Altebenaĵo de Alach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Alach-altebenaĵo)
Altebenaĵo de Alach
Ebenaĵo
monto [+]

LandoGermanio
Federacia landoTuringio

Supermara alteco328,8 m ü. NHN [+]
Koordinatoj51° 0′ 0″ N, 10° 55′ 41″ O (mapo)51.000110.9281Koordinatoj: 51° 0′ 0″ N, 10° 55′ 41″ O (mapo)


Altebenaĵo de Alach (Tero)
Altebenaĵo de Alach (Tero)
Alach-altebenaĵo, elaera foto

Altebenaĵo de Alach (Turingio)
Altebenaĵo de Alach (Turingio)
DEC

Altebenaĵo de Alach (Germanio)
Altebenaĵo de Alach (Germanio)
DEC

Map
Altebenaĵo de Alach
vdr

La Alach-altebenaĵo (germane Alacher Höhe) troviĝas okcidente de la urbocentro de Erfurto, en la Turingia Baseno, kaj invitas al biciklado en la direkto de Altebenaĵo Fahner. Science vidite eĉ la Katedralmonteto de Erfurto estas parto fora de tiu ĉi altebenaĵo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Hodiaŭ ĝi estas senarbara kaj deklivis softe orienten al la rivero Gera, norden al la valo de la rivereto Weißbach kaj suden al la valo de la Schmira-rojo. Okcidente de la altebenaĵo fontas la rivero Nesse. La pinto de la altebenaĵo estas de 328.8 metroj, do ĉ. je 150 metroj super la talvego de la najbara Gera-valo.

Ĉe la rando respektive sur la altebenaĵo troviĝas la vilaĝoj Alach, Schaderode, Salomonsborn, Marbach kaj Bindersleben, kiuj ĉiuj apartenas al Erfurto. Ankaŭ la Flughaveno Erfurt-Weimar estas ĉe la altebenaĵo. Sudokcidente la flankaĵo etendiĝas ĝis la malnova urbocentro.

Ĉe Salomonsborn la kampo- kaj stratonomo Ĉe la ventmuelejo atestas la ekziston de almenaŭ unu tia muelejo. La aŭtoŝoseo nr. 71 krucas la altebenaĵon per longa kurbo ĝis la aŭtostrata kruciĝo Binderslebener Kreuz.

Historia funkcio[redakti | redakti fonton]

La altebenaĵo iam havis strategian gravecon. Kie estas nun la zono flughavena estis reduto nomita Schwedenschanze, datumanta de la Tridekjara milito. Tie troviĝis ankaŭ la grava Monaĥeja bieno Alach.