Al la „Esperantisto“

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Al la „Esperantisto“ estas poemo de L. L. Zamenhof publikigita unuafoje en la gazeto La Esperantisto, n-ro 1, en septembro 1889. Ĝi aperis en du lingvoj: Esperanto kaj la germana, subskribita per la pseŭdonimo "Amiko"[1].

En la poemo Zamenhof parolas pri siaj idealoj kaj la verda stelo, kiu gvidas al la fina venko[2]. En la lasta strofo aperas la nekutima pasiva participa vorto alvenita; ĝian uzon Zamenhof klarigis en Respondoj al la amikoj en La Esperantisto, n-ro 5[3].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Zamenhof, L. L. (novembro 1889). “Al la „Esperantisto“”, La Esperantisto (Esperanto) (2), p. 7. 
  2. Ragnarsson, Baldur. Zamenhof - la unua grava verkisto en Esperanto. Libera Folio (2005-12-16). Alirita 06-2019.
  3. Zamenhof, L. L. (februaro 1890). “Respondoj al la amikoj”, La Esperantisto (Esperanto) (5), p. 32. “Tiel ekzemple en la versaĵo „Al la Esperantisto“ estas ne malregule uziti la esprimo „la celo estos alvenita (= oni alvenos al la celo). Tiel Vi vidas, ke la amikoj el Moskvo esprimis sian penson tute bone kaj tute ne malpatriote.”.