Abulkasizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Al-Zahrawi)
Abulkasizo
أبو القاسم خلف بن العباس الزهراوي‎
Abukasizo faranta haŭtvezikojn en paciento, en hospitalo de Kordovo.
Abukasizo faranta haŭtvezikojn en paciento, en hospitalo de Kordovo.
Persona informo
أبو القاسم خلف بن عبَّاس الزهراوي
Naskonomo أبو القاسم خلف بن عبَّاس الزهراوي
Naskiĝo 936
en Madinat az-Zahra, nuna Medina Azahara, Al-Andalus (nun Hispanio)
Morto 1013
en Kordovo (nun Hispanio)
Lingvoj araba vd
Profesio
Okupo kirurgo • anatomo • apotekistofilozofokuracisto vd
Laborkampo medicinokirurgio vd
Verkado
Verkoj كتاب التصريف / Kitāb at-Taṣrīf
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Tiuepoka bildigo

AbulkasizoAbu l-Kasim Ĥalaf ibn Abbas az-Zahraŭi (arabe أبو القاسم خلف بن عباس الزهراوي‎, Abū l-Qāsim Ĥalaf ibn ʿAbbās az-Zahrāŭī; naskiĝis 936, mortis 1013), ankaŭ konata en la Okcidento kiel AbulcasisAbulkasim, estis araba kirurgo, kuracisto, kemiisto, apotekisto kaj sciencisto kaj plej granda reprezentanto de la hispano-araba kirurgio de lia epoko, kortega kuracisto de la kalifo Al-Hakam la 2-a (915-976), kies verkaro estis fundamenta por la disvolvo de la eŭropa kirurgio en la Renesanca epoko.

Ofte oni citas lin kiel la "patro de la kirurgio". Lia plej granda kontribuaĵo al la medicino estas lia verko "Kitab at-Tasrif"[1], enciklopedio kun tridek volumoj pri medicinaj praktikoj. Liaj pioniraj kontribuaĵoj en la kampo de la kirurgiaj proceduroj kaj instrumentoj havis grandegan efikon en Okcidento kaj Oriento ĝis la moderna erao, kie kelkaj el liaj malkovroj ankoraŭ aplikiĝas ĝis la nuntempo.[2]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Latina tradukado de traktaĵo pri kirurgia kaj medicina instrumentaro de Abulkasizo fare de Peter Argellata, eldonita en 1531.

Detaloj pri lia vivo ne atingis ĝis niaj tagoj pro la detruado de lia naskiĝurbo, El-Zahra, dum la lastaj konfliktoj inter Kastilio kaj Al-Andalus. Lia nomo unue aperis el la skribaĵoj de Abu Muhammad bin Hazm (993-1064), kiu listigis lin inter la plej grandaj kuracistoj de la maŭra Hispanio. Sed la plej detala biografio de Abulkasizo devenas en la verko "Pri la andaluzaj erudiciuloj" fare de Jadhwat al-Muqtabis. Li estis samtempulo de pluraj kemiistoj kaj apotekistoj samkiel Ibn al-Wafid (997-1074), Maslama al-Maĝriti (950-1007) kaj Artephius (1150), aŭtoro de sennombraj alkemiaj tekstoj.

Li disvolvis en la kuracado de malsanoj per kaŭterizo. Li inventis plurajn instrumentojn uzataj en kirurgio, por celoj tiel kiel inspektado en la interno de la uretro, aplikado kaj forigo de fremdaj korpoj el la gorĝo, inspektado de la orelo, ktp. Oni atribuas al li la unuan priskribadon de la ektopia gravedeco, en 963, kiu estis fatala malfeliĉo en tiuj tagoj.

Ĉefa verko[redakti | redakti fonton]

  • كتاب التصريف / Kitāb at-Taṣrīf (La metodo de la medicino. Ĉi-verko estis publikigita en la latina sub la titolo "Liber theoricae nec non practicae Alsaharavii" (1519) far Gerardus Cremonensis)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Africa from the Twelfth to the Sixteenth Century, Joseph Ki-Zerbo
  2. La chirurgie d'Abulcasis, Abū al-Qāsim Khalaf ibn 'Abbās al-Zahrāwi, Lucien Leclerc