Alaŭdoparuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Alaŭdoparuo
Alaŭdoparuo
Alaŭdoparuo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruedoj Paridae
Genro: Pseudopodoces
Specio: P. humilis
Pseudopodoces humilis
(Hume, 1871)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo
Natura arealo
Natura arealo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La AlaŭdoparuoGrundoparuo (Pseudopodoces humilis), konata ankaŭ kiel Grundogarolo, Tibeta grundoparuo kaj Tibeta grundogarolo kaj “dej-dej” en tibeta, estas birdo de la familio de Paruedoj simila al Alaŭdoj. Ĝi estas simila laŭformo al la nerilata genro Podoces sed ĝi estas multe pli malgranda, ĉirkaŭ grando de Hejmpasero.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas 19 cm longa kaj 45 g peza birdo, grizecokra aŭ sablobruna kun milda plumaro. La supraj partoj estas pli brunaj kun la centraj vostoplumoj kaj flugilplumoj eĉ pli malhelaj; La supra kapo estas bruna kontraste kun la helgriza vizaĝo kaj estas nigreca brido el beko al okulo kaj hela nukomakulo, ĉio kiel spuro de paruedoj. La beko tamen estas nigra, pli longa, fortika kaj iome subenkurbeca; ankaŭ la gamboj estas nigraj, kaj longaj por rapidiri surgrunde. La flugo de tiu birdo ne estas forta kaj preferas flugi malalte supergrunde prefere al kuri aŭ salti rapide kion ili ĉiukaze faras se oni alproksimiĝas.

La specio[redakti | redakti fonton]

Tiu orientalisa kaj palearktisa specio estis nur ĵus translokigita, sur bazo de analizoj de DNA kaj de kompara osteologio, el la familio de Korvedoj al la familio de Paruedoj. Tiuj studoj krome sugestas, ke la Granda paruo (Parus major) probable estas sia plej proksima parenco. Ĝi estas la ununura specio en la genro Pseudopodoces.

Ili loĝas el nordokcidenta Siĉuano en Ĉinio okcidenten al Tibeto en malferma kamparo de herba stepo aŭ foje en aridaj regionoj kun etaj disaj arbustoj de altaj teroj (4,000 al 5,000 m) de norda Himalajo en Barato, Nepalo kaj Tibeto. Ili evitas tiujn zonojn kiuj havas densan vegetaĵaron, ĉefe arboj, kio diferencigas ilin el la resto de Paruedoj. Ili estas loĝantaj birdoj.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Ili nutras sin surgrunde, kio diferencigas ilin el la resto de Paruedoj kaj nomigas la specion. Tio inkludas ampleksan gamon de insektoj kaj ĉefe skaraboj kaptataj per plukado en fekaĵoj de sovaĝaj gruntbovoj kaj renversado. Ili serĉas ankaŭ en rokofendoj kaj truoj engrundaj serĉe de nutrado. Kiam ili estas minacataj, ili rapidas suben al plej proksima truo (maloftega kutimo ĉe birdoj) ĝis kiam la danĝero foriras, kutime de rabobirdo.

La nesto estas ankaŭ malkutime en tunelo kiun la propraj birdoj elfosas. Ĝi estas kutime elfosata horizontale en riverbordo aŭ termuro kaj povas atingi profundon de ĝis 1.8 m.[1] La nesto estas lokita en fino de eta ĉambreto kaj konsistas kutime el lano sur herbotavolo. La ino demetas 4–6 blankajn ovojn kaj la idoj restas kun la gepatroj iom post eloviĝo.

Krom nestojn, la Alaŭdoparuo elfosas ankaŭ ripoztruojn por uzi ilin dum la plej malvarmaj monatoj vintraj.[1]

La voĉo estis priskribita kiel plendema fajfado, ĉiip-ĉiip-ĉiip-ĉiip kaj ili faras ankaŭ dusilaban alvokon kiel de Fringo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (2009) “Burrow use by Tibetan Ground Tits Pseudopodoces humilis: coping with life at high altitudes”, Ibis 151 (2), p. 321 – 331. doi:10.1111/j.1474-919X.2009.00913.x. 

Literaturo[redakti | redakti fonton]