Alaho

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Parto de serio

Islamo

Historio de islamo

Kredo kaj praktikoj

Unueco de Dio
Konfeso de kredo
PreĝoFasto
PilgrimoAlmozoMoskeo

Ĉefaj personecoj

Mohamedo
AliAbu Bakr
Samtempuloj de Mohamedo
Membroj de hejmo de Mohamedo
Profetoj de Islamo

Tekstoj kaj leĝoj

KoranoSunaoŜario
Legislativo
Biografioj de Mohamedo

Branĉoj de islamo

Sunaismo
(Salafismo, Ŭahabismo) • ŜijaismoSufiismo
Ĥariĝismo (Ibadismo)

Sociopolitikaj aspektoj

ArtoArkitekturo
UrbojKalendaro
SciencoFilozofio
Religiaj gvidantoj
Virinoj en islamo
Politika islamoĜihado
Liberalisma islamo

Vidu ankaŭ

Vortareto de islamaj nocioj
Listo de islamaj terminoj
Listo de signifaj moskeoj
Listo de artikoloj pri islamo

La literoj por Alaho

Alaho Pri tiu ĉi sono Aŭskulti (ʾAllāh, skribita arabe الله) estas la araba vorto por «Dio». Ĝia etimologio estas ankoraŭ pridiskutata.

Iuj[1] opinias, ke estas eraro, traduki la arablingvan ʾAllāh per Allah (kiel Italo Chiussi en Korano) aŭ Alaho, kaj proponas kiel tradukon simple Dio. Ili klarigas, ke la araba esprimo signifas laŭvorte "la dio" (artikolo al- + ilāh), kaj la difina artikolo egalvaloras al la uzo de majusklo (ne ekzistas uskleco en la araba).

Uzo

La vorto Alaho estas uzata de islamanoj en la tuta mondo, kaj ankaŭ de arabeparolantaj kristanoj, judoj aŭ aliaj.

Kvankam arabparolantoj de diversaj kredoj uzas tiun saman vorton, nur en islamo ĝi estas kutime uzata eĉ de alilingvanoj. Eble tial estiĝis la ofta miskompreno ekster arabaj nacioj ke ĝi estas aparte islama vorto; okcidentanoj kutimas uzi la vorton "Allah" por specifi la islaman koncepton de Dio, kvankam ĝi uziĝis de judoj kaj kristanoj jam dum pluraj jarcentoj antaŭ Mahometo.

De islama vidpunkto Alaho estas la plej valora nomo de Dio, ĉar ne temas pri priskriba nomo, kiel la 99 aliaj nomoj de Alaho, sed pri la nomo de la ĉeesto mem de Dio unueca.

Ĉiufoje kiam islamano diras "Alaho", krom citante la koranon, li devas aldoni la frazon « Soubhanahou wa ta'ala », kiu signifas « Gloro al Ĝi, Ĝi estas levita (super ĉio) », montrante sian respekton. Eblas ankaŭ diri « 'Azza wa ĝalla » aŭ « Ĝalla ĝalaluh » ().

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. Ekzemple Jorge Camacho.