Alacón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alacón
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44549
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 212  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 1′ N, 0° 42′ U (mapo)41.0232224-0.69671460000001Koordinatoj: 41° 1′ N, 0° 42′ U (mapo) [+]
Alto 702 m [+]
Areo 47,495813 km² ( 474 9.5 813 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Alacón (Provinco Teruelo)
Alacón (Provinco Teruelo)
DEC
Alacón
Alacón
Situo de Alacón
Alacón (Hispanio)
Alacón (Hispanio)
DEC
Alacón
Alacón
Situo de Alacón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alacón [+]
vdr

Alacón [alaKON] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la nordokcidento de la nordorienta komarko Andorra-Sierra de Arcos, kies komarka ĉefurbo estas Andorra mem.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 108 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio estas inter Muniesa (okcidente) kaj Oliete (oriente) laŭ la regiona ŝoseo A-1401.

La altitudo de la loĝloko estas de 702 msm.​ Ĝi estas ĉe la Iberia Sistemo, nome sur monteto en la kunfluejo de la ravinoj Muela kaj Mortero. Inter ambaŭ, profite de fonto staras la ermitejo de Sankta Mikaelo, kien lokanoj venas kamparfeste. La loko estas integrita en la Kultura Parko de la Rivero Martín.

Historio[redakti | redakti fonton]

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Alacón oni malaltiĝis ĝis nunaj 235 loĝantoj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio nun estas malmulta agrikulturo (ĉefe cerealoj, sed ankaŭ iom da vitejoj, legomoj), forstado, ĉasado kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj kaj kaproj). Nune gravas rura turismo. La tradicia ekonomio de Alacón dependis historie de la agrikulturo, brutobredado de ŝafoj kaj komerco. Aktuale restas produktado de olivoleo kaj turismo.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la Ermitejo de la Kalvario, kiu havigas kalvarion kaj pejzaĝan rigardejon, kaj la nomita Torre Vieja (Malnova Turo), de araba deveno. Krome estas Muzeo pri Olivoleo, nome olivmuelejo muzeiigita en kiu oni konservas iamajn maŝinaron kaj instalaĵojn. Apartaj estas la preĝejo kaj centoj da vinkeloj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]