Fatah

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Al Fatah)
Fatah
emblemo
partio
Komenco 1959 vd
Lando(j) Palestino vd
Sidejo Ramallah
Ideologio

palestina naciismo • sekulareco

Fondinto(j) Jaser Arafat • Khalil al-Wazir • Adel Abdel Karim Yassin • Abdullah Al-Danan vd
Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Jibril Rajoub vd
Ĉefestro(j) Maĥmud Abbas vd
Membro de Progresema Alianco • Socialista Internacio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Al-Fatah (arabe الفتح, la Venko) estas politika partio en la Palestina Aŭtonomio. La nomo estas akronimo por Harakat at-Tahrir al-Filastini (Movado por liberigo de Palestino), sed ties mallongigo (hataf) havas negativan nuancon en la araba lingvo, tiel ili uzis la inversan mallongigan vortordon.

La organizaĵo celis longtempe detruon de Israelo kaj establon de palestina ŝtato per batalaj metodoj. Ĝi uzis teroristajn metodojn.

Fatah estis la plej forta frakcio de la Organizaĵo por Liberigo de Palestino. Politike, ĝi estas burĝa-konservativa partio, kiu diferencigas sin de la islamismo kaj de marksismo, sed ĝi aniĝas en Socialista Internacio.

En la 2000-aj jaroj, ĝi jam kliniĝas rekoni Israelon, se Israelo rekonas la Palestinan ŝtaton kun certaj kondiĉoj (limoj de 1967, liberigo de kaptitoj ktp.)

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis fondita kiel sendependa organizo la 10-an de oktobro de 1959 kiel gerila organizo fare de Jaser Arafat, Salah Ĉalaf, Chalil Wasir kaj Faruk Kadumi en Kuvajto. Ekde 1964, la organizo komencis armitan batalon kontraŭ Israelo dum kiu mortis ambaŭflanke centoj da homoj (pinto de la batalo estis 1967-68).

La bazloko de la organizo estis komence Jordanio, poste Libano (ĝis 1982), poste la organizo estis dislokita en diversajn arabajn landojn. En 1994 la baza sidejo revenis al la palestinaj teritorioj.

Sub gvido de Jaser Arafat, la organizo estis la gvida politika forto en la nova aŭtonomio de Palestino. Tamen, komence de 2006, la partio malvenkis en la parlamentaj balotoj, kaj la majoritaton akiris la islamista Hamas. Laŭ diversaj informoj, la usona registaro kaŝe donis 2 milionojn da usonaj dolaroj por Fatah kontraŭ Hamas, sed tamen la permonaj bonfaraj agadoj (arboplantado, stratbalao, ekipo per komputiloj ktp.) ne helpis venkon de Fatah.

Apogo de Israelo kaj konflikto kun Hamas[redakti | redakti fonton]

Pro la parlamenta venko de politike maldekstre Hamas, eĉ Israelo komencis apogi la Fatah-on. La 27-an de decembro 2006 alvenis tra Egiptio eĉ amaso de armiloj por Fatah, tra Israela teritorio, tra trapasejo Kerem Shalom. Tion kapjesis la israela registaro. Fatah ricevis dumil da AK-47, dudekmil da patroĉujo kaj du milionojn da kugloj.

La 26-an de januaro 2006 Hamas venkis la baloton sur Palestinaj teritorioj, okupinte 76 el la 132 disponeblaj lokoj kaj formis novan registaron. 77% el la loĝantaro voĉdonis. Israelo esprimis sian maltrankvilon pro la rezultoj de la palestina balotado, dum la antaŭe reganta partio Fatah (kiu gajnis 43 lokojn) anoncis ke ĝi entute ne partoprenos en la nova registaro. La nova registaro enoficiĝis la 28-an de marto 2006. Tamen plej parto de registaroj de aliaj landoj kaj eĉ multaj arabaj ŝtatoj ne agnoskis kaj la rezulton de la balotadon kaj la registaron de Hamas, ĉar konsideris tiun organizon kiel terorisma organizaĵo, kaj la prezidanto Maĥmud Abbas daŭre retenis la povon.

Post tio la diferencoj inter Hamas kaj Fatah pliiĝis kaj preskaŭ eksplodis enlanda milito per diversaj konfliktoj dum la resto de la jaro 2006; dum ili Hamas plifortigis sin kaj sian povon en la Gaza Sektoro, dum Fatah retenis la povon en Cisjordanio. Fine de la jaro 2008 ekis la Konflikto de la Gaza Sektoro (2008-2009), per kiu la armeo de Israelo atakis la sektoron entute. Laŭ nepruvita informo dum tiu konflikto Fatah havis preparitan armeeton por ekkontroli la Sektoron kaze de malvenko de Hamas.[1]

La 23an de aprilo 2014 Hamas kaj Fatah interkonsentas post sep rompojaroj por politika reunuigo de la lando.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. El País, "Al Fatah tenía 3.500 hombres en Egipto listos para entrar en la franja" (Al Fatah havis 3.500 homojn en Egiptio pretaj por eniri en la sektoro), 29 januaro 2009, p.3