Saltu al enhavo

al-Razio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Muhammad ibn Zakariya al-Razi
(854-925)
Statuo de al-Razio
Statuo de al-Razio
Persona informo
Naskiĝo 854
en Shahr-e-Ray, apud Teherano,  Irano
Morto 27-a de aŭgusto 925
en Shahr-e-Ray, apud Teherano,  Irano
Lingvoj persaaraba
Ŝtataneco Abasida Kaliflando Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo matematikisto
inventisto
filozofo
kemiisto
kuracisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Ṭibb al-rūḥānī
Kitab al-Hawi
Doubts About Galen
Q108041965
vdr
Libro de medicino fare de al-Razio

al-Razio (854-925)[1] estis persa talentoplena polimato, filozofo, muzikisto, matematikisto, kuracisto kaj kemiisto. al-Razio praktikis sennombrajn medicinajn specialaĵojn tiaj kiaj kirurgio, ginekologio, obstetriko, oftalmologio, ktp. Li estis enciklopedia verkisto kaj kompilis 184 librojn kaj verketojn pri pluraj sciencaj lernobjektoj, el kiuj nur 61 rilatas al medicino, ĉiuj en la araba lingvo. Li estis unu el la plej gravaj kuracistoj de la mezepoka erao, kune kun Aviceno (980-1037).

Antaŭ ol lerni Medicinon, li studis filozofion, alkemion kaj muzikon. Tre frue li komencis konatiĝi kiel fakulo pri medicino kaj alkemio, kaj pacientoj el la plej malproksimaj partoj de la mondo venis serĉe de liaj konoj. Dum multaj jaroj li restis kiel la unua respondeculo pri la Reĝa Hospitalo, en Ray, el kie li translokiĝis al simila posteno en Bagdado kaj fariĝis direktoro de la fama Hospitalo Muqtadari. Ie kaj ie li translokiĝis al pluraj urboj, ĉefe inter Ray kaj Bagdado. Lia nomo estas omaĝita en la Razia Instituto, apud Teherano. Li same laboris kiel kuracisto en la kortego de Samanid, en la Centra Azio.

Laŭ li, homoj tiaj kiaj Hipokrato kaj Eŭklido estis multe pli gravaj ol ajna religia ĉefo. Li ĉiam defendis la egalecon inter la homoj samkiel li asertis ke la neceso pri religia disciplino ne estis deviga. Li klasigis la materialojn uzitajn de la alkemiistoj kiel, korpoj (metaloj), ŝtonoj, vitrioloj, boraksoj, saloj kaj spiritoj (alkoholoj). Lia verkaro forte influis la islaman mondon, tiel kiel la Okcidenta Eŭropo en la mezepoko. Li kredis sin anti-aristotela, admiranto de Platono kaj tre akceptema al la atomteorio de la materio.

  • Razæ Libellus de peste de Græco in Latinum sermonem uersus. Per Nicolaum ..., 1555
  • Kitāb as-Sīra al-falsafīya ("La filozofa vivmaniero")
  • Kitāb aṭ-Ṭibb ar-rūhānī ("La medicino de la Spirito")
  • Kitāb Sirr al-asrār (Libro pri la plej mistera el la misteroj)
  • Kitāb al-mudḫal at-taʿlīmī, lia unua alkemia verko.
  • Kitab ila man la yahduruhu al-tabib (libro por tiuj kiuj ne havas aliron al kuracistoj)
  • Shukuk 'ala alinusor (Duboj pri Galeno - Kritika eseo pri la teorioj de Galeno kaj la misuzoj de liaj sekvantoj.
  • Al-Teb al Molooki (Reĝa medicino]
  • Al-Murshid aw al-Fusul (Aforismoj), gvidlibro por nomadaj kuracistoj.
  • Kitāb al-Taysîr fî al-Mudâwât wa at-Tadbîr, trataĵo pri kemio
  • Kitāb Sirr Al-asrār (Libro pri la sekreto de la sekretoj]
  • Kitab fi al-jadari wa-al-hasbah, (Libro pri la variolo kaj la morbilo), en la latinan tradukita kiel "De Variolis et Morbillis" (870).
  • Kitab al-Hawi fi-al Tibb (La plej kompleta libro pri medicino). Ĉi-verko estis latinen tradukita de Faraj ben Salim sub la nomo Liber Continens, iu sicilia juda kuracisto kaj tradukisto pri medicina verkaro serve de Karlo, Duko de Anĵuo.
  • Kitab al-Mansuri (Libro al al-Mansur, Ĉi-dua plej granda medicina verko estis dediĉita al lia patrono Mansur ibn Ishaq.). En la12-jarcento ĝi estis tradukita en Toledo fare de Gerardus Cremonensis (1114-1187).

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]