Aladár Sipos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aladár Sipos
Persona informo
Naskiĝo 5-an de aŭgusto 1927 (1927-08-05)
en Kisköre
Morto 6-an de marto 2005 (2005-03-06) (77-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Corvinus de Budapeŝto
Okupo
Okupo ekonomikisto
vdr

Aladár Sipos [ŝipoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sipos Aladár estis hungara ekonomikisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1981).

Aladár Sipos [1] naskiĝis la 5-an de aŭgusto 1927 en Kisköre. Li mortis la 6-an de marto 2005.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Aladár Sipos frekventis gimnazion en Eger, poste universitaton en Budapeŝto inter 1947-1951, kie li multe lernis de Farkas Heller. Post la diplomo li eklaboris en ekonomia instituto. Post 2 jaroj li ricevis postenon en la ministerio. Ekde 1957 li instruis en Universitato Marx Károly. Li instruis plu jam kiel katedrestro en Universitato de Budapeŝto en 1961. Li profesoriĝis en 1965. Inter 1965-1977 li instruis en politika ĉeflernejo, dume en 1972 li doktoriĝis antaŭ la akademio. En la studjaro 1983 li estis gastoprofesoro en Sapporo.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A technikai haladás hatása a fejlett tőkés országok agrárviszonyaira (1976)
  • Válaszúton az agrárpolitika (1988)

Fontoj[redakti | redakti fonton]