Al Hall

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Al Hall
Al Hall proks. julion de 1947. Foto de William P. Gottlieb
Al Hall proks. julion de 1947.
Foto de William P. Gottlieb
Persona informo
Naskiĝo 18-an de marto 1915 (1915-03-18)
en Jacksonville
Morto 18-an de januaro 1988 (1988-01-18) (72-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto
vdr

Al HALL (vere: Alfred Wesley HALL; naskiĝis la 18-an de marto 1915 en Jacksonville, Florido; mortis la 18-an de januaro 1988 en Novjorko) estas usona ĵazabasinstrumentisto de svingo. Li muzikis kun Teddy Wilson.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Al Hall alkreskis en Filadelfio. Junaĝe li ellernis ludi violonĉelon kaj tubjon kaj transiris en 1932 al kontrabaso. Li muzikis en lokaj orkestroj, antaŭ ol li en 1936 iris al Novjorko. En la jaroj 1936/37 li laboris tie kun Billy Hicks, en 1937/38 kun Skeets Tolbert kaj ekde 1939 ĝis 1941 en la bando de Teddy Wilson. Ekde 1942 ĝis 1943 li muzikis kun Ellis Larkins, en 1943/44 kun Paul Baron. Ekde 1945 Hall laboris en teatrorkestroj en Novjorko, kunmuzikis en 1958 je la muziko por la spektaklo Jerome Robbins’ Ballet U.S.A. kaj akompanis 1959 kanzoniston Yves Montand. Kromprofesie li muzikis aparte de la teatrorkestroj kun ĵazmuzikistoj kiel Count Basie (1952) aŭ Erroll Garner (1956). Ekde 1946 ĝis 1950 li direktis la diskeldonejon Wax. Al Hall kunverkis surdiskigojn de Louis Armstrong, Don Byas, Duke Ellington/Johnny Hodges, Clyde Hart, Budd Johnson, Andy Kirk, Ben Webster, Dickie Wells, Teddy Wilson kaj aliaj. Kvankam svingomuzikisto, li surdiskigis en 1946 kun bibopmuzikistoj kiel Bud Powell, Sonny Stitt kaj Kenny Dorham (The Bebop Boys Savoy). En 1946/47 ankaŭ ekestis sonregistrĵo je lia nomo ĉe diskeldonejo Wax. En la 1970-aj jaroj li estis membro de la bando de Paul Gonsalves.

Literaturo[redakti | redakti fonton]