Alain Mabanckou
Alain MABANCKOU (naskita la 24-an de februaro 1966 en Pointe-Noire, Respubliko Kongo) estas kongola verkisto, kiu verkas en la franca kaj estas unu el la plej elstaraj franclingvaj verkistoj en Afriko nuntempe. [1] En kelkaj literaturaj cirkloj en Parizo li estas konata kiel "la Samuel Beckett de Afriko". [2]
Verkado
[redakti | redakti fonton]En la 1990-aj jaroj li publikigis plurajn volumojn de poezio kaj noveloj ĉe francaj eldonejoj. Lia debuta romano, Bleu-Blanc-Rouge, ricevis la Grand Prix littéraire de l'Afrique noire en 1998. Sekvis aliaj romanoj, kiel ekzemple Et Dieu seul sait comment je dors (2001), Les Petit-Fils noirs de Vercingétorix (2002), African Psycho (2003) kaj Memoires de porc-epic (2006) [3], kiu ironias la animisme influitajn popolkredojn de liaj samlandanoj kaj pro kiuj li ricevis plurajn literaturajn premiojn, inkluzive de la Prix Renaudot. Mabanckou verkas en duonparola franca lingvo kun multaj ripetoj kaj devioj, proverboj kaj fabloj.
Mabanckou estas ankaŭ polemika, [4] kaj estis kritikita de kelkaj afrika kaj diasporaj verkistoj por deklarante ke afrikana havas respondecon por ilia propra malbonokazo. [5] Li argumentis kontraŭ la ideo ke afrikaj kaj karibiaj verkistoj devus koncentri sur iliaj lokaj realaĵoj por servi kaj esprimi iliajn komunumojn. Li cetere asertas ke kategorioj kiel nacio, raso kaj teritorio malsukcesas personigi realaĵon kaj instigas verkistoj verki pretere ĉi tiuj temoj.[6]
Verkaro
[redakti | redakti fonton]Poezio
[redakti | redakti fonton]- Au jour le jour, 1993
- La légende de l'errance, 1995
- L'usure des lendemains, 1995
- Les arbres aussi versent des larmes, 1997
- Quand le coq annoncera l'aube d'un autre jour..., 1999
- Tant que les arbres s'enracineront dans la terre, Œuvre poétique complète, 2007
- Congo, Montréal 2016, Mémoire d'encrier, coll. « Poésie » no 62 (ISBN 978-2-89712-375-8)
Romanoj kaj noveloj
[redakti | redakti fonton]- Bleu, Blanc, Rouge (1998)
- African psycho (2003)
- Verre Cassé (Seuil, 2005)
- Mémoires de porc-épic (Seuil, 2006)
- Black Bazar (Seuil, 2009)
- Demain j'aurai vingt ans (Gallimard, 2010)
- Tais-toi et meurs (krimromano, Editions de La Branche, 2012)
- Lumières de Pointe-Noire (Seuil, 2013)
- Petit Piment (Seuil, 2015)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Alain Mabanckou Arkivigite je 2014-03-09 per la retarkivo Wayback Machine. Julien Bisson, France Today, 9 April 2009.
- ↑ "Prince of the absurd", The Economist, 7 July 2011.
- ↑ "Alain Mabanckou, l'enfant noir". "G.L.", Le Nouvel Observateur, 19 August 2010.
- ↑ Adrien Hart, "Les Africains ont une responsabilité dans la traite des Noirs", SlateAfrique, 16 March 2012.
- ↑ Valérie Marin La Meslée, "Le grand rire d’Alain Mabanckou", SlateAfrique, 30 January 2012.
- ↑ Perisic, Alexandra. (2019) Precarious Crossings: Immigration, Neoliberalism, and the Atlantic. Columbus: The Ohio State University Press, p. 176. doi:10.26818/9780814214107. ISBN 978-0-8142-1410-7.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- oficiala retejo de Alain Mabanckou
- Reed Johnson, "Esperante ke la signifon ne estas perdita", Los Angeles Times, la 29-an de aprilo 2012.

