Maroka himno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Al-naŝid al-ŝarif)
svg
svg

Al-naŝid al-ŝarif estas la Maroka himno aŭ Himno ŝerifa (en araba, النشيد الشريف Al-naŝid al-ŝarif) aŭ ŝtata himno de Maroko. Ĝi estis verkita de Ali Squalli Husaini (naskiĝintaj en 1932 kaj kiu komponis ankaŭ la himnon de Omano); la muzikon faris Léo Morgan. Ĝi estis proklamita nacia himno la jaron de la sendependigo de la lando (1956).

Vortumado[redakti | redakti fonton]

Araba Transskribado Traduko
منبت الأحرار * مشرق الأنوار

منتدى السؤدد وحماه
دمت منتداه
وحماه
عشت في الأوطان * للعلى عنوان
ملء كل جنان * ذكرى كل لسان
بالروح * بالجسد
هب فتاك
لبي نداك
في فمي وفي دمي
هواك ثار نور ونار
اخوتي هيا * للعلى سعيا
نشهد الدنيا * أنا هنا نحيا
بشعار
الله الوطن الملك

manbita al ahrar;

maĉriqa al anwar;
muntada su'dadi wa himahh;
dumta muntadah wa himah;
iĉta fi l awtan;
lilula unwan;
mil'a kulli janane;
dikra kulli lissane;
birruhi, biljassadi;
habba fatak;
labba nidak;
fi fami wa fi dami hawaka thara nur wa nar;
ikhwati hayya;
lilula sa'aya;
nuĉ'hidi dunja;
anna huna nahja;
biĉia'ar;
Allah, Alwatan, AlMalik;

Lulilo de la liberaj homoj,

fonto de lumoj.
Tero de suvereneco kaj tero de paco,
pluestu
tero de paco.
Vi vivis inter nacioj
kiel supera titolo,
plenigante ĉiun koron,
rakontita de ĉiu lango.
Pro ĝia animo kaj pro ĝis korpo,
Via popolo staris
Kaj respondis vian alvokon.
En mia buŝo kaj en mia sango,
Ĝiaj ventetoj agitiĝis
samtempe lumo kaj fajro.
Miaj gefratoj, ni iru
Plej alton ni sopiru.
Proklamu ni al la mondo
Ke ĉi tie ni vivas.
Havante nian standardon
Dio, patrio kaj reĝo

Arkivo mp3 de la Himno[redakti | redakti fonton]