Al Torento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Al Torento
Al Torento
Aŭtoro Stellan Engholm
Eldonjaro 1930
Urbo Kolonjo
Eldoninto Heroldo de Esperanto
Paĝoj 93
v  d  r
Information icon.svg

Al Torento estas novelo originale esperantlingve verkita de Stellan Engholm en 1930. La dua eldono aperis en 1934, ĉe Eldonejo Socialista ESPERANTO en Stokholmo. En 1972 Dansk Esperanto-Forlag el Aabyhøj prizorgis trian eldonon.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Torento estas la urbo de la junecaj revoj, poste la ripozejo de laca viro. Ĉirkaŭ tiu ĉi simbola signifon-havanta urbeto fluas trankvile, tamen dolore, la simpla, sed problemplena rakonto, kies aŭtoro elokvente, arte kaj kuraĝe pruvas sian talenton. La stilo estas tre bela, kelkloke ĝi estas surprize eleganta kaj sprita. 
— 1930, Silabo, Hungara Heroldo, n-ro 5
Citaĵo
 Prijunula verko de juna aŭtoro tridekjara kun kvalitoj kaj mankoj komunaj al tiaj verkoj. Ĝi estas la historio de junula kamparano allogata de la urba vivo kiu ne trovas la celon de l' vivo ĝis amsento, unue malfeliĉa.
Fine satigas liajn aspirojn. Al la eterna temo la juneca amo li sciis doni individuan apartkarakteran prilaboron. Kvankam la libron pezigas balastaj teorioj, la poezi-inspira sugesto de l' vizio pri la amo ekkaptas la leganton. La stilo estas plaĉa, pentra, poezia.
"Ĉasantaj hirundoj tranĉis la aeron sub la serena ĉielo, kaj iliaj movoj estis molaj, kiel revoj de laciĝinto". 
— 1930, Historio de Esperanto II, p. 709
Citaĵo
 La novelon Al Torento oni povus iel konsideri kiel enkondukon al la du aliaj verketoj Infanoj en Torento kaj Junuloj en Torento, kiuj fakte estas du partoj de unu romano.
Kun Karlo, juna kamparano allogita de la urba vivo, "Al Torento" kondukas nin en la urbon, kiu, kun sia ĉirkaŭaĵo, estas la scenejo, ankaŭ de la du aliaj verkoj. Karlo trovas tie nur seniluziiĝon, ĝis fine tamen nobla amo kunligas lin kun Enjo kaj feliĉigas lin.
En "Infanoj" kaj "Junuloj" la leganto kunvivas la ĝojojn de kvar puranimaj geknaboj pro ilia senafekta naturama vivo, kaj iliajn ĉagrenojn pro iliaj seniluziiĝoj kaj antaŭ la nekompreno kaj ankaŭ antaŭ la malbona konduto kaj maldecaĵoj de iliaj familianoj kaj samurbanoj.
Stellan Engholm kolorriĉe kaj poezie pentras la scenejon kaj ĉarme kaj plaĉe rakontas pri la homoj. La psikojn kiel la infanoj tiel ankaŭ de la plenkreskuloj li sincere kaj objektive priskribas, kvankam lia analizo de karakteroj kaj situacioj restas ĝenerale tro supraĵa.
Entute la malgranda amplekso kaj la modesta, kvankam agrabla, prezento de tiuj libretoj iugrade kaŝas nekonjektitan psikologian kaj socialan enhavon pri la antagonismoj kaj konfliktoj inter du generacioj kaj du vivmanieroj.
La stilo estas facila, flua kaj bela. Tamen trafas la atenton kelkaj neordinaraj esprimoj kiel "devesti sin", "frakasi proponojn", kaj la nekutima uzo de adverboj plu, tre kaj ankoraŭ fine de la frazo : "ne estas amuzo plu", "mi ne estas knabo plu", "tiaj aferoj ne interesas min tre", "mi ne povas pli bone ankoraŭ", "ĉu vi ne havas tempon ankoraŭ"?".
Eraro ŝajnas : la suno faras sian vojon (kaj aliloke : la steloj moviĝas) trans la ĉielon (traen la cielo?).
Kelkaj malmultaj preseraroj ne ĝenas la legadon. 
— marto 1973, Hector Boffejon (Svislando), Esperanto, 807 (3), p. 52

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]