Alameda (Málaga, Hispanio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Alameda
Iglesia de la Inmaculada Alameda.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 29530 [+]
Retpaĝaro www.alameda.es [+]
Demografio
Loĝantaro 5 366  (2018) [+]
Loĝdenso 83 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 13′ N, 4° 40′ U37.2084981-4.6606136Koordinatoj: 37° 13′ N, 4° 40′ U [+]
Alto 430 m [+]
Areo 65 km² (6 500 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Alameda
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Alameda, Málaga [+]
v  d  r
Information icon.svg
Preĝejo de la Senmakula Koncipo en Alameda

Alameda estas urbeto kaj municipo en la norda parto de la provinco de Málaga, en la aŭtonoma komunumo Andaluzio, Hispanio. En 2011 ĝi havis 5471 enloĝantojn. La loĝantoj nomiĝas, lokalingve, Lametanos (en la kastilia, Alamedanos).

Kuriozaĵo[redakti | redakti fonton]

En la korto de la paroĥa preĝejo de la Senmakula Koncipo estas enterigita fama bandito, José Maria Hinojosa Covacho ("El Tempranillo").

Festoj[redakti | redakti fonton]

Unu el la plej tradiciaj festoj en Alamedo estas la nokto de Kandeloj, je la 2-a de februaro (Prezentiĝo de la Sinjoro en la Templo). Ankaŭ la Sankta Semajno, de la Palmodimanĉo ĝis Pasko, estas aparte grava en la urbeto.

Je la 14-a kaj 15-a de majo oni celebras la feston pri sankta Isidro, patrona sanktulo de la urbeto.

La foiro okazas en aŭgusto, kun kantado, dancado, kaj bongustaj manĝaĵoj. Dume realiĝas ekspozicio de la tradicia andaluzia flamenko.