Alajos Baumgartner
Alajos Baumgartner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 18-an de junio 1865 en Pest (urbo) (Aŭstra Imperio, Hungara reĝlando) |
Morto | 16-an de februaro 1930 en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | historiisto de scienco • lerneja majstro |
Alajos Baumgartner [alajoŝ baŭmgartner], laŭ hungarlingve kutima nomordo Baumgartner Alajos estis hungara mezlerneja kaj altlerneja instruisto, matematikisto, fizikisto.
Alajos Baumgartner[1] naskiĝis la 18-an de junio 1865 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando), li mortis la 16-an de februaro 1930 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Alajos Baumgartner akiris pedagogian diplomon pri matematiko-fiziko en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1888. Li instruis en diversaj mezlernejoj kaj en Hungara Belarta Altlernejo (1920–1927). En 1912 li fondis tutlandan helpasocion pri vidviĝantaj pedagogoj kaj ties orfoj. Li okupiĝis ankaŭ pri arthistorio, kiun li instruis en la altlernejo. Liaj lernolibroj estis uzataj tre longe.
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- Vázlatok a mathematika történetéből (1896–1908)
- Kísérleti természettan (1904; 4-a eldono en 1918)
- Euklides: Az elemek első 6 könyve (tradukaĵo, 1905)
- Bayreuth (1913)
- A bp.-i Verbőczy I. reálgimnázium összes tanárainak és irodalm. vagy művészeti tevékenységet kifejtő végzett növendékeinek lexikona (1927)
Memorigiloj[redakti | redakti fonton]
- memortabulo en lernejo