Al Franken

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Alan Franken

Alan Stuart Franken (nomata "Al", nask. la 21-an de majo 1951) estas Emmy-premi-gajninta usona komediisto, aŭtoro, filmskribisto, politika komentisto, radiofonia gastiganto kaj politikisto. Li estas konata pro sia laboro pri Saturday Night Live kaj siaj progresemaj politikaj vidoj.

La 14-an de februaro 2007 Franken anoncis sian kandidatecon por la usona senata elekto de 2008 en Minesoto kiel membro de la Demokrata Farmista-Laborista Partio. Post la fermiĝo de la balotado, oni anoncis ke li ricevis 215 malpli multajn voĉojn ol la tiama senatano Norm Coleman, sed post deviga permana renombrado de la balotoj, oni anoncis ke li venkis per marĝeno de 312 voĉoj. Franken reelektiĝis en 2014.