Alaŭdo (genro)
Aspekto
Kampalaŭdo (A. arvensis) tenanta raŭpon en sia beko.
| ||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||
|
4 specioj Alauda leucoptera Pallas, PS, 1811
Alauda razae (Alexander, B, 1898) Alauda gulgula Franklin, J, 1831 Alauda arvensis Linnaeus, C, 1758 | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Alauda estas genro de birdoj el la ordo de paseroformaj. Ĝi estas la tipa genro de la familio de alaŭdedoj. Ĝia esperantigita nomo estas alaŭdo[1], sed ĉiuj birdospecioj el alaŭdedoj ankaŭ havas la esperantan genran nomon alaŭdo[2].
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Laŭ AviList[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu specio, kaj ties Esperantaj nomoj[2]:
- Passeriformes - paseroformaj
- Alaudidae - alaŭdedoj
- Alauda Linnaeus, C, 1758 - alaŭdo
- Alauda leucoptera Pallas, PS, 1811 - blankflugila alaŭdo
- Alauda razae (Alexander, B, 1898) - raza alaŭdo
- Alauda gulgula Franklin, J, 1831 - orienta alaŭdo
- Alauda arvensis Linnaeus, C, 1758 - kampalaŭdo
- Alauda Linnaeus, C, 1758 - alaŭdo
- Alaudidae - alaŭdedoj
La genro Alauda estis enkondukita de la sveda naturalisto Karolo Lineo en 1758 en la 10-a eldono de lia Systema Naturae[4]. Tiu genro nun havas kvar agnoskitajn ekzistantajn speciojn. Sed antaŭe, multaj aliaj specioj apartenis al la genro.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ alaŭdo en PIV ĉe Vortaro.net.
- ↑ 2,0 2,1 Ornitologia taksonomio.
- ↑ AviList v2025, konsultita la 4-an de jan. 2026.
- ↑ Linnaeus, Carl. (1758) Systema Naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 10‑a eldono 1 (latine), Holmiae:Laurentii Salvii.
| ||||||||||||||||||


