Alajos Keserű

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alajos Keserű
Alajos Keserű en 1932
Alajos Keserű en 1932
Persona informo
Naskiĝo 8-an de marto 1905 (1905-03-08)
en Budapeŝto
Morto 3-an de majo 1965 (1965-05-03) (60-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Ferenc Keserű
Okupo
Okupo akvopilkisto • sporta trejnisto
vdr

Alajos Keserű [alajoŝ keŝerU], laŭ hungarlingve kutima nomordo Keserű Alajos estis hungara akvopilkisto (mezulo, avanulo), naĝisto, trifoja olimpiano, olimpika ĉampiono, trejnisto. Lia nomo estis en la sporta vivo Keserű II. (komprenu: Keserű la 2-a), lia pli aĝa frato estis Ferenc Keserű (Keserű I.).

Alajos Keserű[1] naskiĝis la 8-an de marto 1905 en Budapeŝto, li mortis la 3-an de majo 1965 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Alajos Keserű en la sensporta vivo estis simpla oficisto, sed depost la aktiva sporto li estis ankaŭ trejnisto.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Alajos Keserű konatiĝis pri la akvosportoj en ĉefurba sportklubo 1916, ekde la sekva jaro li apartenis al aliaj ĉefurbaj sportkluboj. Li estis hungara ĉampiono trifoje en naĝado en la jaroj 1921 kaj 1922, en akvopilkado sepfoje inter 1921-1935, dum li apartenis al la hungara nacia akvopilka teamo inter 1921–1935 73-foje. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1924, Hungario en la Somera Olimpiko 1928 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1932 kun ora kaj arĝenta medaloj, krome en eŭropaj ĉampionumoj li estis la unua kvarfoje (1926-1934). Li finis sian aktivan sportan karieron en 1936, poste li estis trejnisto en Budapeŝto kaj Tatabánya.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]