Al Bano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Al Bano
Persona informo
Naskonomo Albano Antonio Carrisi
Aliaj nomoj Al Bano
Naskiĝo 20-an de majo 1943 (1943-05-20) (80-jaraĝa)
en Cellino San Marco
Lingvoj itala
Ŝtataneco ItalioAlbanio
Familio
Patrino Jolanda Ottino
Edz(in)o Romina Power
Infanoj Ylenia Carrisi • Cristèl Carrisi
Okupo
Okupo aktoro • vinkultivisto • kantaŭtorokomponistoscenaristokantisto • diskografa artisto
TTT
Retejo http://www.albanocarrisi.eu
vdr
Kun Romina Power en 1976

Albano Carrisi (konata ankaŭ kiel Al BanoAl Bano Carrisi, n. 20-an de majo 1943 en Cellino San Marco, Italio), estas itala kantisto kaj aktoro.

Li komencis sian karieron en la dua duono de la 60-a jaroj ĉeflanke de Adriano Celentano. En 1967 li kreis duopon kun itala kantistino Romina Power, kun kiu li en la jaro 1970 edziĝis. La duopo estis sukcesa en Italio en la jaro 1975, la sekvantaj albumoj eldonataj en la 70-aj jaroj kaj la 80-aj jaroj estis sukcesaj en la tuta Eŭropo. Venis el ili tiaj furorkantoj kiel Felicità, Sempre, sempre, aŭ Prima notte d'amore. La duopo eldonis la lastan albumon en la jaro 1996 kaj tri jaroj post tio Al Bano kaj Romina Power anoncis disiron (ili divorcis en 1999).

Post la disiro Al Bano komencis soloan karieron. En 2007 li okupis duan postenon en Festivalo Sanremo danke al kanto Nel Perdono venanta el albumo Cercami nel Cuore Della Gente.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • 2010 - The great Italian songbook
  • 2009 - L'amore è sempre amore
  • 2008 - Dai il meglio di te, feat Massimo Ferrarese
  • 2007 - Cercami nel cuore della gente
  • 2006 - Il mio Sanremo
  • 2005 - Le radici del cielo
  • 2004 - La mia Italia
  • 2002 - Carrisi canta Caruso
  • 2001 - Canto al sole
  • 1999 - Volare
  • 1999 - Grazie
  • 1999 - Ancora in volo
  • 1997 - Concerto classico
  • 1997 - Verso il sole
  • 1996 - Ancora zugabe (kun Romina Power)
  • 1995 - Emozionale (kun Romina Power)
  • 1993 - Notte e giorno (kun Romina Power)
  • 1991 - Vincerai (kun Romina Power)
  • 1990 - Natale (kun Romina Power)
  • 1990 - Fotografia di un mom... (kun Romina Power)
  • 1989 - Fragile (kun Romina Power)
  • 1988 - Ieri e oggi (compilazion 1967–1974 (kun Romina Power)
  • 1987 - Libertà! (kun Romina Power)
  • 1987 - Caro caro amore (compilazion 1967–1974)
  • 1986 - Sempre sempre (kun Romina Power)
  • 1984 - Effetto amore (kun Romina Power)
  • 1982 - Che angelo sei (kun Romina Power)
  • 1982 - Felicità (kun Romina Power)
  • 1981 - Sharazan (kun Romina Power)
  • 1979 - Aria pura (kun Romina Power)
  • 1978 - 1978 (kun Romina Power)
  • 1975 - Dialogo (Atto 1; kun Romina Power)
  • 1974 - Antologia
  • 1972 - 1972
  • 1970 - A cavallo di due stili
  • 1969 - Pensando a te
  • 1968 - Il ragazzo che sorride
  • 1967 - Nel sole

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]