Aladár Komjáthy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Aladár Komjáthy [komjAti], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Komjáthy Aladár estis hungara verkisto, poeto, bibliotekisto, membroj de Societo Kisfaludy kaj Societo Petőfi.

Aladár Komjáthy (staranta) kun Babits

Aladár Komjáthy [1] naskiĝis la 24-an de majo 1894 en Újpest. Li mortis la 30-an de novembro 1963 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Aladár Komjáthy frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, (unu el liaj instruistoj estis Mihály Babits, Babits ĉiam alte taksis lin). Li debutis en 1918 en Nyugat. En 1919 li estis sekretario de Pál Dienes, poste li laboris en la Universitata Biblioteko (ELTE). Ekde 1921 li havis simplan ŝtatan postenon. Li akiris matematikan diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter en 1923, li lernis ĉefe de Lipót Fejér. Inter 1944 kaj 1957 li laboris en biblioteko, poste li pensiuliĝis. En 1940 li ricevis literaturan premion.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A végtelen felé (1925) - debuta poemaro
  • Szavak lánca (1938) - poemaro
  • Csodák és kínok (1943) - poemaro
  • Az atomkutatás módszerei és eredményei (Metodoj kaj rezultoj de la atomesploro), (1945) - tradukaĵo
  • Három fizikus, Newton–Rutherford–L. de Broglie (Tri fizikistoj: Isaac Newton, Ernest Rutherford kaj Louis de Broglie), (1947)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.