Alaŭdemberizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Alaŭdemberizo

Alaŭdemberizo en Sud-Afriko
Alaŭdemberizo en Sud-Afriko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Emberiza
Specio: E. impetuani
Emberiza impetuani
(Smith, 1836)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Alaŭdemberizo (Emberiza impetuani) estas birdo de la grupo de emberizoj el la ordo de paseroformaj birdoj kaj genro de la familio de Emberizedoj kiu iam estis enmetitaj en Fringedoj.

Ĝi estas bruneca kaj nigreca en flugiloj al ĝenerale sablokolora kun helaj superokula kaj mustaĉa strio kaj rozkoloraj kruroj kaj beko kun pli griza supra makzelo. La subpugo estas blankeca.

Tiu afrotropisa birdo troviĝas en Angolo, Bocvano, suda Demokratia Respubliko Kongo, okcidenta Zambio kaj suda Zimbabvo, sed ĉefe en Namibio kaj okcidenta Sudafriko. Ties natura biotopo estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbustaroj. Ĝi ĝenerale preferas aridajn, malfermajn arbustarojn, desertajn herbejojn, sekajn akvofluejojn, disajn herbejojn aŭ arbustarojn de rokaj montetoj, bordojn de ŝoseoj kaj foje ĝardenojn de Karuo. Ĉar ĝi preferas vivi en aridaj areoj ĝi estas tre nomadema, kaj veturas grandajn distancojn serĉe de pluvo. Ĝi manĝas ĉefe herbosemojn, surgrunde kun disaj arbustoj kaj ŝtonoj. Dum idomanĝigado insektojn kiaj skarabojraŭpoj.

Ĝi estas monogama solema nestumanto, kiu konstruas tasforman neston de bastonetoj kovritan el fajnaj radiketoj kaj tigoj de desertaj herboj kiaj Stipagrostis ciliata. Ĝi tipe situas en rokobordo aŭ sur ŝtona grundo, ofte baze de malgranda roko aŭ ĉe arbusto. La reprodukta sezono varias laŭ la pluvofalo, sed ĝi okazas ĝenerale el septembro al aprilo. La ino demetas 2-4 ovojn, kiuj estas kovataj dum ĉirkaŭ 11-13 tagoj. Elnestiĝo okazas post ĉirkaŭ 12-13 tagoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]