Alain Manesson Mallet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Portreto de Mallet

Alain Manesson Mallet (1630–1706) estis franca kartografiisto kaj inĝeniero. Li startis sian karieron kiel soldato en la armeo de Ludoviko la 14-a, iĝis alta oficiro en la artilerio kaj Inspektisto de Fortikaĵoj. Li servis ankaŭ al la reĝo de Portugalio, antaŭ reveni al Francio, kaj al sia engaĝiĝo ĉe la kortego de Ludoviko la 14-a. Lia militista inĝeniera kaj matematikista fono kondukis lin al sia posteno instrui matematikon kortege.[1]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Liaj ĉefaj publikaĵoj estis Description de L'Univers (1683) en 5 volumoj, kaj Les Travaux de Mars ou l'Art de la Guerre (1684) en 3 volumoj.

Lia Description de L'Universe (Priskribo de la Universo) enhavas ampleksan varion de informaro, inklude stelmapojn, mapojn de antikva kaj moderna mondo, kaj resumo de la kutimoj, religioj kaj registaroj de la multaj landoj inkluditaj en lia teksto. Oni sugestis, ke lia fono kiel instruisto konsukis lin al distrado de siaj legantoj. Tio videblas en la ĉarmaj havenscenoj kaj rura pejzaĝoj kiujn li inkludis inter sia priskribo de astronomiaj konceptoj kaj diagramoj. Mallet mem desegnis plej el la figuroj kiuj estis gravuritaj por tiu libro.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kanas, Nick (2007). Star Maps – History, Artistry, and Cartography, Berlin Heidelberg New York: Springer-Praxis. pp. 197-199
  2. Mendillo, Michael (2005). Celestial Images – Antiquarian Astonomical Charts and Maps from the Mendillo Collection, Boston: University of Washington Press. pp. 83-84

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Allain Manesson Mallet (1683), Description de l'univers, Paris: Denys Thierry 

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]