), pli bone konata laŭ sia lakab nomo al-Muʿtaṣim bi-llāh (المعتصم بالله, "kiu serĉas rifuĝon en Dio"), estis la oka abasida kalifo, kiu regis de 833 ĝis sia morto en 842.[1] Filo de Harun ar-Raŝid, li sukcedis sian duon-fraton al-Ma'mun, ĉe kiu li estis servinta kiel militista komandanto kaj guberniestro. Lia regado estis markita per la enkonduko de turkaj sklav-soldatoj (ghilmānmamālīk) kaj la establadon fare de ili de nova ĉefurbo ĉe Samaro. Tio estis mejloŝtono en la historio de la Kaliflando, ĉar la Turkoj estos tuj hegemoniaj por kontroli la regadon de Abasidoj, eklipsante arabajn kaj iranajn elitojn kiuj estis ludintaj ĉefajn rolojn en la komenca periodo de la Abasida ŝtato. Interne, al-Mu'tasim daŭrigis la subtenon de al-Ma'mun de Mutazilismo kaj ties inkvizicio (miḥna), kaj la centralizitan administracion, malpliigante la povon de provincaj guberniestroj favore al malgranda grupo de malnovaj civilaj kaj militistaj funkciuloj en Samaro. La regado de Al-Mu'tasim estis markita ankaŭ de kontinua militado, kaj kontraŭ internaj ribeloj kiaj la ribelo de Ĥuramita Babak Ĥorramdin aŭ la insurekcio de Mazjar de Tabaristano, sed ankaŭ kontraŭ la Bizanca Imperio, kie la kalifo persone estris la faman rabadon de Amorium, kio certigis lian reputacion kiel milit-kalifo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bosworth 1993, p. 776.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • “al- Muʿtaṣim Bi ’llāh”, The Encyclopedia of Islam, New Edition, Volume VII: Mif–Naz.
  • Brett, Michael. (2011) “Egypt”, The New Cambridge History of Islam, Vol. 1: The Formation of the Islamic World, Sixth to Eleventh Centuries. Cambridge and New York: Cambridge University Press, p. 506–540. ISBN 978-0-521-83823-8.
  • El-Hibri, Tayeb. (2011) “The empire in Iraq, 763–861”, The New Cambridge History of Islam, Vol. 1: The Formation of the Islamic World, Sixth to Eleventh Centuries. Cambridge and New York: Cambridge University Press, p. 269–304. ISBN 978-0-521-83823-8.
  • Madelung, W.. (1975) “The Minor Dynasties of Northern Iran”, The Cambridge History of Iran, Volume 4: From the Arab Invasion to the Saljuqs. Cambridge: Cambridge University Press, p. 198–249. ISBN 978-0-521-20093-6.
  • Mottahedeh, Roy. (1975) “The ʿAbbāsid Caliphate in Iran”, The Cambridge History of Iran, Volume 4: From the Arab Invasion to the Saljuqs. Cambridge: Cambridge University Press, p. 57–90. ISBN 978-0-521-20093-6.