Alain Delon
Alain DELON (naskiĝis la 8-an de novembro 1935, mortis la 18-an de aŭgusto 2024) estis franca aktoro. En la 1960-aj jaroj, li estis unu el la plej grandaj sekssimboloj de eŭropa kino [1].
Li naskiĝis apud Parizo. Sian unuan grandan sukceson kiel kinoaktoro li gajnis per la krimfilmo Plein soleil, produktita laŭ romano de Patricia Highsmith. Delon konvinkis la publikon per sia prezento de murdisto kun samtempe abomenindaj kaj simpatiaj trajtoj.
La filmo Le samurai, en kiu li aperis kiel profesia murdisto laboranta senemocie nur profitcele, fiksis lin poste por ĝuste tiu ĉi rolotipo. Nur kelkfoje li sukcesas eskapi el tiu ĉi skemo, por prezenti verajn karakterajn rolojn.
En 1995 li kadre de la Berlina Internacia Film-Festivalo Berlinale en Germanio ricevis la premion Honora Ora Urso pro sia vivoverko.
Listo de filmoj
[redakti | redakti fonton]- Plein soleil (Francio/Italio, 1960)
- Rocco e i suoi fratelli (Italio, 1960)
- L’eclisse (Francio/Italio, 1961)
- Il gattopardo (Francio/Italio, 1963)
- Mélodie en sous-sol (Francio/Italio, 1963)
- Paris brûle-t-il ? (Francio/Usono, 1966)
- Le samurai (Francio, 1967)
- La piscine (Francio/Italio, 1968)
- Borsalino (Francio/Italio, 1970)
- La Veuve Couderc (Francio, 1971)
- Monsieur Klein (Francio, 1976)
- Teheran 43 (Soveta Unio, 1981)
- Nouvelle vague (Francio/Svislando, 1990)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.alaindelon.com Arkivigite je 2011-04-29 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.thegoldenyears.org/delon.html Arkivigite je 2007-11-17 per la retarkivo Wayback Machine
- https://www.imdb.com/name/nm0001128
- http://www.alaindelon.com/e Arkivigite je 2006-01-16 per la retarkivo Wayback Machine